Esperanta ligilo

0 views
Skip to first unread message

Suslov Vjacheslav

unread,
Jan 19, 2026, 4:38:48 PM (2 days ago) Jan 19
to esper...@googlegroups.com
          Esperanta Ligilo

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

          Numero 1     Januaro     2026



        Enhavtabelo

Pri IKBE 2026.
Pri kio vi legos ĉi-numere.
Vizito al William Auld.
Notoj por mia biografionto.
Jen Vilĉjo Auld, poet' konscia (rimportreto).
Anna (poemo).




     Pri IKBE 2026.

  En sia lasta kunveno, la 11-an de  januaro, la estraro de LIBE decidis
ne okazigi la ĉi-jaran IKBE-on.
  La decido estis malfacila, sed la nombro de aliĝintoj estis tiom
malgranda,
ke ĝi ne pravigis la necesajn zorgojn kaj elspezojn por la aranĝo.
  Danke al la komprenemo de la estrino de la hotelo kie nia kongreso
estus devinta okazi, la nuligo havis kostojn nek por la organizontoj nek
por nia asocio.
  Restas nun decidi, kion ni faru por oferti al niaj samideanoj la
eblecon iel renkontiĝi por pridiskuti niajn komunajn problemojn kaj
projektojn
kaj por starigi aŭ konfirmi la amikajn rilatojn kiuj ĉiam karakterizis
nian komunumon.


     Pri kio vi legos ĉi-numere

  Per simpla, rapida tralego de la enhavtabelo vi tuj rimarkos, ke la
nuna numero de nia revuo estas dediĉita al William Auld. Li mortis
antaŭ 20 jaroj, sed mi konfesu, ke tiun celebron kaŭzis ne tiu datreveno
(fakte li mortis en septembro), sed precipe la fakto ke, pro tute
banalaj sed multnombraj kunkaŭzoj la manuskripto de la revuo riskas
pretiĝi tro malfrue; pli bone do utiligi jam pretan materialon el "La
brita esperantisto"!
  Sed atentu! la materialo estas vere interesa, ne nur pro la graveco
de la pritraktata persono kiel poeto, sed ankaŭ pro lia  klara engaĝiĝo
por paco kaj justeco ĝenerale, kaj pro lia defendo, ene de la movado,
de la fundamento de la lingvo  kaj la batalo kontraŭ la senbrida
enkonduko de neologismoj minacanta ĝian tutmondan kompreneblecon.


          Vivo kaj verko

WILLIAM AULD naskiĝis en Anglujo, kaj pasigis tie la unuajn naŭ
vivojarojn, kiuj
devus esti la plej impresiĝemaj. Tamen li estas skoto, kaj insistas pri
tiu fakto.
Dum la plej granda parto de sia licea studado li ĝenerale portadis kilton.
Tiaĵojn mi konstatis, inter aliaj faktoj paradoksaj aŭ interesaj, dum
mia dua
vizito al Auld, de la 14­a ĝis la 18­a de aŭgusto 1992.
Tio sekvis mult jarajn korespondadon kaj interrilatojn poetfratajn.
Kio sekvas ne donas kompletan bildon pri la granda poeto, sed baziĝas
sur notoj
kiujn mi faris dum tiuj kvin tagoj. Estonta biografo aŭ literaturisto
espereble tion trovos utila.

  - Gastemeco.
Auld venis por mi al busostacio en Stirling kaj aŭte transportis nin
hejmen al Dollar,
kie min gastame akceptis ankaŭ Meta, lia afabla edzino, la sola alia
esperantisto de
tiu urbo. Jam 19 jarojn ili loĝis tie, apud Harviestoun Road, la urba
ĉefstrato, en
ŝton domo pli ol centjara.
Laŭ sia origino en la lingvo normand­franca, la urbo nomo signifas
Doloro. Ĝi kuŝas ĉe la enirejo al la
Altolando, kies montetoj komenciĝas tuj malantaŭ la domo de Auld.
Tra la urbo fluas rivereto, nomata Burn of Sorrows (la Burno de
Malĝojoj). Ambaŭ nomoj
sugestas la suferplenan historion de la skotoj.
Preskaŭ najbaro de Auld, tiutempe ankoraŭ vivanta, estis Albert Goodheir,
alia grava poeto de Esperanto. Li alveturis aŭtomobile el Coatbridge,
antaŭurbo de
Edinburgo, kun Phyllis, sia edzino sudafrika.
Ekzistas foto de ni tri poeto­amikoj en momento de ĝojo sidantaj kune
sur sofo
en la Auld­a salono. Tiu ĉambrego estas biblioteko kun ok bretoj longaj
kaj altaj,
sur kiuj staras pli ol 4 000 volumoj. Ĉar ĝin kunmetis tia korifeo, ĝi
estas unu el la
plej gravaj literaturkolektoj en nia lingvo kaj espereble ie supervivos
kiel tutaĵo (1).

  - Familia fono.
Auld naskiĝis la 6­an de Novembro, 1924, en Erith, urbo en suda Anglujo,
kie li
ankaŭ dum du jaroj vizitis la elementan lernejon. Liaj gepatroj tamen ambaŭ
devenis el Skotlando, kaj kun li reiris al ĝi en 1933.
Ĉe la patra flanko Auld havas devenon laboristan. La avo estis, dum
parto de sia
vivo, profesia soldato, kun la rango de ĉefserĝento en konata skota
regimento.
Lapraavino, kreskinte sur unu el la plej  malgrandaj skotaj insuloj,
parolis denaske nur
la gaelan. Ŝi transloĝiĝis al Glasgovo por labori kiel servistino, kaj
tie lernis la
anglan. Ŝi atingis la aĝon 101 jaroj, kaj sekve Auld ŝin konis: li
rememoris, ke ŝi
povis facile ŝanĝi la parolatan lingvon, kaj ke mirigis lin jun aĝe, ke
ŝi kapablas pensi
en lingvo alia ol la angla. Maljuna Auld supozis, ke ĝuste tio vekis
sian intereson
pri lingvoj.
La patro, George Auld,  estis konstruinĝeniero, kiu okupiĝis pri mineja
maŝinaro.
Ĉe la naskiĝo de la estonta poeto, tiu viro kun vigla spirito havis 30
jarojn.
Aktorema, li verkis multajn versaĵojn en la angla kaj ofte ankaŭ en la
skota, kiujn li
deklamis publike. Unu el liaj donacoj al la filo estis ludila teatro. Li
krome kuraĝigis
la junan Vilĉjon prezenti teatraĵojn.
Serioze vundite en la kapo dum la unua mond milito, George Auld parte perdis
sian vid kapablon. Li mortis en 1962.  Ekde tiam, laŭ Meta, la haroj de
William rapide
blankiĝis, kvankam li havis nur 38 jarojn.
La patrino de Auld, Minnie, estis samaĝa kiel la edzo, sed alifona. Ŝiaj
antaŭuloj estis nek gaelaj nek proletaj,
sed mezklasaj. Kiel la edzo, ŝi posedis talenton pri vortoj. Ŝi multe
influis la filon kaj inter alie
instruis al li, ke estas maldelikate paroli pri mono. Ŝi mortis en 1978,
84­jara.
La denaska lingvo de Auld estas la angla, kiun li ankoraŭ preferas en la
familia situacio — kvankam kun la patrino li komunikis per la skota kiel
lingvo intima.
Ankoraŭ ekzistas sonbendo en kiu li parolas ĝin. Sed kun bedaŭro li vidis la
skotan formortanta dum lia vivotempo. La gaelan de iuj siaj antaŭuloj li
povis
maksimume nur admiri, ĉar li neniam lernis ĝin.

   - Sinteno al la angla.
Mi esprimis la opinion, ke eble la skotoj konsistigas popolon aŭ genton
interne de
la brita nacio; sed tion li forte malakceptis.
«Ne!" li emfazis. «Estas la skota nacio", sed ne en senco simplisma,
tiel ke li
kontraŭas la ekspluaton de tiu fakto fare de politikistoj. Ĉe tio
kaj ankaŭ alikuntekste mi provis plu paroli pri la politiko, sed pliajn
diskutojn li rifuzis, ĉar la temo
lin tedis. Ja evidentiĝis, ke li malaprobas la privatigan politikon de
la tiama registaro.
Li cetere opiniis, ke en Britujo grandaparte malaperis ĉe la Laborista
Partio la vera socialismo. Prak tike ĝi akceptis la kapitalismon.
Sur la trotuaro Auld neformale kaj amike salutis la samurbanojn laŭ maniero
kiu min mirigis, ĵus venintan el Anglujo, kie la homoj ŝajnis pli
fermitaj kontraŭ
membroj de la ĝenerala publiko. Lia temperamento min iom pensigis pri mia
propra gento en Sud­Afriko, kiun cetere influis la presbiterianaj
pastroj el Skotlando, foje importitaj kun la motivo angligi
la burojn – vane, ĉar ili pleje mem buriĝis.
La skota nacio supervivis la malaperon de kaj la gaela kaj la skota.
Tamen por
Auld la angla estas pli ol komunikilo praktika;  ĝi estas lia gepatra
lingvo. Tial li ne
povas ne senti sin forte ligita al ĝi ankaŭ emocie.
Tion pruvas la fakto, ke lin iufoje kolerigas fremduloj ĝin fuŝantaj. En
tiuj
momentoj li devas bridi sin. Eĉ pli lin kolerigas fremdlingvulo, kiu
aŭdacas korekti  lian uzon de la angla.
Sed en kiu lingvo li verku?
Pro la historio de sia lando li ĉiam havis  fundamentan emon forpuŝi
ĉion anglan,
malgraŭ sia anglalingveco. Krome li trovis ĝenerale enuiga la poezion
verkitan en tiu
lingvo post la Dua Mondmilito kaj eĉ dubis pri ĝia estonteco.
Grava faktoro, kiu tion influis, estis, laŭ li, ke la angloj perdis sian
senton de supereco,
akiritan pro la posedo de granda imperio, nun eksa.
Ĉi­teme li aludis sian «Rekviemo por la angla  poezio», aperintan jam en
Kvaropo (1952).

   - «Mistakso".
Dum 1987 ĝiaj asertoj provokis fortan proteston de Marjorie Boulton en
ŝia eseo
«Nacilingvaj literaturaj influoj sur la poemoj de William Auld" (En
barko senpilota:
plena originala poemaro, p. 98–99).
Ŝi konsideris la poemon kiel «eksterordinare mistaksan kaj eĉ misinforman",
atribuante ĝin al juneca netoleremo kaj ioma nescio ĉe la Auld de antaŭ
tridek kvin jaroj.
Sed jen en 1992, kvin jarojn post ŝia reago, li reesprimis proksimume la
samon.
Tiam li ne plu estis juna, kaj certe ne malscia. Li intertempe eĉ
magistriĝis pri la angla literaturo kaj
ĝin instruadis multajn jarojn. Kiu el ili
pravis?
Nu, ja ne mortis la angla poezio. Sed estas melankolia fakto, ke ofte –
eble ĉiam
– la kolapson de civito aŭ lando kiel superpotenco  sekvas ŝrumpo
kultura, kio sin
montras interalie per la poezio. Boulton menciis diversajn poetojn, kiuj
ankoraŭ
inde pluportis la anglalingvan torĉon en 1952, kiam aperis la Auld­a
Rekviemo.
Ŝia reago ja estis trafa; tamen nun, jam preskaŭ duonjarcenton poste,
oni povus
deman di: ĉu tiujn sekvis aliaj samstaturaj?
Ĉiu el ili ja naskiĝis konsiderindan tempon antaŭ la dua mondmilito.
Tial, laŭ la nuna perspektivo, iliaj poemoj ofte bonaj
eble konsistigas nur postrikolton el forpasinta generacio. Unu el la
plej belaj poeziaĵoj
fare de Spender estas elegio memore al W. B. Yeats, verkita sur la sojlo
de tiu
milito, kies sekvoj likvidis la britan imperion.
Parenteze, Anglujo mem ne liveris al la mondo poeton vere atutan post la
morto de William Wordsworth en 1850, do antaŭ
150 jaroj. La gigantoj de la dudeka jarcento estis W. B. Yeats kaj T. S.
Eliot. Kvankam
angla lingvaj, nek unu nek la alia estis anglo, sed respektive irlandano
kaj usonano.
Jes, ankaŭ Eliot formiĝis kiel transmarulo,  malgraŭ sia posta
engreftiĝo en Londono kiel surogata anglo!

La gordian nodon de la verkista lingvo Auld ĉiukaze tranĉis per
Esperanto. Kaj ĝi
gravas por li ne nur pro la verkado. Kiel li tion esprimas, la
internacia lingvo antaŭ
ĉio ebligis kontakton kun elstaraj, interesaj mensoj – «mirindaj homoj",
li ilin nomis – kaj per ili li povis eskapi el la kaptilo de la naciaj
lingvoj, kiu tro limigas
la medion de la vivindo.

  - Malkovras esperanton.
Post la reveno de la familio al Skotlando en 1933, Auld dum unu jaro
vizitis
Shaw lands Academy en Glasgovo. Du jarojn poste li transiris al la
samurba Mosspark
School, kiun li forlasis en 1936, gajninte stipendion cele al studo ĉe
gim nazio.
Cetere, tion siatempe gajnis ankaŭ lia patro, samaĝa.
Auld eniris privatan lernejon por knaboj, Allan Glen’s School, ankaŭ en
Glasgovo.
En ĝi li pasigis tri jarojn. Aparte plaĉis al li lerni lingvojn, sed oni
permesis
al li studi apud la angla nur unu plian. Temis pri Latino, kiun Auld
ŝategis kaj
finstudis dum pluraj jaroj ĝis la abiturientiĝo.
Do li jam frue konatiĝis kun riĉa kulturo ne­brita. Kiel lernejano li
havis tre bonan kapon, sed ankaŭ ekster la klas ĉambro li prosperis: en
1937 kaj 1939
li fariĝis, por du aĝkategorioj, la sportĉampiono de Allan Glen’s School.
La jaro 1937 tre gravis por Auld. Li tiam flankenŝovis sian kristanecon por
fariĝi ateisto, kaj ankaŭ la unuan fojon renkontis la internacian lingvon.
La protestantan religion li heredis denaske,  de la patrino pli ol de la
patro, sed
malgraŭ sia propra kredo, ili ne klopodis malhelpi lin en tiu lia decido.
Pri Esperanto Auld akiris informojn per libro por skoltoj en biblioteko en
Glasgovo. En ĝi li trovis la skoltajn regularon kaj promeson
prezentitajn en la
internacia lingvo. Samloke troviĝis libroj pri ĝi. Tiu lingvo ŝajnas al
li «tute natura
kaj racia. ‹Ho, oni ja kreis neŭtralan lingvon por solvi la lingvo
problemon",
lirememoris. Al la skoltestro li demandis, ĉu li ion scias pri
Esperanto. Responde la
estro donacis al li ekzempleron de "Step by Ste" p de M. C. Butler, kiun
Auld ankoraŭ
konsideras la plej bona kaj la plej fidinda lernolibro por anglalingvanoj.
Li studis aŭtodidakte sed ankoraŭ ne aktivis verkiste,  havante nur 13
jarojn.
Kiam ekflagris la dua mondmilito, oni fermis Allan Glen’s School, kie
Auld estis lernejano.
La familio transloĝiĝis al Helensburgh­on­Clyde, dudek mejlojn okcidente
de Glasgovo,
kie li eniris gimnazion, Hermitage School, ekde novembro 1939.
Tie li renkontis John Francis, naskiĝintan samjare sed pro la februara
enmondiĝo troviĝantan en pli alta lernojaro.
La nova amiko, enamiĝinte al vakeraj rakontoj, interesiĝis pri la
hispana kaj
proponis, ke ankaŭ Auld ĝin ekstudu. Venis la respondo, ke li ja faros,
se Francis
unue gustumos Esperanton kaj ĝin ne ŝatos. Francis tra la sekvaj
jardekoj fariĝis
unu el la plej gravaj kontribuantoj al la Esperanta literaturo; Auld,
kontraste, ne lernis la hispanan.
Tie Auld devis elekti specialistiĝon. Li fiaskis rilate la sciencajn
fakojn de la
antaŭaj tri jaroj, krom matematiko. Liaj stud objektoj sekve estis la
angla,
matematiko (kiu ne interesis lin), historio (kiun li tre ŝatis), la
franca kaj arto (en kiu li
montris nur malgrandan talenton,  kvankam sufiĉan por abiturientiĝo).
Antaŭ sia veno al Hermitage School, Auld ne estis lerninta la francan,
sed oni permesis al li
fari tion hejme dum du monatoj. Tiam li kapablis eniri la 4­an jaron de
la gimnazio!
Tiun ĉi lingvon li poste funde elstudis. Do Auld bone posedas la anglan,
Latinon kaj la francan, tri lingvojn kun grandaj literaturoj, bona
heredaĵo por
estonta verkisto.
Pri poeto oni stereotipe atendus, ke lerneje li brilis kaj interesiĝis
pri almenaŭ
iuj aferoj kulturaj. Tio ja validis por Auld, kiu studis tre facile kaj
ankaŭ iom aktoris,
en kio cetere postefikis la influo de la patro. Tamen li eĉ pli elstaris
sur alia
tereno: denove li fariĝis la sporta ĉampiono de sia lernejo en 1942.
Li venkis en preskaŭ ĉio: piedpilkado, la altaj saltoj, la longaj
saltoj, la hurdokurado,
la vetkuroj de 100 kaj de 220 jardoj. Nur en la duonmejla kurado venkis
iu alia.
Auld do estis junulo tre atleta, kio iom­ ete pensigas pri John Keats,
kvankam ĉi tiu estis korpe malgranda. La skoto fariĝis preskaŭ
sesfut­alta, do staris
ĉirkaŭ 1,80 metrojn de la pied plandoj ĝis la kaposupro.
Krom tio, li estis bel trajta. Kredeble lin do admiris ne malmultaj 
kunlernantinoj, el kiuj unu,
Meta Stewart, estis ludonta gravan rolon en lia posta vivo.

  - Aviadisto.
Dum la lastaj du jaroj ĉe Hermitage, Auld partoprenis en la aktivaĵoj de
Air Training
Corps, prepare al aviadista kariero.  Li finis sian mezlernejan periodon
en junio
1942. Samjare li studentiĝis en la Universitato de Glasgovo, ĉe kiu ne
ek zistis la
grado BA, sed jaMA kvarjara.  La ĉeftemo de Auld estis la anglaj lingvo
kaj literaturo.
Denove li montriĝis tre bona studento,  sed povis tiustadie resti ĉe la
universitato nur ses monatojn, ĉar  forvokis lin la dua mondmilito.
Efektive, jam en novembro 1942 li aliĝis al la flug armeo,
kadre de University Training Corps,  atingante la rangon kaporalo.
La 1­an de julio 1943 Auld foriris por ses monatoj da trejnado plentempa
en la
brita aerarmeo. Dum la unuaj ses semajnoj li spertis bazan soldatiĝon ĉe
Stratford­
on­Avon, la naskiĝurbo de Ŝekspiro. Poste li devis en Manĉestro atendi
lokon en la
fluglernejo de Birmingamo, kien li baldaŭ vojaĝis vagonare. Krom aliaj
instruoj, li
flugis 12 horojn, el kiuj ses tutsole.
La flugadon li trovis «nepriskribeble bela! Ĝi estis simple miraklo."

Fine de tiuj flugohoroj oni decidis kion la koncernulo faru en la aerarmeo.
Post sia baza trejnado, Auld deziris flugigi bombaviadilon; ĉar li ŝatis
esti membro de teamo.
Sed la instruisto dekretis: «Ne! Ne! Ne! Vi estas piloto!"
Sekve, en decembro 1943, oni lin sendis ŝipe tra la Ruĝa Maro al
Durbano, Sud­Afriko.
El tiu lando li vojaĝis norden por plia instruado kaj spertiĝo al
fluglernejo
ekster Bulawayo, Rodezio, kaj samlande ankaŭ al alia inter la montoj
apud Gwelo.
Fine de tiu trejnado li fariĝis pilota oficiro.
Post tiu kurso en suda Afriko, unu el kvindek novaj pilotoj, Auld sin
anoncis
kiel volontulo por iĝi skoltpiloto en la armeo. Tiucele oni lin sendis
al Palestino,
por speciala trejnado rilate tre altajn flugojn kiel fotospionon. Poste
li deĵoris
kun Eskadro 680, pasigante la ceteran militon interalie en Egiptujo,
Palestino,
Irako kaj Irano. Fine li promociiĝis al la rango flug leŭtenanto, kio
egalas kapitanecon.
Dum sia tempo en la aerarmeo, Auld daŭre partoprenis en sportaĵoj.
Li vetkuris, ludis futbalon kaj boksis.

  - Poezias aliulasperte.
Ĉe la Egipta flughaveno li ankaŭ iom aktivis por Esperanto, instruante
ĝin al
unu­du aliaj homoj. Li do ne tute neglektis la universalan lingvon; tra
la militojaroj li
ĉien kunportis la lernolibron de Butler kaj la Edinburgan Poŝvortaron.
El Egiptujo li ankaŭ skribis al la Brita Esperantista Asocio kaj ricevis
el ties biblioteko la
unuajn tri librojn: Tragedio de l’ homo, Infero kaj La vojo returne.
Per ili Auld malkovris Esperanton kiel lingvon maturan kaj ĉiel taŭgan
por la poezio.
Koncerne lian pilotecon, multaj legantoj konas kaj ŝatas  «La Perfidita
Juno",
kun la deklaro:
Pro mia kredo mi buĉadi lernis,
kaj multajn homajn vivojn mi ekstermis
(aŭ mi supozas tion: mi ne vidis.
En alto mi aeroplanon gvidis,
kiu bombegojn portis en la ventro,
kaj vomis morton al la urbocentro ...)."

Per tiu verko Auld ŝajne rakontas ion el la propra sperto. Tamen li nur
volis, sed
efektive neniam povis, gvidi bomb aviadilon.
Anstataŭe li fariĝis piloto de Spitfire kaj fotospiono, farante laboron
danĝeran;
sed, laŭ propra deklaro al mi, li neniam pafis kontraŭ malamiko, kvankam
tiu cele li ja ekzercis sin.
La poemo do ne estas biografia. Aliflanke ĝi ja vortigas la
sperton kaj trompitecon de multaj junuloj en tiu generacio kiuj defendis
sian landon
eĉ per agoj teruraj, sed ne al sia propra avantaĝo. Cetere, «La
Perfidita Juno"
supozeble ion ŝuldas al fama angla poemo de W. B. Yeats,
«An Irish Airman Foresees His Death".
Auld avertis, ke lia vivo kaj verko tanĝas nur malofte (eble en nur dek
poemoj, el kiuj du koncernis la flugadon). Forta subteno por tiu ideo
estas la fakto,
ke en lia poezio ne abundas bildoj pri la sportaĵoj, malgraŭ tio, ke li
dediĉis al ili
multe da atento kaj amo.

  - Verkegemulo.
En novembro 1946 Auld revenis el la Mezoriento al Britujo.
Oni lin lokis en la nordo de Anglujo, kie li denove konatiĝis kun Meta
Stewart, tiam flegistino.
Iam lia samlernejanino ĉe Hermitage, ŝi intertempe ĉarme plenkreskuliĝis
kaj tiam tre
kaptis lian atenton. Baldaŭ li povis viziti ŝin dum ĉiu semajnfino.
Post sep pluaj monatoj, la 30­an de junio 1947, Auld liberiĝis el la
aerarmeo,
post kvarjara servo plentempa. Samjare, en septembro, li fianĉiĝis kun
Meta, kaj
ankaŭ reiris al la Universitato de Glasgovo, por kompletigi sian
MA­diplomon pri la anglaj literaturo kaj lingvo,
interrompitan de la milito. Liaj kromfakoj estis la skotaj historio kaj
literaturo,
la franca, morala filozofio, kaj moderna historio de post la unua franca
revolucio.
Ĉe la universitato, li daŭrigis sian sportadon, enirante la unuan
piedpilkadistan teamon.
Interalie li partoprenis en Scottish AmateurLeague. Li futbalis ĝis en
sia 35­a jaro.
Tiu sporto fariĝis lia ĉefa. Sed ekde 1947 lin obsedis ankaŭ plia
amo eĉ pli granda: la originala Esperanto-poezio, al kiu li komencis
kontribui per propra verkado.
Tiutempe li interrilatiĝis literature kun tri siaj samlandanoj, John
Francis,
John Dinwoodie kaj Reto Rossetti. Kune kun tiuj poetoj, Auld ekkreis la
Skotan Skolon, novan poezian
centron por la esperantismo.
La jaro 1952, kiam Auld havis 28 jarojn, estis por li, kiel por nia
kulturo, ege grava.
Li magistriĝis kaj sekve forlasis la universitaton, li edzinigis Meta
kaj komencis instrui la anglan sen faka diplomo
ĉe la mezlernejo de Johnstone, kie oni pagis lin laŭtage. En tiu urbo li
ankaŭ
unuafoje akiris propran domon. Sed 1952 gravegis ankaŭ ĉar tiam li
debutis libroforme en Kvaropo,
per sia «Spiro de l’ pasio".
Per tiu ĉi libro Juan Régulo Pérez lanĉis sian grandiozan eldonejon Stafeto.
Ekde tiam Auld okupiĝis ĉefe pri du aferoj: la instruado kaj la
internacia lingvo.
Koncerne la instruistan karieron, li de komence ŝatis la laboron kaj
bone rilatis
kun la gejunuloj, sen disciplinaj problemoj. En siaj liberaj horoj Auld,
laŭ Meta kaj la
filo Roy, dediĉis sian vivon al Esperanto.
Ŝi rakontis, ke eĉ dum la mielmonato, li kunprenis porteblan skribmaŝinon!
Tra la jaroj li elspezis multe da mono por Esperanto, ekzemple per
telefonado; sed li
absolute rifuzis akcepti mon donacojn por kompensi lin. La sugeston li
eĉ ne volis toleri.
Sensacie evoluis la poeta kariero de Auld. Nur kvar jarojn post lia
debuto per
«Spiro de l’ pasio", aperis lia majstroverko, "La infana raso" (1956).
Denove post kvar jaroj sekvis "Unufingraj Melodioj" (1960).
Dum tiuj ok jaroj li plene maturiĝis kiel poeto originala kaj pli­malpli
restis ĉe
tiu nivelo dum aldona periodo simil longa, almenaŭ ĝis la apero de
"Humoroj" (1969).
De la Budapeŝta Skolo Auld ricevis lingvon poezie riĉan, inkluzive de tiel
nomataj neologismoj. Malgraŭe, li ĉi tion fruktuzis konservative. Mem li
neniam
enkondukis neologismon kaj precipe  kontraŭas la emon forigi la
prefikson "mal".
Sevortoj neoficialaj jam establiĝis per uzateco, li ilin akceptis sed
proponojn
apriorajn rifuzas. Ĉi­rilate li atentigis, ke en establita lingvo kiel
la angla oni ne
diskute proponas sed simple ekuzas vortojn. Estas laŭ li eraro supozi,
ke vorto
kunmetita per si mem montriĝas malpli trafa aŭ bela ol formo radika. Ĉio
dependas
de la maniero laŭ kiu oni uzas la lingvomaterialon.
Ekzemple, por li tre belas la kunmetaĵo "malgaja" en «nia malgaja amindumo".
Li do havas respekton por verkisto kiel Karolo Piĉ, sed ne por ties
klopodoj refari
Esperanton de ekstere. Li kredas, ke oni evitu nenecesajn komplikaĵojn,
interalie
pro la bezonoj de azianoj.

  - Konsternis Kalocsay.
Auld agnoskas la geniecon de Kalocsay, kiu frue inspiris lin.
Aliflanke li seniluziiĝis pri certaj aspektoj de la budapeŝtano,
konsiderante lin homo
iurilate senprincipa. Ekzemple, en la tridekaj jaroj  tiu tradukis
verkon de Mussolini,
sed post la Dua Mondmilito elverŝis laŭdan poemon pri Stalino.
Laŭ Auld, li estis burĝo kiu adaptis sian politikon oportunisme.
La kaloĉaja verkmaniero tre diferencis de tiu de Auld, precipe koncerne
la poluradon.
La hungaro neniam ĉesis refari siajn tekstojn,  dum la skoto nenion
reviziis.
Iujn poemojn ĉi tiu eĉ verkis rekte sur la skribmaŝino. La kre procezo
estas afero
mistera kaj individua, sed bedaŭrinde Kalocsay sin ne limigis al siaj
propraj
verkoj. Ankaŭ aliulajn poeziaĵojn,  senditajn al li por aperigo, li
provis plibonigi,
kvankam ne ĉiam sukcese. Tiupunkte mi interrompis: «Jes, ankaŭ iujn
miajn li modifis antaŭ aperigo en Hungara Vivo."
Tiu kutimo modifi aliulajn poemojn tre konsternis Auld. Ekzemple, por
"Esperanta Antologio", li transprenis la version de Adamson laŭ "Dekdu
poetoj".
Poste Régulo Pérez decidis, ke aperu tuta libro kun la poemoj de tiu
verkisto, kiujn liveris Kalocsay. Baldaŭ Auld rimarkis, ke Kalocsay
ŝanĝis la tekstojn de eroj jam aperintaj en "Dekdu poetoj".
Li protestis. La budapeŝtano respondis, ke eĉ antaŭe, por "Dekdu
poetoj", li ŝanĝis la originajn tekstojn de Adamson.
Alia malbona flanko de la kaloĉaja respektomanko por aliulaj
verkoj estas, ke ofte liaj modifoj fuŝas la tekstojn, malpli valorigante
ilin.
Pri la poemoj de Kalocsay mem, notendas, ke la eroj aperintaj en la
"Esperanta Antologio" estas laŭ lia propra elekto – pri kiu li insistis
– kaj ne ĉiam laŭ
la ŝato de Auld.
Mi scivolis kial, post certa stadio, la budapeŝtano ne plu verkis
originale sed
sin plene dediĉis al la tradukado, kaj eĉ insistis pri ĝia supereco.
Laŭ Auld la klarigo estas, ke Kalocsay simple ne plu havis ion por diri.
«Tiel okazas rilate al multaj poetoj."

  - Kariero.
Baldaŭ post la publikigo de "La infana raso", Auld en 1956 refariĝis
studento ĉe
instruista seminario, Jordanhill Training College, por unujara kurso.
Li diplomiĝis kun duobla kvalifiko instrui kaj la lingvon kaj la
literaturon anglajn.
Tiam bone prosperis lia kariero en la lernejoj.
Ekde 1957 ĝis 1960 li instruis en West School ĉe Paisley.
Post tiuj tri jaroj, li petskribis kaj akiris postenon de ĉefinstruisto 
(fakestro pri la angla)
en Grange School, Alloa.  Tie oni ankaŭ havigis domon por lia familio,
kiu intertempe
kreskis per la naskiĝo de du infanoj: Judith (1954) kaj Roy (1956).
Alloa situas nur ok mejlojn for de Dollar.
En 1963 Auld aĉetis la nunan domon en Dollar.  Tamen li daŭre laboris en
Alloa,
kies lernejo en 1965 unuiĝis kun Forebraes School de Dollar.
La rezultan lernejon en Alloa oni nomis Lornshill Academy,  kiu
intertempe fariĝis unu el la plej prestiĝaj
liceoj de Skotlando. Per interna promocio, Auld fariĝis unu el du
viclernejestroj.
Dum siaj lastaj dek jaroj, ĝis la emeritiĝo la 6­an de novembro 1989, li
estis la sola viclernejestro.
En 1992 li ankoraŭ instruis duonon de la tempo kaj cetere faris
administran laboron, kiun li tre ŝatas.
Li laboris en Alloa 29 jarojn plen tempe por la sama lernejo, tiel ke li
konatiĝis kun
pluraj generacioj de parencaj infanoj.

