Invito

2 views
Skip to first unread message

Suslov Vjacheslav

unread,
Jul 13, 2023, 4:56:03 PM7/13/23
to esper...@googlegroups.com
Von: werner Groen [mailto:werne...@t-online.de]
Gesendet: Donnerstag, 13. Juli 2023 10:22
An: 'Werner Groen' <werne...@t-online.de>
Betreff: Invito/memorigo al la "VERO - Virtuala Esperanto-Renkontigxo"
de EBLOGO en la Esperantosalono per Teamtalk sabate, la 15-an de julio
kun prelego ekde la 20-a horo MET
Invito
Saluton, karaj Esperantistoj,
invito al la "VERO - Virtuala Esperanto-Renkontigxo" de EBLOGO en la
Esperantosalono per Teamtalk sabate, la 15-an de julio kun prelego ekde
la 20-a horo MET, la 21-a MSK.
Programskemo:
19:00 MET, 20:00 MSK: Konektklarigo, krokodilado, babilado,
antauxprogramo, postokazagxoj, salutvortoj,
20:00 MET, 21:00 MSK: raportoj, informoj kaj spertoj de la internacia
kongreso de blindaj Esperantistoj (87 IKBE) de la 3-a gxis la 10-a de
junio en San Benedetto del Tronto en italio. Prelegantoj estos
partoprenintoj de la kongreso.
Poste diskutado kaj babilado kun krokodilado maksimume gxis la 22:00
MET, 23:00 MSK.
Por partopreni tiun renkontigxon, Bv. Unue Elsxuti Teamtalk kaj instali
gxin sur via komputilo (se vi ankoraux ne faris tion).
Jen ligiloj por elsxuti:
Windows:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalkInstaller_591.exe
Mac:
http://downloads.blindzeln.org/okz/software/TeamTalk.pkg
iPhone kaj iPad:
https://apps.apple.com/de/app/teamtalk-5/id1069487751
Android:
https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.bearware.gui&hl=de
Kaj nun instalu Teamtalk.
Atenton: Instalado estas bezonata nur la unuan fojon. Post la instalado
de Teamtalk vi cxiam povas per la sekva ligilo eniri Esperanto-salonon
kaj partopreni la arangxojn:
tt://teamtalk.blindzeln.net?tcpport=10333&udpport=10333&encrypted=1&username
=gast&channel=%2FEsperantosalono%2F
Krome vi povas partopreni pertelefone.
Jen la numero:
(+49)911 14898539.
Poste vi estas petata doni la numeron de Esperanto-salono. La numero estas:
124# (# estas duobla kruco, dekstre de la klavo 0).
Kaj fine klavu la konferenc-pin. Gxi estas
1973
Atenton: Por partopreno per telefono el aliaj landoj, krom Germanio,
povas ekesti telefonkostoj.
Ni kunvenas la 15-an de cxiu monato vespere pere de “teamtalk.blindzeln.net
kaj la „Maulwurfshügel“ en la virtuala cxambro “Esperantosalono“ de EBLOGO.
Klaku nur la ligilon la 15-an de cxiu monato vespere kaj la programo
faros cxion mem. Eble necesas elsxuti la konferenzprogramon "Team Talk
Client", skribi antauxe vian uzantonomon kaj sxalti la mikrofonon
(Kontrol kun shift kun a).
La kunveno okazas en Esperanto.. Cxiuj rajtas partopreni kaj esprimi
sian opinion pri la temo.
Tamen, tiuj kiuj volas diri iom pli, bonvolu informi pri tio:
EBL...@Esperanto.de
Bonvenon!
Werner Groen, prezidanto de Eblogo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages