-------- Перенаправленное сообщение --------
FORPASIS ROB MOERBEEK (1936-2025), HONORA MEMBRO DE UEA: VIVO POR
ESPERANTO KAJ PACO
“Tre speciala, tre ordinara, simple tre speciala homo forpasis”,
komunikis la familio de Rob Moerbeek, al kiu post riĉa kaj plena
vivo ni devas adiaŭi. Robert Moerbeek (naskiĝinta en Haarlem la
1-an de majo 1936) forpasis en Beverwijk la 27-an de novembro
2025. La Esperanto-movado estas profunde dankema al li pro tuta
vivo dediĉita al Esperanto kaj Paco.
Rob Moerbeek estis ekde 2011 honora membro de UEA. Ekde julio 1969
li laboris en la Centra Oficejo (CO). Li formale emeritiĝis post
32-jara laborado la 27-an de aprilo 2001, sed neniam ĉesis labori
por la Asocio: post la emeritiĝo li fariĝis konstanta volontulo.
Inter liaj plej konataj taskoj estis la provlegado kaj lingva
reviziado de la eldonaĵoj de la Asocio, inkluzive de la revuoj
Esperanto kaj Kontakto. Krome li prizorgis la ekspedofakon de la
CO, la Arkivon de UEA kaj la Bibliotekon Hector Hodler (BHH), al
kiu li kontribuis ankaŭ post la transdono de BHH al la Pola Nacia
Biblioteko, ĉefe per kontrolado de sendendaj novaj titoloj el
Roterdamo al Varsovio.
Rob estis latinisto laŭ eduko, magistro, kaj ankaŭ instruis
Esperanton kiel privata docento en la Universitato de Amsterdamo
dum 20 jaroj ekde 1978. Pri instruado kaj ekzamenoj li okupiĝis
ankaŭ en la nederlanda movado. En la jaro 2000 la Estraro de UEA
aljuĝis al li la Premion Deguĉi pro lia longtempa agado por
esperantistoj en financaj bezonoj kaj por handikapitoj, precipe
blinduloj, laboro farita dum multaj jaroj kune kun la edzino Nora,
forpasinta en 1998 kaj konata aktivulo de la blindula
Esperanto-movado. Rob mem senĉese aktivis en Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE) kaj ties nederlanda sekcio. Por LIBE
li estis ekde 2001 Komitatano A de UEA. Fervora pledanto por sana
vivado, li en la lastaj jardekoj ankaŭ estis kunorganizanto de
Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN).
Pluraj aliaj eldonaĵoj – kiel Monato, Internacia Pedagogia Revuo
(IPR), Scienca Revuo, Fen-x (de Esperanto Nederland), Esperantista
Vegetarano, La Kontakto (de la nederlanda LIBE-sekcio) – ĝuis lian
provlegadon. Inter lastatempaj libroj de li provlegitaj estas
titoloj de la Serio Oriento-Okcidento – kiel Antologia skizo de la
persa literaturo (n-ro 58) kaj La libro de la mil kaj unu noktoj
(n-ro 63) – krom la libroj de la Internacia Kongresa Universitato
kaj eldonaĵoj de Unesko en Esperanto. Li ankaŭ partoprenis en ĉiuj
lastaj Universalaj Kongresoj. Li konstante donacis al UEA por
pluraj fondaĵoj, inter ili Fondaĵo Canuto, kaj ankaŭ estis ano de
Societo Zamenhof kaj Alianco 365.
En 2018 Rob ricevis la nederlandan Reĝan Ordenon de Oranje-Nassau.
La urbestro de la urbo en kiu Rob Moerbeek loĝis, Beverwijk, tiam
speciale venis al Roterdamo por enmanigi la ordenon kaj gratuli la
samurbanon dum la Malferma Tago de UEA de la 28-a de aprilo 2018
(de kio estas video-registro:
https://www.youtube.com/watch?v=2viNCD2snwg). Rob fariĝis kavaliro
de la ordeno pro siaj grandegaj meritoj por la Esperanto-movado en
Nederlando kaj tutmonde. Li ankaŭ estis nelacigebla pacisto kaj
mondfederisto kaj enplektiĝis en agadoj por subteno al vakcinado,
al la nutradprogramoj de UN kaj al aliaj porpacaj agadoj. Li
restos neforgesebla amiko, ekzemplo de leĝero kaj espero pri nia
mondo. La Esperanto-movado lin honoru kaj eterne memoru.
Noto: La korpo de Rob Moerbeek kuŝas en la funebra domo
Uitvaartverzorging Eeken ĉe Laan van Meerestein 10, Beverwijk,
Nederlando. Estos okazo laste adiaŭi ĵaŭdon, la 4-an de decembro,
de la 15:30 ĝis la 16:30 CET. La kremacio okazos silente. Adreso
por korespondi kun la familio estas Pimpelmeesstraat 15, 1826 KR
Alkmaar, Nederlando (aŭ tra UEA).UEA kondolencas la familion kaj
ĉiujn liajn amikojn, kiuj estis multaj.
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la
https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA:
https://uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko:
https://uea.org/gk/1268
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/001f01dc62ab%24127db470%2437791d50%24%40gmail.com.