  - Normalulo.
La fizika vivo de Auld rivelas homon psikologie stabilan, junaĝe tre
eman al
kaj kapablan pri sporto. Li estis bona organizanto, populara instruisto,
kaj dum multaj
jaroj la edzo de unusola virino, kiun li renkontis junaĝe ĉe sia lernejo.
En la lastaj jaroj li fariĝis fiera avo.
Laŭ la stereotipa bildo pri poetoj, ne tion oni atendus.
Kvankam alte dotita, Auld estas antaŭ ĉio normala.
Pro iuj eroj en lia pli frua poezio, mi opiniis, ke li estos bohema kaj
eble ankaŭ
ĉiama «junulo" kolera» koncerne la misaĵojn de la mondo. La realon mi
trovis alia.
Auld ne forĵetis kune kun la religio la normojn de la bona konduto aŭ de la
moralo. Li ja insistis pri sana sinteno al la sekso, kaj ĝin malkaŝe
traktis en siaj poemoj.
Aliflanke li kontraŭas la pornografion, kiu tion ekspluatas.
Ankaŭ la samseksemon li ne aprobas. "Sekretaj sonetoj",
laŭ li, ankoraŭ eldiras tion, kion normale faras la geviroj, sed li
malŝatas Georgon
Peteridon Peneter (2) kaj aliajn similajn.
Auld ja montriĝis malasketa, ekzemple tro ŝatante siajn bieron kaj
cigaredojn, kio
faris zorgojn al liaj amatoj kaj admirantoj;
tamen ankaŭ per tio li normalas, almenaŭ por sia generacio. Kaj la
«kolera junulo"
intertempe forsolviĝis kun la jaroj, kiuj alportas seniluziiĝon pri la
socia reformeblo.
Eble, tamen, la granda ĝentileco de Auld multon maskis.
Post "La infana raso" Auld ne plu faris al si zorgojn pri la «moderneco"
en la poezio;
ĉar per tiu verkego li demonstris, ke li ja kapablas krei ankaŭ tiumaniere.
En aliaj verkoj, kaj precipe "Humoroj", li ne plu atentis tiaĵojn.
Efektive, li sin deklaris romantikisto, sed kiel ofte ĉe grandaj
verkistoj tia ĉi etikedo estas pridubinda.
Koncerne kriteriojn, li kelkrilate ŝanĝis siajn ideojn.
Ekzemple, en la komenca periodo li insistis pri la supereco de la Granda
Poemo kiel la eposo,
surbaze de kiu oni devus juĝi la staturon de poeto.
Poste li tamen konstatis, ke ankaŭ per lirikaĵoj eblas atingi grandecon.
Ĉi­rilate li aludis homojn, kiuj demandas kial li ne verkas poemojn pli
simplajn.
«Sed ili ne konscias kiel malfacile estas verki grandan poezion kaj
simplan kaj trafan."
Lia iama opinio pri la Granda Poemo iom lezis lian reputacion rilate poemojn
verkitajn post "La infana raso". Ekzemple oni subtaksis "Humoroj".
Plurfoje Auld revenis al la valoro de la poemaroj sekvintaj lian eposon.
Tio lin evidente ĝenas, ke multaj taksas lin ĉefe surbaze de libro,
kiel ajn impona, kiun elfaris juna viro tridekjara.
Siajn eseojn Auld ĝenerale verkis kiel preparilojn por paroladoj pri la
koncernaj
temoj. Ili ĉefe traktas la Esperantan kulturon,  ĉar kontraste kun
Waringhien li nesentis sin logita al alispecaj prozaĵoj.
Ĉe retrorigardo super sia kariero, Auld ĝenerale kontentas.
Iufoje, relegante malnovan poemon, li miras pri ĝi kaj pensas:
«Ĉu vere, ke mi verkis tion?"
Tiel pri ekzemple "La infana raso" kaj sia traduko de la ŝekspiraj sonetoj.

Mia dua vizito al Dollar, kiu tiom rivelis, estis neforgesebla travivaĵo. ◼
    (Edwin de Kock)

     Piednotoj:
  1) En 2001 Auld donacis sian kolekton al la Nacia Biblioteko de
Skotlando.
  2) Kaŝnomo de Gaston Waringhien, kiu verkis kelkajn poemojn
por akompani reeldonon de "Sekretaj sonetoj" en pli ampleksa "Libro de 
Amo"
en 1969. La verkinto de "Sekretaj sonetoj" (1932) estis Peter Peneter,
pseŭdonimo de Kalocsay.


      Notoj por mia biografionto.

MI LEGIS LASTATEMPE, en recenzo pri biografio de konata poeto: «Ni scias
per liaj
leteroj, ke Rilke estis singarda kaj evit ema amanto; tamen li profunde
komprenis la amon."

Mi supozas, ke unu el la avantaĝoj de tio, ke mi verkas internacilingve
estas, ke tre
verŝajne neniu post mia morto legos miajn leterojn kun aŭ sen la celo
fari asertojn pri
mia karaktero. (Tia persono konstatus ĉefe, ke mi estas tre vortŝpara
kaj malakurata
korespondanto.)
Unue, eĉ se mi fariĝus la plej grandioza internacilingva poeto, la
internacilingva
publiko ĝenerale ne konstatus tion, nek interesiĝus pri la fakto.
Due, eĉ tiuj, kiuj konus mian nomon, ne legus miajn poemojn.
Trie, eĉ tiuj malmultaj, kiuj legus ilin, tute ne koncernus sin pri la
homo, kiu verkis ilin.
La du­tri esceptuloj verŝajne jam konas min persone, kaj scias, ke mia
karaktero
estas sufiĉe seninteresa.
La supraj faktoj, kvankam vere iom ĝenaj dum mia vivo, post mia morto
certe ĝojigos
min. Estus tre bele, se ankoraŭ nenaskitaj generacioj pilgrimus al mia
tombo, se mia
nomo estus menciata en ĉiuj kulturaj rondoj de la internacilingva movado
– aŭ en la
lernejoj de la tuta mondo, se nia afero jam estos venkinta –, se iu
nekonata junulo legus
miajn poemojn adorante kaj inspirate antaŭ ol sin turni denove al
daŭrigo de sia poezia laboro;
sed aliflanke mi ne povus ripozi en paco, se mi scius, ke seriozmienaj
esplorantoj
tra fosas miajn aferojn – leterojn, taglibrojn, poemojn, artikolojn –
por anonci profesore
al furor avida publiko: «Malgraŭ lia eterna temo, li estis eŭnuka"; aŭ:
«Kvankam li aspektis tre vira, lia edzino lin ofte batis."
Post la apero de "Kvaropo", mi jam iomete konstatis, ke la plej
bonintencaj legantoj
povas atingi plej malpravajn konkludojn.
Al pli ol unu tre afabla korespondanto, kiu laŭdis miajn poemojn kaj
poste petis la
adreson de f­ino «Anna», mi devis klarigi, ke, se ie ekzistas tia persono,
mi devos akuzi ŝin pri plagiato kaj lezo de kopirajto, ĉar mia
Anna estas nur simbolo – eĉ ne simbolo de persono, sed simbolo de ideo,
simbolo de
tuta epoko kaj de tuta filozofio.
Sed min konsternas la penso, ke iu esploranto povas aserti sen kontraŭdiro:
«La originalo de "Anna" estis iu f­ino X, kiun Auld ofte vizitis dum la
jaro 19...",
tio min tremigas, eĉ se tiam mia edzino jam ne povos bati min pro liaj
fuŝ asertoj.
Aliflanke, se ekzemplero de lia traktato-biografio atingus la elizeajn
kampojn, mi certe ĉerpus el ĝi tre multe da amuzo. Ĉar mi
kiel eble plej malmulte skribas leterojn, kaj tute ne taglibron, mia
biografi isto sin turnus
por siaj «faktoj" ĉefe al miaj poemoj, kaj el tiu fonto, kian malĝustan
karak teron li povus
konstrui por mi!
Ĉar jen la sekreto de miaj verkoj: multaj poetoj «ĝeneraligas siajn
personajn spertojn";
mi, kontraŭe, personigas miajn ĝeneralajn spertojn.
Mi estas observanto, ne partoprenanto.
Miaj poemoj estas simbolismaj, filozofiaj. Sekve, kara biografionto, kiu
feliĉe ne ekzistos,
ili malmulte helpos vin kompreni miajn agojn.
Estas do bone, ke la internacilingva publiko ne interesiĝas pri sia
literaturo,
ankau ne pri siaj verkistoj. Neniu publiko tiel rapide forgesas siajn
verkistojn.
Kiu estis Stanisław Zygmunt Braun?
Respondu, kara leganto, se vi povas … ◼
     (William Auld)


      Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia.

Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia,
l’ inspiron klere disciplinas,
por riĉa sineduko minas
en la heredo poezia.

Al sia muzo ambicia
li gloran vojon iluminas.
Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia,
l’ inspiron klere disciplinas.

Dum tembrojn de la voĉ’ pasia
li potencigas kaj rafinas,
divershumore lin animas
socia tem’ – aŭ stat’ ebria!

Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia.

Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia

     (Reto Rossetti, 1909–1994)


           Anna.

     I.
Anna, diskrura kaj enua,
per distra mano suprentiras
la ŝtrumpon, kaj pro l' hor' vakua
ion nebulan prisopiras,

kaj mi, sidante en proksimo,
ekvidas gambon filigranan
kaj, ekpulsante pro l' intimo,
lascive eksopiras Annan,

kaj premus kun avid' purpura
vizaĝon in ter ŝiaj mamoj,
kusenaj mamoj de matura
graseta spertulin' pri amoj.

Kaj certe se mi entreprenus,
eĉ malgraŭ apatia stato
al sia sino ŝi min prenus
pro simpatio - kaj kompato,

kaj lulus mian kapon milde
sur sia varmodora nudo,
kaj vartus dum momentoj ŝilde
min de l' turmenta vivokrudo.

Sed post miraklo de orgasmo -
mi bone scias - venus re la
eĉ pli profunda kormarasmo.
Ne solvas splenon fulmo de la

kares' pasie senpasia:
mi strebas do al ekvilibro.
Anna, subite rekonscia,
babilas jam pri nova libro.

     II.
Anna, en ŝtrumpoj kaj kalson',
aspektas vere monumenta:
ŝveba ĝarden' de Babilon'
ne estis tiom eminenta

kiom la mamoj, je muaro
skuitaj per plej milda mov'
kiel tremola foliaro
pro delikata ventoblov',

kaj la Melosa Afrodite,
de l' tuta mond' admirocentro,
ĵaluzus plej senintermite
pri l' ronda ĉarm' de ŝia ventro.

Sed Anna, antaŭ la spegul',
sin vidas preskaŭ kun malŝato
kaj zorge notas sen gratul'
la plivastiĝon de l' formato,

kaj sentas, ke forflugas viv'
kaj maljunaĝo venas froste:
sennombraj noktoj de lasciv'
kaj ĝu' volupta lasis poste

impreson malprecizan de
sencelo, vano kaj malriĉo;
ankoraŭ io mankas tre,
ŝin iel fintis plenumiĝo.

La lastajn vestojn ŝi demetas
(ebura gamb", ingvena ambro)
kaj post momento tualetas,
kantante gaje, en banĉambro.
     (William Auld, el "Spiro de l" pasio")


       kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Pier Luigi da Costa
     via S. Maria del Giudice 2369
     IT-55100 Lucca
     Italujo
     (R.p.: dacostapl(cxe)gmail.com

komputilbrajla asisto: J. Jelinek
     Roztocka 1001
     CZ-514 01 _Jilemnice,
     Cxehxio
     (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
     (tel.: +420-481 543 200)

administrantino: Milena Jelinkova
     Roztocka 1001
     CZ-514 01 _Jilemnice,
     Cxehxio
     (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
     (tel.: +420-481 543 200)

por ricevi la revuon retposxte
  skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru

------------------------------------

kasisto: Pier Luigi da Costa
     via di S. Maria  del Giudice 2369
     IT-55100 Lucca, Italio
     (r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
    je la nomo Da Costa Libe)
   cxe Banca Nazionale del Lavoro
   (mallonge BNL) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

 (la lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
    de Libe: www.libe.info)

EL2026-1 unikoda.txt
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages