Invito de la germanaj samideanoj

3 views
Skip to first unread message

Suslov Vjacheslav

unread,
Sep 15, 2022, 11:06:09 AM9/15/22
to esper...@googlegroups.com


Invito al la Virtuala-Esperanto-Renkontigxo (VERO) je la 15.09.2022

Saluton karaj Esperantistoj,

EBLOGO anoncas nova evento je la jauxdon 15a de septembro pere Teamtalk
kaj la "Maulwurfshügel" en la Esperantosalono de EBLOGO ek 19.30a horo
MEZ. Programo:
La bona Esperantisto Andreas Diemel rakontos. Andreas Diemel partoprenis
la 107a Universala Kongreso en Montreal (Kanado). La kongreso okazis de
la 06a
gxis la 13a de augusto. Li faris rondvojagxon tra orienta kanado.
Komencante en Toronto li logxis dum kelkaj tagoj en la urbo apud la lago
Ontario. La
niagara akvofalo povis esti celo de ekskurso. Per turista trajno Andreas
vojagxis de Toronto al Montreal. En la salonoj de la universitato okazis
la Universala
Kongreso. La kongresa temo estis "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de
Indiĝenaj Lingvoj". La venonta stacio de la rondvojagxo estis Kvebekurbo
apud la rivero
sankta lorenco. Per la trajno kiu nomigxas "la oceano" la vojagxo
dauxrigis al Campbelton. Tra la multkolora kanada arbaro la trajno
dauxrigis al Halifakso
sur la insulo nova skotio. De tie kondukas aviadilo reen al Germanujo.

Atentu! Antaux malfermi la ligon vi bonvolu akcepti la malfermon de la
programo, sed ne akceptu la aktualigon de la programo. Aliakaze vi estos
gvidata al alia retpagxo.
tt://teamtalk.blindzeln.net?tcpport=10333&udpport=10333&encrypted=true&username=gast&channel=/Esperantosalono

Ni kunvenos la 15-an de cxiu monato vespere pere de
teamtalk.blindzeln.net” kaj la „Maulwurfshügel“ en la virtuala cxambro
“Esperantosalono“ de EBLOGO.

Klaku nur la ligilon la 15-an de cxiu monato je la 19.30a horo laux la
mezeuxropa tempo, kaj la programo faros cxion mem. Eble necesas elsxuti
la konferenzprogramo
"Team Talk Client", skribi antauxe vian uzantonomon kaj sxalti la
mikrofonon.

La kunveno okazos en Esperanto. Mi rekomendas al vi aligxi kelkajn
minutojn antau la komenco de la evento. Ciuj rajtas partopreni kaj
esprimi sian opinion
pri la temo.
Tamen, tiuj kiuj volas diri iom pli, bonvolu informi
EBL...@Esperanto.de(link sends e-mail)
pri tio.

Bonvenigas

Werner Groen

(Prezidanto de EBLOGO)


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages