-------- Перенаправленное сообщение --------
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1268
2025-11-30
--------------------------------------------------------------------------------
FORPASIS ROB MOERBEEK (1936-2025), HONORA MEMBRO DE UEA: VIVO POR
ESPERANTO KAJ PACO
“Tre speciala, tre ordinara, simple tre speciala homo forpasis”,
komunikis la familio de Rob Moerbeek, al kiu post riĉa kaj plena
vivo ni devas adiaŭi.
Robert Moerbeek (naskiĝinta en Haarlem la 1-an de majo 1936)
forpasis en Beverwijk la 27-an de novembro 2025. La
Esperanto-movado estas profunde dankema
al li pro tuta vivo dediĉita al Esperanto kaj Paco.
Rob Moerbeek estis ekde 2011 honora membro de UEA. Ekde julio 1969
li laboris en la Centra Oficejo (CO). Li formale emeritiĝis post
32-jara laborado la
27-an de aprilo 2001, sed neniam ĉesis labori por la Asocio: post
la emeritiĝo li fariĝis konstanta volontulo. Inter liaj plej
konatajtaskoj estis la
provlegado kaj lingva reviziado de la eldonaĵoj de la Asocio,
inkluzive de la revuoj Esperanto kaj Kontakto. Krome li prizorgis
la ekspedofakon de la CO,
la Arkivon de UEA kaj la Bibliotekon Hector Hodler (BHH), al kiu
li kontribuis ankaŭ post la transdono de BHH al la Pola Nacia
Biblioteko, ĉefe per kontrolado
de sendendaj novaj titoloj el Roterdamo al Varsovio.
Rob estis latinisto laŭ eduko, magistro, kaj ankaŭ instruis
Esperanton kiel privata docento en la Universitato de Amsterdamo
dum 20 jaroj ekde 1978. Pri
instruado kaj ekzamenoj li okupiĝis ankaŭ en la nederlanda movado.
En la jaro 2000 la Estraro de UEA aljuĝis al li la Premion Deguĉi
pro lia longtempa
agado por esperantistoj en financaj bezonoj kaj por handikapitoj,
precipe blinduloj, laboro farita dum multaj jaroj kune kun la
edzino Nora, forpasinta
en 1998 kaj konata aktivulo de la blindula Esperanto-movado. Rob
mem senĉese aktivis en Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
(LIBE) kaj ties nederlanda
sekcio. Por LIBE li estis ekde 2001 Komitatano A de UEA. Fervora
pledanto por sana vivado, li en la lastaj jardekoj ankaŭ estis
kunorganizanto de Tutmonda
Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN).
Pluraj aliaj eldonaĵoj – kiel Monato, Internacia Pedagogia Revuo
(IPR), Scienca Revuo, Fen-x (de Esperanto Nederland), Esperantista
Vegetarano, La Kontakto
(de la nederlanda LIBE-sekcio) – ĝuis lian provlegadon. Inter
lastatempaj libroj de li provlegitaj estas titoloj de la Serio
Oriento-Okcidento – kiel Antologia
skizo de la persa literaturo (n-ro 58) kaj La libro de la mil kaj
unu noktoj (n-ro 63) – krom la libroj de la Internacia Kongresa
Universitato kaj eldonaĵoj
de Unesko en Esperanto. Li ankaŭ partoprenis en ĉiuj lastaj
Universalaj Kongresoj. Li konstante donacis al UEA por pluraj
fondaĵoj, inter ili Fondaĵo Canuto,
kaj ankaŭ estis ano de Societo Zamenhof kaj Alianco 365.
En 2018 Rob ricevis la nederlandan Reĝan Ordenon de Oranje-Nassau.
La urbestro de la urbo en kiu Rob Moerbeek loĝis, Beverwijk, tiam
speciale venis al
Roterdamo por enmanigi la ordenon kaj gratuli la samurbanon dum la
Malferma Tago de UEA de la 28-a de aprilo 2018 (de kio estas
video-registro:
https://www.youtube.com/watch?v=2viNCD2snwg).
Rob fariĝis kavaliro de la ordeno pro siaj grandegaj meritoj por
la Esperanto-movado en Nederlando kaj tutmonde. Li ankaŭ estis
nelacigebla pacisto kaj
mondfederisto kaj enplektiĝis en agadoj por subteno al vakcinado,
al la nutradprogramoj de UN kaj al aliaj porpacaj agadoj. Li
restos neforgesebla amiko,
ekzemplo de leĝero kaj espero pri nia mondo. La Esperanto-movado
lin honoru kaj eterne memoru.
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/40cc16d7-7b4a-464e-a783-3e62d8749e0c%40gmail.com.