Esperanta ligilo

0 views
Skip to first unread message

Suslov Vjacheslav

unread,
Apr 12, 2026, 5:34:26 PMApr 12
to esper...@googlegroups.com
          Esperanta Ligilo

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

          Numero 4     Aprilo     2026



        Enhavtabelo

Stimule.
Forpasis Petar Budai.
Ecx pagi povas esti malfacile!
Maljuna pioniro.
La letargio de l. zuavo.
Plena ilustrita vort(lud)aro.
Kuragxa kiel sxia frato!


        Stimule

 Cxiuj legajxoj celas stimuli al ia ago, mensa aux fizika. Cxi-numera
Nekrologo malgxojigos multajn, sed ankaux stimulos al dankemo por samideano
sociale engagxita kaj al bedauxro pro lia forpaso; stimulos male al
 rideto la ludvortaro de Stano Marcxek (kun unulinia aldono) kaj,
preterlasante la literaturajxojn, devus stimuli la artikoleto de Jan
Bemelmans. Se el pluraj landoj ni ekscius pri la tieaj funkciantaj (kaj
paneantaj) teknikajxoj destinitaj plifaciligi la vivon de blinduloj,
eble iu estonta IKBE povus pritrakti gxuste la komparon de la diverslandaj
situacioj. Pripensu, kolektu informojn kaj lauxeble sendu ilin al
la redaktanto de nia asocia organo.


    Forpasis Petar Budai - esperantisto
    kaj aktivulo en blindulmovado

  Informo pri forpaso de Petar Budai kortusxis cxiujn, kiuj kunlaboris
kun li kaj konis lin. Li estis modesta, tolerema kaj kunlaborema homo.
Li naskigxis en la jaro 1952 kaj forpasis la 9-an de Marto 2026.
Bazlernejon kaj mezlernejon por

telefonistoj li finis en Lernejo por blindaj lernantoj "Veljko
Ramadanovicx"
en Zemuno.
  Tie li eklernis Esperanton. Li estis entuziasmigita pri eblecoj, kiujn
donas Esperanto por kontakti kun eksterlandaj esperantistoj kaj ekkoni
vivon de
homoj en aliaj landoj. Li partoprenis kelkajn kongresojn de blindaj
esperantistoj, legis e-revuojn kaj interesigxis pri Esperanto-arangxoj.
  Lia sxatokupo estis sxako, sed plej  multe da tempo li dedicxis al
plibonigo
de la kvalito de la vivo de la  blinduloj. Li lancxis retliston
Nasxe teme (Niaj temoj) en kiu blinduloj, ne nur el Serbio, sed
ankaux el aliaj eksjugoslaviaj respublikoj, traktis diversajn problemojn
de la blinduloj. Li estis reprezentanto de cxiuj handikapitoj en la
estraro de la urbo Kikinda, kie li  vivis.
  Pasintjare forpasis lia edzino.
Post ili restis filino Lidija kaj  tri nepoj.
  Li asertis, ke lia gepatra lingvo  estas la serba kaj la hungara, sed
Esperanto estas lingvo, kiun li tre sxatis  kaj kies valoron li aprezis.
  Dankon, kara Petro, pro via honesta vivo kaj cxio kion vi faris por
montri gxustan vojon al viaj konatoj!
                 Nedeljka Lojxajicx


     Ecx pagi povas esti malfacile!

  Android-aplikajxo de Rabobank (1) ne plu funkcias por
vidhandikapitoj; la banko laboras pri solvo.
  Kelkaj homoj kun vidhandikapo ne plu povas transpagi monon per la
aplikaĵo de Rabobank. Laux Oogve-reniging (Okul-asocio), defendanto
de la interesoj de homoj kun vida  handikapo aux malsano, la problemo
aperis post gxisdatigo de la Android-versio de la aplikajxo antaux kelkaj
semajnoj. La banko agnoskas la problemon kaj diras, ke solvo estas
proksima. Homoj ne plu povas premi  la pagbutonon cxe transpagoj nek cxe
iDeal.wero-pagoj (2). Normale gxi funkcias jene: la vocxfunkcio de
Android, Talkback, vocxlegas
la tekston sur la ekrano, inkluzive de la  teksto sur la pagbutono.
Poste homoj
povas duoble alklaki por premi tiun  butonon. Sed nun la teksto de la
pagbutono ne plu estas vocxlegata, kaj pro tio uzantoj ne plu povas
konfirmi pagojn.
  "La tuta ekrano estas glate vocxlegata, gxis oni venas al tiu butono",
diras kliento Ferry Molenaar, kiu estas blinda.
"Tia erareto povas okazi, sed estas probleme, ke solvo
tiom longe prokrastigxas." Li jam la 19-an de marto prezentis plendon cxe
Rabobank. Li diras, ke li hieraux (2-an de Aprilo, red.) auxdis, ke ili
laboras pri gxi, sed ankoraux ne  scias, kiam gxi estos solvita.
     Helpo de tute fremda persono.
  Molenaar nun petas helpon de  aliaj por fari pagojn. "La plej
frapanta kazo koncerne privatecon  estis, kiam mi estis en vestajxbutiko
kaj volis acxeti pantalonojn. Por tio  mi devis transigi iom da mono de mia
sxparkonto al mia pagkonto. Mi tiam  petis la butikiston premi tiun
butonon. Ne sxajnas al mi bone, se oni  devas peti tute fremdan personon
helpi pri bankaj aferoj."
  "cxiu devas povi fari pagojn memstare", diras Monique Verboeket de
la Okul-asocio" "Mi sciigis al Rabobank, ke tio postulas urgxan
atenton. Mi komprenas, ke povas dauxri iom da tempo por solvi tion,
sed prefere tio okazu jam hodiaux."
Estas ankaux legxe devige, ke interreta bankado estu alirebla por homoj
kun handikapo.
     Plej malfrue merkrede.
  Rabobank diras, ke en nova versio de la aplikajxo la problemo estos
solvita. Tiu devus farigxi disponebla plej malfrue merkrede. "Ni bedauxras,
ke kelkaj klientoj post siaj raportoj ne suficxe rapide ricevis klarecon",
diras proparolanto. "Alirebleco ja estas grava elirpunkto en nia
servado."
  La banko diras, ke blindaj kaj malbone vidantaj klientoj povas gxis
la gxisdatigo fari pagojn per aliaj kanaloj, ekzemple per interreta
bankado per komputilo aux telefone.

  1) Rabobank estas unu el la plej
grandaj bankoj en Nederlando.
  2) iDeal.wero: Reta pagsistemo
per kiu kliento povas pagi tuj al
sia sxuldato uzante sian bankokonton.
Tiu cxi sistemo funkcias precipe en
Nederlando, sed gxi estos uzebla en
granda parto de Euxropo.
                    Jan Bemelmans


