Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
Numero 5 Majo 2026
Enhavtabelo
Nia venonta kongreso estos virtuala!
Blindeco - sociaj problemoj.
Esperantlingva informado kaj ni.
Pri LIBE en la gxenerala movado.
Literaturo:
La bela aventuro (rakonto).
El prelego pri fundamentaj elementoj de Esperanto (humuro).
La lumtura gardisto (rakonto).
Forpaso.
Nia venonta kongreso estos virtuala!
Kiel jam suficxe vaste anoncite, nia projekto organizi cxeestan
kongreson
por cxi-tiu jaro fiaskis. Tamen, ni decidis ne tutsimple rezigni
pri tio kaj anstatauxe ni planas programigi
virtualan kongreson, okazonta la 6-an, la 7-an kaj la 8-an de venonta
Novembro.
En kunsido de la estraro, ni decidis preni kiel cxeftemon de nia
venonta kongreso
la titolon de la cxi-suba artikolo: blindeco - sociaj problemoj. Kial
tio?
Joaquim Lagartixa
Blindeco - sociaj problemoj
Dum la sesdekaj jaroj, almenaux en okcidento, starigxis politikaj
kondicxoj, kiuj
favoris la enkondukon de sociaj programoj, kiuj signife plibonigis la
vivon de la blinduloj kaj tiun de aliaj handikapitoj.
Kreigxis monsubvencioj subforme de sociaj pensioj, reduktigxis aux
tutsimple
nuligxis la prezoj por handikapitaj vojagxantoj en publikaj
transportrimedoj,
senpagigxis la akiro de blankaj bastonoj kaj aliaj blindulhelpiloj.
Cxio trafis en la sferon de la sxtato, kiu havigis al si la devon
prizorgi la blindulojn kaj aliajn handikapulojn kiel homojn trovigxantajn
inter la plej malfavoratoj de la sorto. Do, tiuj iniciatoj
celis helpi al socia integrigxo de tiuj malfavoratoj, plibonigante iliajn
vivkondicxojn, ke ili povu gxui la vivon samgrade, kiel la ceteraj
membroj de la socio.
Tamen, dum cxi-tiu unua kvarono de nia nuna jarcento multo jam
sxangxigxis
kaj minacaj modifoj sxajnas aperi cxe la horizonto en venontaj jaroj.
Almenaux en iuj landoj, multaj gxis nun publikaj servoj privatigxis kaj
transiris en la kampon de asekuraj kompanioj, karitatecaj institucioj
aux privataj flegistaj organizajxoj, kiuj ne cxiam estas suficxe bone
preparitaj
por kompreni, kiuj estas la veraj bezonoj de la blinduloj en la
aktualaj socioj.
Tial, ni konsideras, ke tiuj aferoj estas diskutendaj kaj diskutindaj
kadre de blindulkongreso de esperantistoj. Kiujn socialajn kompensojn ni
rajtas havi
por kontra0balanci la malavantagxojn de nia handikapo?
En kiaj kondicxoj ni devas havi tiajn socialajn apogojn?
Kiel prezentigxas tiuj aferoj en niaj diversaj landoj?
Niaj kongresoj estas vere internaciaj, do, tauxga medio por ke ni
povu informigxi pri tiaj temoj.
Tial, ni invitas cxiujn partopreni nian kongreson 2026 kaj kontribui
kun propraj spertoj al la pridiskutado de tiaj realajxoj.
Joaquim Lagartixa
Esperanto-informado kaj ni
Radio-eksendoj en Esperanto en la jaroj 1953-1973
(La literoj antaux la nombroj signifas:
s. stacioj; l. landoj; p. programoj; h. dauxro en horoj.
1953: s. 18; l. 12; p. 244; h. 189.
1954: s. 14; l. 11; p. 1.012; h. 233.
1955: s. 17; l. 12; p. 1-168; h. 266.
1956: s. 22; l. 12; p. 1-428; h. 346.
1957: s. 18; l. 12; p. 1.250; h. 317.
1958: s. 19; l. 11; p. 1.560; h. 460.
1959: s. 22; l. 13; p. 1.959; h. 660.
1960: s. 22; l. 13; p. 1.668; h. 525.
1961: s. 15; l. 12; p. 1.485; h. 480.
1962: s. 20; l. 13; p. 1.677; h. 542.
1963: s. 20; l. 13; p. 1.701; h. 534.
1964: s. 22; l. 11; p. 1.622; h. 518.
1965: s. 25; l. 13; p. 1.807; h. 662.
1966: s. 23; l. 15; p. 2.290; h. 796.
1967: s. 20; l. 13; p. 2.014; h. 715.
1968: s. 18; l. 14; p. 2.416; h. 853.
1969: s. 16; l. 14; p. 3.133; h. 1.089.
1970: s. 19; l. 16; p. 2.837; h. 967.
1971: s. 19; l. 16; p. 2.817. h. 960.
1972: s. 17; l. 14; p. 2.354; h. 875.
1973: s. 22; l. 12; p. 3.259; h. 1110.
Kiel oni vidas, la nombro de programoj kaj la dauxro en horoj ne cxiam
dependas
de la nombro de radio-stacioj, kiuj disauxdigas esperantlingvajn programojn
en iu jaro. Ekzemple, en la lastaj 20 jaroj plej multe da radio-stacioj
(25)
havis Esperanto-elsendojn en 1965, sed en tiu jaro la nombro de
programoj estis
1.807 en la dauxro de 662,50 horoj;
aliflanke, en 1969 estis nur 16 radio-stacioj, sed ili kune, cxefe dank' al
Radio Varsovio, havis 3.133 programojn en la dauxro de 1.089 horoj.
Rilate la nombron de stacioj la jaro 1965 estis rekorda, sed rilate la
nombron de programoj kaj dauxron la jaro
1969 troviĝas sur la pinto.
la supraj jartabelo kaj komento
trovigxas en la verko "Esperanto en per-
spektivo" eldonita de UEA en 1974,
kaj tial la donitajxoj estas tre mal-
aktualaj. Ili tamen (dum mi arangxis la
verkon por ke gxi estu facile legebla
por ni; vidu ankaux "pri Libe en la
gxenerala movado") naskis en mi mal-
trankviligajn konsiderojn. En tiuj
jaroj la Esperantaj gazetoj ofte aperigis
informojn pri la radiostacioj el-
sendantaj en esperanto, indikante ankaux
je kiomaj horoj kaj per kiuj frek-
vencoj tio okazis; kaj ne mankis la
rekomendo ne nur auxskulti tiujn el-
sendojn, sed ankaux de tempo al tempo
skribi al la stacioj por atesti sian
interesigxon pri iliaj esperantlingvaj el-
sendoj. Bedauxrinde nur malmultaj sa-
mideanoj sekvis tiun rekomendon, kaj
multaj stacioj fine konkludis, ke la
nombro de auxskultantoj de la esperantaj
programoj estas tiom malgranda, ke
ne indas elspezi por ili monon kaj
laboron. Nun la sxtataj stacioj regu-
le elsendantaj en Esperanto estas nombr-
eblaj per la fingroj de unu mano.
Estas vero, ke ekfunkciis kelkaj
privataj esperantaj radiostacioj kaj ecx
televidaj stacioj elsendantaj tra
interreto, sed ilia kvalito malofte
estas kontentiga. Nu, la nuna stato
de la afero sxuldigxas grandparte al
nia kulpo. Atingitajn rezultojn oni
povas facile malgrandigi aux ecx nul-
igi, se oni ne iel kunlaboras por
stabiligi aux kaj ecx plibonigi ilin.
Skribi posxtkarton unu-dufoje en jaro
ne estas tro granda penado, sed sam-
tempe estas tre grava agado.
Mi konsentas, ke cxio supra povas
sxajni iom abstrakta, krom malfrua,
por ni, sed ni pensu ankaux pri niaj
brajlaj gazetoj. Eble kelkaj memo-
ras, ke niaj cxinaj geamikoj klopodis
eldoni la brajlan gazeton "Fenestro
de animo", kiu post kelkaj jaroj cxe-
sis aperi pro manko de interesigxo.
Kaj mi ne konsentas, ke tion kauxzis
la kvalito de la gazeto. la saman
sorton havis "pola stelo" kiu, kiam
oni devis enkonduki abonpagon por
dauxrigi la eldonadon, ne sukcesis
kolekti suficxe da abonoj.
Kion diri konklude? Eble nur, ke se
ni deziras, ke nia esperanto gxenerale kaj
nia movado aparte pluvivu kaj pro-
speru, necesas ke cxiu el ni klopodu
ecx per agoj sxajne malgrandefikaj
subteni cxiujn iniciatojn, kiuj povas
plifortigi Esperantujon. ni ne timu esti
gutoj malgrandaj, ni nur klopodu
frapi konstante! (red.(
Pri LIBE en la gxenerala movado
En 1974 UEA eldonis verkon tito-
litan "Esperanto en perspektivo". En sia
enkonduko al la Esperanta literaturo kaj
al Esperanto gxenerale, Marjorie Boulton
difinis gxin "La plej grandskala kaj
valora konsultlibro pri e-o". Kom-
preneble nun multaj informoj trovigx-
antaj en tiu verko ne estas aktualaj
kaj bezonus gxisdatigon, sed mi volas
tamen montri cxi-sube kiel tie oni
informas pri LiBE.
"Ligo Internacia de Blindaj Es-
perantistoj (LIBE). — Blindaj e-i-
stoj ne estas, nek volas esti, apar-
ta kategorio de praktikantoj de In-
ternacia Lingvo; pro sia blindeco
ili nur devas havigi al si lerni-
lojn, komunikilojn kaj literaturajn
trezorojn per metodoj senvidaj. Tio
ja koncernas ne nur Esperanton, sed la
vivon gxenerale, kaj en cxiuj civili-
zitaj landoj la sxtato kaj aliaj pu-
blikaj instancoj zorgas, ke ankaux
blindaj civitanoj havu lauxeble ple-
nan aliron al cxiuj kulturaj ating-
ajxoj de la homaro. cxar la sxtato ape-
naux ie zorgas pri Esperanto kaj cxar la
Esperanto-Movado apenaux havas la necesajn
rimedojn por zorgi pri siaj blindaj
anoj, ili lauxeble devas tion fari aux
farigi por si mem.
Konsiderante la ekstreme mizeran
sxtaton de la blinduloj cxe la sojlo
al la dudeka jarcento — kompare kun
la nuna —, oni ne povas ne havi plej
grandan admiron je la blindaj pioni-
roj kaj iliaj vidantaj helpantoj,
kiuj siatempe disjxetis la unuajn
Zamenhofajn semojn en la vicoj de
la nevidantoj. Du nomoj speciale me-
ritas cxi tie omagxan aprezon, tiu de
vidanta franca profesoro Théophile
Cart kaj tiu de sveda blinda kaj
surda brajlopresisto Harald Thi-
lander (1887-1958). En 1904,
Prof. Cart fondis kaj Thilander
ekpresis la brajlan revuon Esperan-
ta Ligilo, kiu ankoraux hodiaux ekzi-
stas, havante milon da abonantoj en
trideko da landoj; en 1912, ankaux
la redaktado transiris al Thilander
kaj nun jam dum jardeko tiun taskon
plenumadas franca blinda instruisto
Raymond Gonin. Post la morto de
Harald Thilander la brajla presejo
lauxgrade cxesis funkcii kaj nun la
revuo estas presata en Svislando..
La revuo meritas tiel larĝan men-
cion, cxar gxi ne nur lauxnome sed an-
kaux lauxfakte estis kaj restis ligi-
lo, kruele interrompita nur de la
militoj kaj submetita al la cxiam
postmilitaj malbonaj cirkonstancoj.
Nun ekzistas ankaux landaj asocioj de
blindaj e-istoj, kaj kelkaj el ili
havas sian propran revueton. Plej
granda el ili estas La Kontakto
(Nederlando); krome ni menciu Ita-
lan Ligilon, Informilon (okciden-
ta Germanio) kaj cxe Ni (Anglio).
En Cxehxoslovakio aperas kiel aldono
al tiea oficiala blindulrevuo: Aux-
roro, kaj same en Pollando Pola
Stelo; similaj kajeroj nun, ekde
1968, venadas el orienta Germanio.
cxiuj landaj asocioj de blindaj e-i-
stoj denove estis kunigitaj, en
1951, en Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE). Simila
organizajxo jam ekzistis inter la
mondmilitoj, kaj oni en 1932 ecx
provis transformi gxin en Univer-
salan Asocion de Blindul-Organiz-
ajxoj "UABO", kies rolon hodiaux efek-
tive plenumadas Tutmonda Konsilan-
taro por Bono de la Blinduloj
("TKBB") sub auxspicioj de Unesko;
Esperanto do bedauxrinde ne sukcesis grav-
igi sin inter la blinduloj per prak-
tikaj servoj, kaj kvankam gxi estas
inter blinduloj relative multe pli
disvastigita ol inter vidantoj (en
kelkaj landoj 50-oble), ecx tiu pro-
porcio ne estas tre impona.
Malgraux pluraj oficialaj rekomen-
doj (TKBB, 1959, Romo; Blindul-
instruista Konferenco, 1962, Ha-
nnover; Euxropa Regiona Komitato
de TKBB, 1966, gxenevo, kaj 1968,
Londono), LIBE fakte ne gajnis
terenon — sed ankaux ne malprogresis.
Al blindaj interesigxantoj Esperanto povas
oferti la nomitajn revuojn, milojn
da libroj brajlaj el dudeko da bi-
bliotekoj, kelkajn dekojn da libroj
sur magnetofona bendo, sonbendajn
periodajxojn de kelkaj landaj asocioj
(cxefe reproduktoj el vidulpresaj re-
vuoj), internaciajn kontaktojn per
brajlo kaj sonbendo kaj integrigan
aktivejon en rondoj de vidantaj kun-
civitanoj-samlingvanoj. Al tio ser-
vas ankaux la internaciaj kongresoj
de LIBE, kutime okazantaj en la ka-
dro de la Universalaj Kongresoj."
La bela aventuro
Estis ekzakte la 5-a posttagmeze,
kiam Octave Barouf haltis sub
stratlanterno de l. Bulvardo Hen-
riko IV-a por bruligi cigaredon.
Profunde enspirante tiklan odoron de
l. nikotino li dauxrigis sian prome-
nadon kaj avide gxuis sencelecon de
libera tago. Malrapide li marsxis sur
la rando de l. trotuaro kun la in-
tenco, eble senkonscia, tiele mani-
festi, ke li ne kuras al sia ofic-
ejo. Li estis hodiaux senokupa.
Kaj cxar li havis nenion pli tauxgan
por fari, li zumis antaux si la faman
arion de lasta lauxmoda kanzono: "Ne
venu en mian kvartalon Kun via sak-
sofon.!"
El lia revo lin vekis subite dis-
kreta averto de auxtomobilklaksono.
Jen venis renkonte al li, malrapide
kvazaux gxi intencus halti apud li,
moderna kabrioleto, kiun kondukis
juna virino. Kaj efektive, gxi hal-
tis. Malfermigxis la pordo kaj la ju-
na virino rekte sin turnis al li:
"Pardonu, sinjoro, - la vojon al
la Odeono, mi petas?"
"La Odeono?" Octave papage post-
diris, "jes, la Odeono..." kaj cxir-
kauxrigardante li iom sin orientis.
"Jes, vi eniros la trian straton de-
kstre, veturos gxis la Muzeo de l.
Artoj kaj sekvos tiam la bulvardon
de l. Princo. Tiam la Odeono sta-
ros antaux vi."
"Do, la duan straton maldekstre,"
sxi ripetis kun intencita petoleco.
"Ne," li protestis gxentile, "la
trian je via dekstra mano!"
Sed sxi plue ridetis kvazaux kion li
diras ne koncernus sxin kaj sxi propo-
nis: "Mi estas tute fremda en tiu cxi
kvartalo, - cxu vi bonvolus akompani
min gxis tie?"
Sxi estis tiel cxarma, placxaspekta,
kaj sxi ridetis tiel sirene kun tuta
busxo plena je sanaj dentoj, ke Oc-
tave plezure akceptis.
La veturilo estis tre komforta;
dikaj kusenoj lasis molan lokon por
du personoj. Octave opiniis sin en
agrable vatita nesto. Kaj delikata
parfumo de rava apudulino kapte ti-
klis liajn sentojn. Jam li revis pri
bela aventuro.
"Nun turnu dekstren," li kompleze
dejxxoris." Sxi obeis kaj rigardante
en liajn okulojn sxi ridetis preskaux
honteme:
"Kion vi pensas pri mi, sinjoro?
cxu mia konduto ne sxajnas nedeca?"
"Sed mi petas, tute ne, sinjorino,
- estas ja tiel nature, ... kaj tiel
agrable por mi...."
"Permesu almenaux, ke mi konatigu
min. Mi nomigxas Vazelina Gomenol."
Li levis sian cxapelon kaj sin prezentis siaftanke:
"Octave Barouf, - mi tre gxojas."
Dum unu minuto ili ne plu parolis,
sed pli kaj pli pezigxanta premo, e-
ble nur hazarda, de sxia kruro kon-
traux la lia elokvente kompensis la
silenton.
"Bonvolu nun turni dekstren," Oc-
tave konsilis, iom tro vortsxpare laux
sia opinio. Sed kion li povus rakon-
ti al sxi?
"Dankon," sxi flustris, longe kare-
sante lian manon kvazaux li estus fa-
rinta al sxi nepageblan servon. Kaj
ridetante, kun diableta allogo, sxi
konstatis:
"Vi havas ravan kravaton, sinjoro
Octave."
"Vi estas tro indulgema, sinjorino
Gome..."
"... Vazelina!" sxi korektis.
"... sinjorino Vazelina, se vi
permesas, ke mi parolu tiel inti-
me...."
"Kompreneble, certe, - sed diru,
kara amiko, cxu mi ne trouzas vian
afablecon vin retenante tiel longe?
Eble vi kuris al rendevuo?"
"Ne, ne, tute ne! Mi estas absolu-
te libera."
"Cxu vi ne opinias, ke estas agra-
ble veturi tiel duope?"
Nun Octave pensis, ke estas tempo
malkasxi siajn bateriojn kaj li mar-
sxis al atako.
"Ho Vazelina, veturi kun vi, apud
vi, tiel proksime, ke mi preskaux
sentas vian korbaton, estas super-
felicxo, kiun mi ne meritas."
"Friponeto," sxi minace rikanis,
"kial vi ne meritus? Cxu vi ne estas
agrabla brunulo kun... pekema busxo?
Cxu oni jam diris al vi, ke vi estas
tre simpatia?"
"Jes, mia pordistino, cxiufoje kiam
mi lasas al sxi trinkmonon. - Kaj vi,
Vazelina, cxu vi scias, ke vi estas
plej aminda pupo el pura sukero? Vi
permesas kiseton?" kaj liaj sorbeme
pintigxintaj lipoj sercxis la rugxon de
sxia busxo, sed milde sxi fortenis lin:
"Ne nun, karulo, ne nun, - jen mi
preskaux renversis la dejxorantan po-
liciston!" kaj ambaux brue ekridis.
"Sed diru, Octave, cxu ni baldaux
alvenos al la Odeono?"
"Odeono"" li grumblis, "estu la
Odeono en Sud-Ameriko! - jam de-
longe ni preterveturis. Cetere, cxu
vi serioze bezonas gxin vidi hodiaux?"
"Ne nepre," sxi konsentis plu vetu-
ri, "mi nur intencis vidi la afisxojn
por scii kion oni ludos morgaux ve-
spere. Sed, fine, mi tion trovos an-
kaux en la gazetoj."
"Vi volas iri morgaux al la tea-
tro?" li demandis jam jxaluza, "kun
amiko?"
"Petolulo," sxi responde sxercis,
Kamarade frapante lian vangon, "Kun
mia edzo!"
"Kiel? Vi havas edzon? Kaj li ek-
zistas? kaj Vi amas lin?"
"Jes," sxi konfesis, "li ekzistas
kaj ecx bonfartas kanibale, bedaux-
rinde!"
"Kial bedauxrinde?"
"Li ne komprenas min, mia amiko,
mi estas tiel malfelicxa!"
"Kompatinda kunikleto, cxu vi per-
mesas, ke mi konsolu vin?" li pro-
mese susuris, - kaj samsusure sxi
promesis emocie:
"Jes." Pli konfidence sxi aldonis:
"Se vi scius kia bruto li estas. Ko-
lerema, senkora, kaj mi neniel povas
ribeli, cxar li estas forta kiel dek
bucxistoj!"
"La kreteno!" Octave grincigis la
dentojn; kaj prudente li sin infor-
mis:
"Kien vi kondukas nin, Vazelina?"
"Cxe mi, karulo."
"Kaj via edzo?"
"Ne zorgu pri tiu barbaro. Li for-
vojagxis kaj venös nur morgaux post-
tagmeze. Ni havas antaux tutan nok-
ton!"
"Dank. al Dio!" Octave pli libe-
re spiris.
Sinjorino Vazelina Gomenol logxis
en koketa domo de silenta kvartalo.
Sxi havis tre agrablan hejmon. Octa-
ve enprofundigxis en la molajxon de
gastema fotelo dum Vazelina versxis
iom da Portovino apud la glasojn sur
la kupron de turka tableto, versxajne
pro emocio.
"Nu, nu," Octave moketis, "Cxu do
vi tremas, mia kara?"
"Se vi scius, amiko, kiu malagra-
blajxo okazas!"
"Vi timigas min, diru tuj!"
Preskaux sufere montrante skribta-
blon en angulo sxi klarigis:
"Wus mi rimarkis, ke mi havas an-
koraux multe da laboro. Jen ku*as diversaj
aktoj, kiujn mi devas kopii ankoraux
hodiaux. Cxu mi jam diris al vi, ke
mia edzo estas notario? Li morgaux
matene nepre bezonas tiujn ko-
piojn...."
"Cxu estas cxio?" li gxoje konstatis,
"se vi permesas mi helpos...."
"Vi estus angxelo, Octave, kaj vi
farus al mi bonan servon. Intertem-
pe mi preparos festenan vespermangxon
por ni ambaux, cxu ne?"
"Konsentite, - mi eklaboras!"
Sxi instalis lin cxe la skribotablo,
klarigis al li kiamaniere oni kopias
notariajn aktojn kaj petis senkulpi-
gon, ke sxi devas foriri por acxeti
mangxajxojn.
Octave ekskribis kun kreskanta
fervoro dezirante liberigxi kiel eble
plej baldaux de tiu laboro, des pli,
ke logis ricxa rekompenco!
Post unu horo proksimume Vazelina
reaperis.
"Ni mangxos kiam vi estos fininta,
kaj poste..." sxi promese ridetis.
"Nu, karulo, cxu vi progresas? —
Laboru, kara, vi ne bedauxros. — Mi
acxetis omaron kaj tuj mi rostos a-
mindan kokidon."
Tiele spronita Octave retrovis
forton de lacigxanta mano kaj plen-
igis pagxon post pagxo per regula bel-
skribo. Refoje unu horo pasis, kaj
ankoraux unu horo. Lin subtenis nur
espero pri baldauxa felicxo, kiun cxiam
pli firme promesis rapidaj aperoj de
Vazelina.
Cxirkaux la 9-a li sopire demandis:
"Cxu estos baldaux libertempo, pupeto?
Mi ja laboris kiel negro, - sed mi
jxuras, ke vi ne bedauxros!"
"Dek minutojn ankoraux, kaj poste
al ni la paradizo! Jes, jam la gxojoj
de l. tablo atendas nin, kaj poste
volupta gxojo de l. ...." Sxi prude
mutigxis.
"De l. kio? de l. kio?" li avidis
precizigon.
"Pst, silentu, scivolulo, - estos
cxiuokaze bela surprizo por Octave!"
kaj sxi malaperis.
Sed jam post kvin minutoj sxi re-
enkuris en la buduaron, ekscitita,
tremanta, kiel pro subita dangxero aux
grava akcidento.
"Rapide, rapide, forkuru, kuru!"
sxi pene spiregis, "Wus mia edzo re-
venas, - jen ĉi tien, venu tra la
kuirejo!" kaj pusxante kaj tirante sxi
gvidis lin sur la sxtuparon. Kaj dum
Octave senkonscie kaj obtuze ripe-
tis "... kiel dek bucxistoj..." sxi
petege insistis: "Forkuru rapide! —
Se mia edzo trovus vin, okazus mal-
felicxo!"
Octave ne ankoraux tute komprenis,
iomete li hezitis.
"For, for!" sxi preskaux ploris,
"pro la cxielo, malaperu, - kaj ne-
niam revenu!" Klake sxi fermis la
pordon post li.
* * *
Octave Barouf estis preskaux for-
gesinta tiun sensukcesan aventuron,
kiam iun posttagmezon li rimarkis,
precize sur la Bulvardo Henriko
IV-a, la auxtomobilon de sinjorino
Vazelina Gomenol. Gxi haltis flanke
de l. trotuaro kaj apude staris si-
njoro.
Preterpasante Octave perceptis la
sirenan vocxon de Vazelina: "La vo-
jon al la Odeono, mi petas."
Kolere kontraux si mem li kompre-
nis. Sinjorino Vazelina Gomenol
trovas kopiistojn je malkara prezo.
Tio kostas al sxi nur komedieton,
kiun, cetere, sxi perfekte ludas.
Raymond Schwartz
(el "Prozo ridetanta")
El prelego pri Fundamentaj elementoj de Esperanto
Gesinjoroj! Iun aux alian tagon iu
el vi farigxos akademiano. Tiam ne
estus senutile koni la plej kasxitajn
sekretojn de nia lingvo. Kaj tial mi
decidis malkasxi antaux vi tiujn mi-
rindajxojn.
Kompreneble mi komencos per la ko-
menco. Tio estas per la alfabeto.
Gesinjoroj! La e-a alfabeto es-
tas stranga fenomeno. La plej saga-
caj sciencistoj ne scias ekzakte, al
kiu fako la alfabeto apartenas. Mul-
taj kalkulas gxin inter la legomoj.
Ili pretendas, ke gxi estas el la fa-
milio de la betoj, kiel cetere, gxia
nomo atestas: Alfa beto. Aux ili pe-
dante gxin subordigas al malgranda
fabo, tio estas: al fabeto. Mi,
kontrauxe, asertas, ke la alfabeto ne
apartenas al la legomoj, sed al la
homoj, kiuj legas, gxi apartenas al
la leg-homoj. Cxu vi kaptis la nu-
ancon?
Lastatempe oni renkontas ankaux mo-
dernajn filologojn, kiuj Klasifikas
la alfabeton inter la meblaro. Laux
ili, la alfabeto estas meblo, cxar gxi
estas lito konstanta el 28 literoj.
Aux gxi estas tuta meblaro, cxar, efek-
tive, per simpla kunmeto de literoj
oni konstruas tre diversajn meblojn;
ekzemple: k!m!d egalas komodo, s!f
egalas sofo kaj tiel plu. Tiu klasi-
fiko sxajnas akceptebla. El la dir-
itaj 28 literoj oni iom post iom
kunmetis vortojn, formis frazojn,
produktis librojn. Estas preskaux ne-
kredeble, kiom da volumoj oni sukce-
sis plenigi per tiuj kelkaj literoj.
Se oni metus unu sur alian cxiujn li-
brojn gxis nun verkitajn, oni havus
turon miloble pli altan ol la Ei-
fel-turon kaj nur iom pli malaltan
ol la babela. Kaj tiu turo, konsi-
stanta el nur malmultaj literoj, fa-
kte ekzistas. Oni nomas gxin la lite-
ra turo.
Elcxerpinte tiel profunde la sekre-
tojn de la alfabeto ni nun parolos
pri la proksima paragrafo, la arti-
kolo. Estus insulto por vi klarigi
kio estas artikolo. Artikolo trovi-
gxas en cxiuj gazetoj. La plej mallon-
gaj gxenerale estas la plej bonaj.
Kaj nun, gesinjoroj, antaux ol fini
ankoraux kelkajn vortojn pri la ka-
zoj. La kazoj estas la formoj de la
deklinacioj. Sed ne konkludu, ke ka-
zo estas sinonimo de formo. Neniam
diru: Tiu frauxlino havas agrablajn
kazojn, cxar, kiam vi interesigxas pri
la formo de frauxlino, tio koncernas
ne la kazon, sed la kason. Cxu vi ka-
ptis la nuancon?
En Esperanto ekzistas nur du kazoj, no-
minativo kaj akuzativo. Erare kelkaj
soifuloj aldonas la aperitivon. La
aperitivo ne estas kazo, sed nur o-
kazo, jes, okazo por trinki, kaj cxi
Tiun okazon ni volonte profitos.
Raymond Schwartz
La lumtura gardisto
cxi-sube la maro flagras, reflekt-
ante la helon de la luno, kaj via
stelo, kiu en la cxielo brilas, sxaj-
nas tremigi la rompigxeman, senmovan
silenton cxirkaux mi. sxangxigxas neniam
io cxi tie: jen la sama maro, la ku-
timaj lumoj cxe la horizonto, kaj cxi
tiu lumturo, kie cxiuvespere jam de-
longe mi alfenestrigxas por admiri la
golfon. Cxi tie nenio sxangxigxis, sed
kiu scias, cxu kaj kiom sxangxigxis vi
post tiom da jaroj! Pli kaj pli ofte
mi pri tio demandas min: fakte, kiam
ajn mi estas cxi tie, mi spertas daux-
ran revenon al vi, al la memoroj pri
vi, al tiuj jaroj, kiujn ni iam pas-
igis en cxi tiu malgranda vilagxo cxe-
mara.
Mi memoras, ke, kiam mi estis in-
fano, mi ja kutimis nokte veni cxi
tien, kune kun mia patro. Vintre ni
flamigis la fajron, poste ni supren-
iris du sxtuparojn, kaj, malantaux la
vitro, ni pasigis jarojn rigardante
la flagrobrilojn de lanternoboatoj,
kiuj ondigxis iuloke sur la maro. Por
cxiu el tiuj lumoj pacxjo inventis ra-
kontojn, rakontojn pri fisxkaptistoj
kaj piratoj, pri herooj kaj rabis-
toj. Li havis la kutimon rakonti i-
lin al mi, gxis mi ekdormis.
La rakonto, kiu plej entuziasmigis
kaj impresis min, estis sendube tiu,
kiun li auxdigis al mi dum somerpluva
nokto. Temis pri kliko de piratoj,
kiuj estis elsxipigxintaj iumatene sur
la strandon, forrabante cxiujn knabi-
nojn kaj virinojn el nia lando kaj
portante ilin malproksimen al kruela
ricxega suvereno, kiu estis paginta
la piratojn por tiu malica ago. Tre
sagaca knabo estis tamen sukcesinta
sin kamufli kaj, ekspluatante la
konfuzon, esti forkaptita. Inter la
sxorŝtelitaj knabinoj trovigxis lia
koramikino, kaj li volis cxiakoste
savi sxin. Nokte, dum multe da pira-
toj dormis, alveninte al la vasta
maro li estis sukcese liberigxinta,
mortigante kaj jxetante en la maron
la rabistojn trafitajn de surprizo,
kaj reportante al la marbordo — sen-
difekte kaj sekure — ĉiujn virinojn.
Tiel mia fantazio galopis, kaj mi
prirevis min mem kiel heroon. Mi
imagis la piratojn kaptantaj vin kaj
la ceterajn knabinojn; mi imagis min
eniranta kasxe, sed sukcese, en la
ŝipon — same kiel la knabo en la ra-
konto — kun vi; poste mi estis ĉe
via flanko, mi premis vian manon,
kaj vi premis la mian, kvazaux dir-
ante "mi ja timas, sed... kun vi
apud mi, estas malsame!". Kaj en la
plej favora momento mi agis kiel la
heroo de la rakonto, liberigante u-
nue vin kaj poste la ceterajn knab-
inojn. Tiel mi farigxis heroo kaj —
kio plej gravis por mi — via heroo!
Infanaj revoj, infanaj emocioj,
kiel tiun fojon, kiam vespere mia
patro portis nin kun si, por ke ni
vidu sunsubiron meze de la maro, pe-
re de lia malgranda remboato cxiam kablofiksita antaux la lumturo. La
cxielo farigxis rozkolora, purpura,
turkisa kaj fine malluma. Kaj, kiam
noktigxis, sen esti auxdebla, mallauxte
vi diris, apogante vian etan brakon
sur miajn sxultrojn kaj movante min
apud vin: "Rigardu" — vi montris gxin
per la alia brako — "ja rigardu tiun
stelon cxi-supre: gxi sxajnas brili, gxi
sxajnas okulumi al la luno... Jen, vi
estas la luno, cxar vi iras cxiuvespe-
re al la lumturo kun via patro, kaj
la lumturo ja lumigas kiel la luno;
mi estas male tiu stelo, kiu tremas
kiel koro. Cxu vi vidas ĝin tie, su-
per ni? Kiam vi rigardas tiun ste-
lon, vi ja rigardas min".
Cxiunokte mi ja rigardadis tiun
etan stelon tra la stelaro, kiu bri-
lis kaj vere pulsis kiel koro en
miaj infanaj okuloj, kaj mi pensadis
pri vi. De tempo al tempo mia patro
reportadis min sur firman grundon,
demandante min, kion damne mi fikse
rigardas en la cxielo aux kial mi ne
sekvas lian rakontadon.
