| Тема: | (LIBE) Novaĵo el Irano |
|---|---|
| Дата: | Fri, 29 May 2026 19:38:56 +0200 |
| От: | Gradimir Kragić <bas...@gmail.com> |
| Кому: | libe-...@googlegroups.com |
Eble
ke vi memoras ke dum iu virtuala kunveno per zoom
platformo, pasint jare kiel gasto partoprenis el Irano
S-ro Ahmad
Mamdoohi. Li
estas prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj. En Irano li organizis kaj gvidis kurson de
Esperanto lingvo por grupo de blinduloj virtuale per
telegram kanalo..
Fine de februaro interreto en Irano ne estas alireblaj de eksterlando. Hieraŭ mi legis novaĵon ke interreto eble estos alirebla de eksterlando. Mi provis kaj Ahmad respondis:
Saluton kara Gradimir,
Elkoran
dankon pro via mesaĝo kaj via zorgo.
Jes, interreto ekfunkciis de du tagoj, sed ankoraŭ
ne plene, kaj la rapideco estas ankoraŭ malalta.
Feliĉe, mia familio kaj la amikoj en la kurso por blinduloj fartas bone; dum ĉi tiu tempo ni havis kelkajn telefonajn kontaktojn kaj ili estas en ordo.
Denove multan dankon.
Amike mi salutas vin,
Ahmad
Amike,
Gradimir