      Maljuna pioniro

  Kiam mi vespere eniris la malgrandan bierejon, en kiu mi kutimis
trinki bieron cxe bufedo, mi rimarkis lin en angulo. Li tuj frapis mian
atenton, cxar mi havis delikatan flarsenton pri eksterordinaraj ho-
moj. La viro tie en la angulo kun sia longa griza barbo, el kiu pendis
bruletanta cigara stumpo, kun sia malorda kravato, kun distauxzita hararo
kaj kun surtuto malpura de polvo aux faruno — tiu viro aspektis kiel
senespera mizerulo.
  Mi subsentis, ke io terura okazis al li kaj ke li nun dronigis sian
cxagrenon en alkoholon. Sciu, ke li sidadis en sia angulo jam la trian
tagon. La mastro rakontis al mi, ke vespere oni devis meti perforte tiun
gaston antaux la pordon, alie li simple restus sidanta cxe sia tablo kaj
tranoktus en la bierejo....
  La fremdulo vekis mian kompaton. Eble mi povos lin helpi. La mastro
opiniis, ke li versxajne estas eksterlandano, cxar li murmuris ian
fremdan lingvon en sian barbon.
  Apenaux mi proksimigxis al lia tablo, kiam li subite ekrigardis kaj
rimarkis mian verdan stelon. Li ridetis lace: "Vi estas esperantisto?"
li demandis en Esperanto kaj kapskuis konsente, ke mi sidigxu.
  "Mia nomo estas Filippi — ankaux mi estis iam esperantisto, jes, tia
verda fantaziulo kiel vi!" li ridetis mokeme, "sed mi forlasis gxin,
estas sensence, cxu vi komprenas, la tuta afero estas utopio...."
  "Jes, eble vi estas prava", mi konsentis kaj mansignis al la mastro,
ke li alportu du glasojn da brando. Mi nepre devis esplori tiun
cxi esperantiston, palpi lian pulson, la afero min interesis.
  "Je via sano — samideano!" mi diris kaj levis mian glason.
  Li englutegis la brandon, fumtiris sian cigaran stumpon kaj rigardis
min preskaux malamike. "Ne titolu min plu "samideano"," li diris riprocxe.
"Kaj entute — kion vi volas de mi? Pro tio ke vi portas la verdan
stelon, vi kredas, ke vi jam havas la rajton sidi cxe mia tablo kaj trinki
kun mi?!" li koler-eksplodis.
  "Pardonu, mi ne volis fari al vi ion malbonan", mi diris timeme kaj
min levis. La viro sxajnis esti ebria  kaj evidente farigxis dangxera. Sed
lia mano ekkaptis min konvulsie, repremis min sur mian segxon.
Liaj rugxigxintaj profundaj okuloj direktigxis petege al mi:
"Restu — mi scias ke vi estas bona homo, jes, cxiuj homoj,
kiuj portas la verdan stelon, estas bonaj homoj... sinjoro mastro, du
brandojn, bonvolu!"
  Denove ni eltrinkis la glasojn. Mi atendis pacience, kion li nun diros.
Jes, mi havis la impreson, ke li sidadas tie cxi de tri tagoj kaj atendadas
iun, al kiu li povus malsxargxi, malfermi sian koron. Mi ne sciis,
kiu envere li estas. Ni ja logxis en granda urbo, mi malofte vizitis la
diversajn Esperanto-klubojn kaj la nomo Filippi klarigis nenion.
Fine li komencis paroli, post kiam li fikse rigardis en sian glason dum
longa tempo.
Kelkfoje li tauxzis malespere la pintojn de sia griza barbo,
kelkfoje li fermis la okulojn; kvazaux li volis memorigi al si cxion,
kio okazis....
  "Jes, komence gxi ekmarsxis tute bone. Mi faris paroladon pri Esperanto.
Dio mia, ne venis multaj. Nu jes, vi konas ja tiujn tipojn,
scivolemajn homojn, kiuj volas scii, cxu oni povas gajni monon per tiu
Esperanto,
aux cxu eble oni havas aliajn materialajn profitojn per tiu lingvo.
Ho, kiel mi malamas tiun specon de homoj, tiujn malbenindajn primitivajn
dupiedulojn.... Bone, mi pensis por mi mem, eble Esperanto
plinobligos ilin, plisanigos iliajn mizerajn animojn. Oni ja ankoraux cxiam
ne volas perdi la kredon je la homaro, cxu vi min komprenas?..."
  Li faris pauxzon. Ho jes, gxis tiu cxi punkto mi komprenis lin tre bone
kaj li farigxis al mi ecx simpatia.
Mi kredis ke mi havis antaux mi veran homon. Prosit!
  "Mi estis agrable surprizita, kiam anoncis sin por mia kurso preskaux
50 personoj. Tian nombron mi tute
ne atendis. Mia maljuna koro ekbatis pro granda gxojo — verdire cxio estis
tiel kiel antaux 30 jaroj, kiam migvidis mian unuan kurson....
Ho, gxi estis bela kurso, gxi finigxis kun granda sukceso, mi ricevis de
miaj
lernantoj argxentan pokalon kaj tuj fondigxis grupo kaj oni elektis min
kiel prezidanton.... Rigardu min, hodiaux mi estas maljuna homo... jes,
maljuna viro, kies tragedio konsistas en tio, ke li ankoraux cxiam vidas
en tiu Esperanto rimedon por felicxigi kaj pacigi la homaron....
La du lastaj militoj estis por mi terura bato...."
  "Por ni cxiuj," mi konsentis kaj mi rimarkis, kian suferon kauxzis al li
la rememoro.... La alkoholo efikis kaj pliprofundigis lian doloron
anstataux gxin mildigi. Malgraux tio li mansignis al la mastro, kaj
denove ni eltrinkis.
  "Jes, por mi la lasta milito estis speciale forta bato... mi perdis
miajn infanojn. Mia filo estis soldato kaj mortis por la tiel nomata
"patrujo", kaj mia filino estis mortigita per bombo kune kun cxiuj siaj
infanoj — nome sxi estis instruistino.... Jes, vi perceptos mian
malfelicxon plene nur tiam, kiam... kiam vi kiel esperantisto... tio estas,
se vi portas la verdan stelon ne nur en via butona truo sed jen, jen...
tie cxi... plej interne en via koro... jes tiam vi komprenos mian
duoblan doloron.... Miaj infanoj estis denaskaj esperantistoj, ili
paroletis la unuajn vortojn en Esperanto, cxar mia edzino, kiu same
mortis post
nelonge, estis ankaux esperantistino... kaj ne nur mia filo estis
aktiva esperantisto sed ankaux mia filino Maria, kiu instruis Esperanton
al la infanoj en la lernejo... kaj gxuste sxi... sxi devis morti kun la
multaj infanoj... estis terure, kredu al mi."
  Lia rakonto vekis en mi fortegan emoción, cxar mi eksentis plej profunde
en mia koro la tutan tragedion de tiu cxi maljuna Esperanto-pioniro.
Mi ekprenis lian maljunan manon, volis diri ion, sed mi ne povis eligi
ecx unu vorton. Li nur silente kapklinis al mi, kvazaux li komprenus
min. Mi proponis al li fresxan cigaron. Mi estis konvinkita, ke cxio cxi
estas nura enkonduko al nova multe pli granda kaj dolora seniluziigxo,
kiun kauxzis al li la sorto en la lasta tempo.
  "Jes, vi estas ankoraux juna homo," li diris kaj rigardis min kun
malgajaj
okuloj. "Vi povus esti mia filo... Livio estus nun en via agxo...
li estis fortika sana junulo. Kaj peceto da plumbo portis al li la
morton...
la tiel nomata "patrujo" ne dankos al li nek mildigos mian doloron...