Kelkfoje mi prirevis min mem ne
nur kiel heroon (por pruvi, ke mi
indas je vi) sed ecx kiel cxampionon,
al kiu popolamaso hosanis pro iu
eksterordinara prodao. Poste mi ima-
gis, ke mi zorge sercxas vin tra tiu
festanta amaso kaj iuloke ja trovas
vin, brakmovantan, por ke mi vidu
vin, dum via patrino klopodas cxiumaniere
kvietigi vin. Poste mi min jxetis me-
zen de la popolamaso por atingi vin,
por unuigxi kun vi, por brakumi vin,
stringi vin kaj festi kun vi, prire-
vante kun vi, ke ni disigxos kaj per-
digxos neniam plu.
Sed rapide cxio finigxas. Oni ekdor-
mas kaj, kiam oni vekigxas, jam tagi-
gxis, la suno levigxis kaj onia stelo
estas jam malaperinta, forvisxita de
tro da lumo. Kaj sammaniere, kun la
sama rapido, pasas la jaroj, kaj oni
komprenas, ke oni ne plu estas infa-
no, ke onia stelo perdis sin en la
memoro kaj en la kvazauxblindiga lum-
eco. Kaj mi scias, ke vi ne plu a-
tendas min cxiutage en la lernejo,
cxar ni kreskis kaj perdigxis tra la
vojoj de la homoj.
En la lastaj jaroj pacxjo ne plu
rakontis al mi fabelojn: mi ne plu
estis tiel juna por kredi je ili kaj
por auxŭskulti ilin pasie. Cetere mul-
taj aferoj okazis malsame, ol mi a-a
tendis. Miaj amikoj baldaux ekridis
pri mi, kiam mi rakontis al ili ti-
on, kion mi iuvespere faris" Ili sen-
tis sin superaj al mi, nur cxar iliaj
patroj faris metiojn pli dignajn ol
mia patro. Mi reagis malbone, por ne
perdi ilian amikecon kaj ne esti mo-
kata. Tute subite, mi iutage rifuzis
iri kun mia patro al la lumturo. Tio
tamen ne suficxis, por ke oni akceptu
min. Iel ajn, mi malsamis. Mi bezo-
nis ion plian ol tion, kion miaj ami-
koj donis al mi. Mi sercxis iun, al
kiu mi povu elversxi mian koron, al
kiu mi povu paroli pri miaj duboj,
pri mia nememfido, pri cxiuj tiuj
pensoj, kiuj turmentis mian animon.
animon, kiun mi malkovris terure
sentema kaj kiun ili ŝajne ne povis
kompreni. Mi estis malsama ol ĉiu el
ili. Mi estis eksterkanona,
eksterkunteksta.
Tiel mi fermigxis en mi mem, rifugx-
ĝante ene de la sama animo, kontraux
kiu mi dauxre batalis.
Estis malfacila periodo: mi estis
dubema inter la impeta deziro super-
venki la rompigxemon, kiun mi sentis
ene de mi, kaj la ideo rezignacii
kaj alkutimigxi al cxi tiu doloriga
situacio. Iom post iom mi komencis
akcepti la ideon, ke mia malsameco
estas io neforvisxebla, io kunnaskita
en mia karaktero. Finfine, tio povis
eble esti io bona: io, kio igis min
suferi, sed pri kio mi povus fieri.
Mi estis sukcesanta malrapide ak-
cepti min mem tia, kia mi estis; mi
estis lernanta ne timi esti mi mem;
kaj mi ekaperigis sen konsciencri-
procxoj la tutan enan forton, kiun mi
sentis pulsanta en mi. Tamen mi an-
koraux ne kapablis tion fari tre
bone.
Iutage, dum mi ordigis malnovajn
polvoplenajn librojn, eltirante du
aux tri el bretaro, mi vidis ion fa-
li. Temis pri cxifita bileto, kiu fa-
cile komprenigis, kiom longe gxi es-
tis premtordita inter la libroj kaj
muro. Mi estis gxin forjxetonta, sed
iom da scivolo pusxis min legi gxin,
elkodigi gxiajn vortojn, klopodi kom-
preni, de kie gxi venis.
Tuj mi rekonis, fortrenite de in-
tensa (pli kaj pli intensa!) korbat-
ado kaj de emocio longe ne sentata,
vian skribmanieron, vian rugxan plu-
mon, per kiu vi cxiam skribadis al
mi; kaj mi legis malmultajn, mal-
grandajn, bloklitere skribitajn li-
niojn: "Vi estas la plej bona el
cxiuj, cxar nur vi iras al la lumturo,
cxar nur vi estas simpatia, kaj mi
tial volas esti por cxiam kun vi. Ki-
am ni estos adoltoj kaj ni geedz-
igxos, ni iros cxiutage al la lumturo
kaj mi estos cxiutage kun vi, kaj ni
estos cxiutage kune, cxu ne vere?" Mi
estis jam ploranta. Mi tremis pro la
emocio esti trovinta vian malnovan,
tre malnovan, etan bileton, kiun vi
skribis al mi, por mi, antaux tiom da
jaroj.
Nur tiumomente, post tiom longe,
mi elkomprenis. Mi elkomprenis, fin-
fine, ke mi povas esti kapabla ak-
cepti min kaj ami min pro cxio, kio
mi estas. Pro cxio, kio mi estas. Kaj
mi elkomprenis, ke tio ne estas tre
malfacila, se iam ni sukcesis tion
fari tiel bone. Danke al la vortoj
de knabino. Danke al viaj vortoj.
Tiel mi decidis iri denove al la
lumturo, kun mia patro, kaj unuafoje
mi estis vere orgojla pri tiu afero,
kiun delonge mi provis kasxi cxiel
ajn.
Tiuvespere mi longe parolis kun
pacxjo pri la rakontoj, kiujn li in-
ventis por mi dum mia infana agxo;
pri la kialoj, pro kiuj mi tiel lon-
ge ne volis iri tien. Liaj emociitaj
okuloj brilis kiel pasintece: nur
lia frunto sxajnis krispigita de kel-
ke da pliaj faltoj. Mi klarigis al
li, ke, post tiom da noktoj pasigi-
taj tie kun li, antaux multaj jaroj,
io estis bedauxrinde sxangxigxinta,
kvazaux la suna lumo estus abrupte
blindiginta min por pusxi min, kiel
okazas cxe multaj personoj, en mon-
don, kie la sxajno gravas pli ol la
esto; kie la plej sinceraj emocioj
kaj sentimentoj estas izolataj en
angulo, kaj pravas nur tiu, kiu
krias plej lauxte. Male mi estis jxus
kompreninta, ke la plej sinceraj
vortoj venas gxuste de tiu, kiu ne
krias; de tiu, kiu ne estas kreita
por la blindiga lumo de la suno, sed
por la malforta helo de la luno.
Mi iomete etendigxis eksteren, por
sercxi tiun: vian stelon. Kaj tiumo-
mente, kvazaux senvole, mi vidis gxin.
Kaj mi rapide memoris cxion, dum in-
tensa ektremo lauxiris mian dorson.
Mi longe plu rigardis tiun, kiel en
mia infana agxo, sxiprompante en sen-
finan maron de memoroj.
Gxi plu brilis.
Gxi estis brilanta kiel tiam.
Kaj jen, post tiom da pasinta tem-
po, mi estas ankoraux tie cxi: mi plu-
flamigas la fajron vintre, kaj poste
mi rigardas la maron kaj la stelojn
tra la ĉiamaj vitroj. Mi ofte estas
sola: mia patro jam venas cxi tien
nur somere, cxar liaj ostoj suferas
pro la trablovoj de la malvarma se-
zono, kiuj cxi tie multas.
Kiam ajn la cxielo estas sennuba,
mi pasigas mian tempon admirante
vian stelon, kiu plue sxajnas okulumi
al mi. Mi repensas pri la infanaj
jaroj, kiujn ni kune pasigis; pri
tio, kio ni estis kaj tio, kio mi
volis farigxi... Mi volis igxi heroo
kaj savi vin de la piratoj, kiel en
la rakontoj kreitaj de mia patro. Mi
volis igxi cxampiono, por ke vi fieru
pri mi. Mi volis igxi la plej bona en
la mondo nur por vi....
Nenio el cxio cxi mi farigxis. Tamen
venkita mi ne sentas min. Mi restis
cxi tie kaj ja estas nura lumtura
gardisto, kiel pasintece. Mi rigar-
das la saman marpecon, kiun mi cxiam
rigardis. Sed mi estas felicxa, kvan-
kam mi opinias, ke mi nun povas diri
al vi, ke tre mankas al mi tia per-
sono, kia vi estis. Mi estas konten-
ta, cxar cxi tiu loko, kvankam nesxangx-
igxema, jam instruis al mi multon.
Kaj estis bele malkovri iompostiome,
ke vi prave en tiu malproksima ve-
spero komparis min kun la luno. Mi
ja estas cxi tia: mi povas doni al vi
ne la blindigan forton de la suna
lumo, sed la delikatan kaj sinceran
helon de la luno, kiu malantaux sia
sxajna mildeco kasxas la forton, kiu
tajdojn delokas.
La lumturo brilas cxiam, malmultajn
metrojn super mi, dum vi estas — kiu
scias kiom! — malproksima. Sed la
esperon refoje trovi vin mi neniam
perdis. Estas ankoraux, ankrita cxi-
sube, la eta remboato de mia patro,
nia eta remboato, kiu malplenas. Sed
gxi esperas gastigi ankorauxfoje iun
kun sia varma brakumo el seka ligno.
Kaj cxiuvespere mi atendas vin, cxi
tie en la lumturo, por ke ni kuru
unu al la alia kaj retrovu nin kiel
pasintece, brakumante nin forte,
premante niajn manojn kaj poste
atingante la vastan maron por rigar-
di vian stelon.
Jes, finfine vi estos denove apud
mi, dum la lumturo pli kaj pli kaj
pli malproksimigxos....
Roberto Pigro kaj
Stefano Moroso
Forpaso
Alida Giacomini apartenis al IABE de multaj multaj jaroj.
Sxi instruis en la blindulinstituto de $Triesto.
Kiel membro de IABE sxi estis iom izola: sxi partoprenis en neniu
Esperantista arangxo
kaj estis do preskaux nekonata ankaux en IAbe;
sxi tamen absolute akurate pagis sian jarkotizon, montrante tiel sian
fidelecon
al nia movado.
Silentema sxi estis versxajne ankaux hejme, cxar sxiaj parencoj
bezonis kelkajn monatojn por ekscii de kie venis al sxi la brajlaj
Esperantaj
revuoj; sekve ni eksciis pri sxia morto nur en aprilo, kvin monatojn pli
poste.
Al nia silentema, sed tre fidela samideanino
ni kore deziras pacan ripozon!
kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca
Italujo
(R.p.: dacostapl(cxe)
gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 _Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)
atlas.cz)
(tel.:
+420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 _Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)
atlas.cz)
(tel.:
+420-481 543 200)
por ricevi la revuon retposxte
skribu al: masenkoai(cxe)
mail.ru
------------------------------------
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)
gmail.com)
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo Da Costa Libe)
cxe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
(la lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
de Libe:
www.libe.info)