Sed pri tio mi ja tute ne volis rakonti al vi, ni revenu do al la
Esperanto-kurso,
pri kiu mi rakontis komence.... Estis do preskaux
50 partoprenantoj, por Esperanto-kurso beleta gxojiga nombro.
Tiel mi opiniis en la komenco, sed kia seniluziigxo sekvis poste!
Miaj lernantoj estis miksita multspeca ularo, laboristo sidis apud
komercisto,
studento apud fervojisto, metiisto apud fabrikisto....
Komence cxio sxajnis marsxi bone, sed baldaux mi provis
legi en la okuloj de miaj lernantoj... cxu vi komprenas min, kion mi
volas diri per tio? Mi volis ellegi, vidi, cxu en iliaj okuloj ekardis la
interna fajro de Esperanto.... Mi kutimis legi en la okuloj de la homo
kiel en spegulo de animo. Ho, antauxe en la okuloj de miaj lernantoj
ekflagris
flamoj de entuziasmo, la sankta fajro de la interna ideo
ekkaptis ilin, forbruligis ilin....
Nenio simila okazis en tiu cxi kurso kaj mi konstatis kun malgaj-dolora
koro, ke la plimulto el ili vidis en Esperanto nur lingvon.... Jes, la
mondo sxangxigxis, ne estas plu loko
por idealoj. La homoj ne meritas, ke oni donacu al ili Esperanton. Ili
ne indas por partopreni tiun sanktan aferon...
ho, mi malamas tiujn homojn, mi malamas ilin...!"
  Li elkriis la lastajn vortojn kvazaux en subita atako de rabio aux
furiozo.
Li faligis sian pugnon sur la tablon, ke la glasoj renversigxis.
Lia barbo ektremetis kaj liaj okuloj eliris minace el la kavoj.
cxiuj homoj en la ejo ekrigardis al nia tablo. Oni opiniis gxenerale, ke ni
estas ebriaj gastoj, kiuj ekdisputis inter si. La mastro aperis en zorgo
pri siaj glasoj kaj diris severe:
"Se vi ne restos trankvila, vi ne ricevos plu brandon!"
La ebriulo tuj kurbigxis en si mem kaj murmuris humile:
"Pardonu al mi — ne estas mia kulpo... mi volas esti tute trankvila...
timu nenion!"
  Li metis sian manon sur mian brakon kaj alridetis min amare.
Al mi sxajnis efektive, ke li trinkis jam  tro multe. Drinkuloj plej
ofte ne
respondas pri si mem.
  Kelkfoje liaj paroloj jam venis malfacile trainter liaj lipoj,
en lia interno turmente boris amara sperto. La vivo distauxzis lin tro
kruele.
  Mi cxion komprenis kaj mem farigxis malgxoja, cxar finfine mi devis
konsenti
kun li: la homaro efektive ne estis inda, ke genia spirito donacis
al gxi tian noblan donacon, kian Zamenhof donacis per sia Esperanto.
Sed mi gardis min eldiri lauxte miajn intimajn pensojn, ili ja pusxus
la malfelicxulon ankoraux en pli grandan malesperon. Tial mi konsolis lin
ridete: "Vi estas tro granda pesimisto, ankaux hodiaux ekzistas ja veraj
esperantistoj inter la homoj...."
  Lace li skuis la kapon kaj ridetis senforte:
"Mi scias tion pli bone.... Komence mi ne perdis tuj la
esperón. Mi diris al mi, kiam la kurso malnombrigxis de leciono al leciono,
ke finfine ja suficxus, se mi sukcesus konservi la duonon de la kursanoj
por Esperanto. Haha, kia idiota optimisto mi estis! J
es, mi farigxis pli kaj pli modesta en miaj deziroj, kiam mi instruadis
antaux
preskaux malplenaj benkoj. cxu vi konas la senton, kian oni havas, kiam
oni vespere iras al kurso kaj efektive trem-hezitas por eniri la kursejon?
Jes, ankaux virinoj estis en la kurso kaj inter ili estis juna
instruistino frauxlino Bertella...."
  Jen la ebriulo faris pauxzon. Liaj okuloj ekbrilis. Super lian cxagrenan
vizagxon glit-kuris rideto de felicxiga rememoro.
Tio estis lia tragedio, mi antauxsentis. Rapide li eltrinkis sian glason,
visxis per malpura maniko tra la griza barbo, ekgxemis profunde kaj
dauxrigis
sian rakontadon.
  "Tiu cxi frauxlino Bertella estis juna simpatia knabino kaj strange...
sxi memorigis min pri mia mortinta filino Maria. Eble estis la sama
profesio — mi diris jam, ke sxi same estis instruistino — kiu en mi vekis
rememorojn aux povas esti eble la esprimo de sxiaj okuloj... jes, al mi
sxajnis, ke mi ekvidis tute precize en tiuj okuloj la unuajn signojn de
ardigxanta fajro. Mi sentis ke malrapide ekprenas, infektas sxin la
interna ideo,
la Esperanto-frenezo aux kiel ni gxin nomu... Mi ekamis sxin
kvazaux propran infanon... s
trange, kio okazadis en mia maljuna koro, gxi ektremis kaj maltrankvilis
pro tiu
lernantino, sed samtempe mi estis certega, ke mi ne perdos sxin....
Kaj poste... poste venis la katastrofo.... Iun vesperon mi eniris la
kursejon kaj staris antaux malplenaj benkoj. Ankoraux mi atendis pacience,
eble la lernantoj malfruigxis, cxar ekstere regis pluvema vetero.
Kaj sxi venos ja certe... sed venis neniu.
Mi maltrankviligxis. Cxu mi trompigxis?
Eble sxi estas malsana? Mi ecx ne konis sxian adreson... Tiel do mi
pasxadis tien kaj reen en la malplena
klasa cxambro — la kurso okazis en lernejo — kaj fikse rigardis la
malplenajn benkojn. Vi ne povas imagi al vi, en kia animstato mi
trovigxis....
La malheleta lumo en la ejo, la silento kaj malpleno cxirkaux
mi kaj la malgajiga pluvo, kiu plauxdis kontraux la vitrojn. Mi sciis ke
mi perdis la ludon, Esperanto ne interesas plu ilin, ekzistas ja aliaj
pli profitdonaj okupoj...
kaj tiel mi formigris en la pluvon, sentante profundan melankolion en
la  koro....
Kiam mi aperis denove al la sekvanta leciono, nenio sxangxigxis.
La benkoj estis malplenaj. Ahx, se venus frauxlino Bertella, mi estus
rekompencita miloble
por cxia mia klopodo....
Dio, kara Dio konservu por mi nur tiun unu esperantistinon,
nur tiun unu, al kiu mi tiel firme konfidis, mian duan filinon!....
Malfacile mi povas klarigi al vi cxion cxi, sed mi sciis nur tion:
kun sxi mi perdis cxian kredon je la homaro, en mia malespero mi krocxigxis
al tiu lernantino kiel dronanto....
Kiam la pedelo informis min, ke estis cxe li iu frauxlino Bertella kaj
petis d
diri, ke sxi ne povos plu veni al la
kurso, mi perdis la konscion,
mi svenis... haha, mia maljuna koro ne
eltenis tiun cxi pusxegon, kiun donis al mi la vivo....
Nun mi ruligxas en  abismon.. en abismon, cxu vi komprenas? Nu bone, do
prosi!"
  Mia mano tremis, kiam mi levis la glason al la busxo.
Cxu kauxzis tion la rakonto de la maljuna samideano aux la konsumita
alkoholo,
ke subite ekprenis min profunda kompato kaj tia grandega pesimismo,
ke larmoj plenigis miajn okulojn?
  "Ne perdu la esperon," mi konsolis kaj kuragxigis min kaj lin. "Vi
memoras ja,
kion diris Zamenhof:
cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas, ni semas kaj semas konstante...."
  "Silentu*" li salte levigxis kiel hundo sub vipa bato, "ne turmentu
min plu per via Esperanto... Gxi alportis al mi nur malfelicxon, cx
u vi komprenas? Gxi detruis mian animon...
Gxi pelas min en la morton, en malesperon... ho, — se mi neniam
konatigxus kun tiu Esperanto,
mi estus nun pli kontenta kaj tiel felicxa kiel cxiuj aliaj ordinaraj
dupieduloj
en tiu cxi mondo, kiuj nomas sin homoj... nomas sin homoj... homoj...."
  La lastajn vortojn li parolis plende, preskaux plore.
  Lia kapo falis peze sur la tablan platon kaj skuis lian korpon
kvazaux singulto.
  "Lasu lin nun," diris la mastro, "li trinkis hodiaux iom tro multe,
sed li refortigxos denove."
  Mi ne sciis kion fari. Hejme atendis min la vespermangxo, kaj verdire
mi nun konis ja la situacion de la maljuna ebriulo, mi konis lian
tragedion.
Jes, lia sorto efektive konfuzis min. cxu li ne pravis dirante,
ke Esperanto lin malfelicxigis? Cxu li ne sentis duoblan doloron, kiam
li pensis pri siaj mortintaj infanoj, kiujn li edukis de la lulilo
kiel Esperanto-infanojn, por ke ili iam estu pioniroj de la sankta afero?
Kaj nun tiu ripetigxanta historio kun frauxlino Bertella?.... Kiel mi
povus helpi?
  Tamen mi restis sidanta cxe li. Io devas okazi, mi sentis subkonscie.
La alkoholo, da kiu ankaux mi brave trinkis beletan kvanton, konfuzis
miajn sensojn. Kaj efektive mi ne povas tute precize aserti, cxu cxio
kio sekvis ankoraux en tiu cxi vespero, ne estis kreitajxo de larmoj...
de mia incitita fantazio aux cxu cxio estis efektive reala okazajxo.
  En la pordo de la bierejo aperis modesta juna knabino, kiu portis
verdan stelon, kaj zorgoplene cxirkauxrigardis en la ejo.
Mi levis min kvazaux suprentirus min ia magia forto kaj sciis tuj, ke
tiu frauxlino
estis la instruistino Bertella....
  Sxi kur-jxetis sin al nia tablo, kiam sxi ekkonis en la ebriulo
la instruinton Filippi, kaj kriis timplene: "Kio okazis al li?"
  Post tio sxi levis lian kapon, skuis la sxultrojn de la maljunulo
kaj kriis en Esperanto: "Pacxjo Filippi, kio okazis al vi?
Cxie, cxie mi sercxis vin, per hazardo mi sciigxis, ke vi estas tie cxi...."
  La ebriulo malfermis la okulojn. Li tuj ekkonis sxin, sxiaj
Esperantaj paroloj
subite retiris lin en realecon, li subite malebriigxis:
"Vi... vi tamen lernis Esperanton?" li  balbutis surprizite.
  "Jes, nature," sxi ekridis felicxe, "bedauxrinde mi ne povis partopreni
en via kurso gxis la fino... Sed mi ja estas tiel dankema al vi, ke vi
estas mia Esperanto-pacxjo... kaj imagu al vi, hodiaux mi ricevis la
oficialan permeson arangxi en mia lernejo Esperantan klason... ho,
cxiuj infanoj volas lerni Esperanton... mi estas ja tiel felicxa...."
Kaj la okuloj de la juna instruistino ekardis, ekflamis. Stranga brilo
iris el tiuj junaj okuloj, mirinda fajro radiis el ili — kaj gxia brilo
reflektigxis en la maljunaj lacaj okuloj de la ebriulo, gxi penetris en
liajn okulojn kun tia blindiga heleco, ke ili plenigxis je gxojo!
                        Jan Forge
         (el "Mia verda breviero")


       La letargio de l. zuavo

  Ni sidis cxirkaux trinkeja tablo. Honestaj temperamentoj, kiel tion
atestis nombro de subteleretoj, senhalte kreskanta, laux kiu la kelnero
poste ciferigos nian kotizon. La loko estis bonfame konata. Nenia soifo
kapablus elcxerpi gxiajn barelojn. La kvalito de gxiaj fluidajxoj meritis
lauxdon. Krome (kaj tio dum nia jxazmuzika karuselepoko ne estas tro
alte taksebla) tiu honorinda trinkbutiko ne havis orkestron.
  Mi estu rostata kiel vulgara haringo, se mi malbenas la muzikarton!
Sed en trinkejo, kie homo kun bona reputacio neniam sidas sola, en
trinkejo, meze de amika rondo sxprucu pensoj kaj sonore envortigxu ecx
intimaj
konsideroj. Fajre flagru la parolo dum klingebrua skermo de l.ideoj!
Tie cxia muziko gxenus..... Je via sano!
  Akre ni diskutis tiun tagon pri misteraj fortoj de l. spirita mondo.
Akre, sed kiel diletantoj. Kaj, kiel okazas ĝenerale inter nefakuloj, tre
ofte revenis vortoj teknikaj: hipnoto, mediumo, ecx ektoplasmo, kiujn
precize difini certe neniu el ni scipovis. Apoge al iu mirrakonto pri
"auxtentika" fenomeno oni citis Flammarion kun Conan Doyle kaj
aliajn auxtoritatojn. Kaj sinsekvis, pri fantomajxoj, niaj personaj
rimarkoj,
kiuj alportis nenian solvon, sed lasis nin dolore sxvebantaj super
oscedanta abismo de l. eterna mistero.
Iom post iom invadis nian dubantan animon funebra noto, tima sento
antaux la granda demando-punkto, kiun forblovi sukcesis nek pli densa
fum-nubo el niaj viraj pipoj, nek malkara rikanado afektanta superan
pliscion.
  Tiam Dubois, nia simpatia amiko, forvisxis unu larmon kaj malfermis la
busxon. cxi tiun fojon por paroli:
  "Cxi estas la plej malagrabla rememorajxo el mia vivo," li komencis,
kaj ni havis la impreson, ke li parolas ne volontvole, sed kvazaux sub
premo de l. atmosfero, kiun kreis nia jxusa diskutado. Ni tre nete sentis,
ke tiu homo kasxas en sia plejprofundo ian sekreton, kiun tuj,
malgraux si, li liveros al ni.
  "La afero," li ekrakontis, "komencigxis per sxerco, banala sxerco en
kazerna cxambro. Sed kiel vi vidos, la konsekvencoj estis teruraj,
katastrofaj.
Tio okazis en la jaro 1916, dum la milito. Post pli ol unujara
servo sur diversaj punktoj de l. batalkampo, kie mi akiris modeste nur
la galonon de kaporalo, oni delegis min al Fontainebleau, kie mi sekvu
kurson por farigxi oficiraspiranto.
En Fontainebleau, afabla urbo, kiun, cetere, vi konas, malproksime de
l. batalbruo nin reprenis la cxarmo de l. vivo. Jam la unuan semajnon mi
havis okazon konatigxi kun aminda, belega frauxlino. Dank. al sxi mi
pasigis
en Fontainebleau la plej ravajn horojn el mia vivo. Kaj se vi
bonvolas memori, kiom sobre mi gxenerale dozas mian admiron, vi facile
konkludos el tiu sincera superlativo, kion por mi signifis tiu cxarma
knabino.
Bedauxrinde mi ne povis sxin vidi suficxe ofte, cxar severa disciplino
nin tenis de l. frua mateno
preskaux senpauxze gxis la signalo de l. enlitigxo. Nur dimancxe mi povis
dedicxi la posttagmezon al mia feino.
Tamen, ankaux en niaj barakoj ni pasigis agrablajn vesper-horojn. Ni ja
cxiuj estis junaj kaj rapide interamikigxis. Cxiuj kamaradoj sin montris
tre simpatiaj, krom unu. Tiu unu nomigxis Jules Lambecq. Li estis iom
pli agxa ol ni. Pli serioza. Preskaux funebra. Unu el tiuj homoj, de kiuj
vi instinkte fortenas vin. Liaj malgajaj okuloj kusxis en profundaj kavoj,
en ombro de tro densaj brovoj. Tiuj fugxemaj okuloj evitis rektan
rigardon, sed kiam, hazarde, vi kaptis ilin, vi sentis kvazaux magnetan
fluon, elektran tremeton tra via tuta korpo. Entute, malagrabla kunulo,
kiun ni kasxe kromnomis "la hipnotisto".
  Iun vesperon li auxdis tiun kromnomon. Li ridetis mistere kaj diris
nur: Vi estas pravaj. Mi multe okupigxis pri hipnoto kaj ecx atingis
kelkajn rezultatojn."
  "cxu eble?" mia bona amiko Jean Bonnet scivole interesigxis. Kaj pli
ol kutime Lambecq, la hipnotisto, farigxis komunikigxema:
  "Se vi volas, ni faros eksperimenton," li proponis. "Cxu, ekzemple, vi
konas kamaradon en la najbara barako?"
  Jean Bonnet, kiun ni simple nomis nur "la zuavo", cxar li venis el
zuava regimento, tuj diris: "Jes, tie estas mia samurbano Pipollet!"
  "Bone," Lambecq parolis ceremonie, "mi petas silenton por kelkaj
minutoj."
Kaj flustre li macxis la sekvantajn vortojn dum li apogis
sian pintan mentonon sur la dorsflankon de manoj kunplektitaj:
"Pipollet, auxskultu min! Mi volas, ke vi auxskultu!
Pipollet, venu tuj cxi tien! En nian barakon! Tuj! Nu, venu do! Unu,
du... tri!"
  Ni strecxe atentis. La zuavo kasxis en sian barbon (li portis la
klasikan barbon de l. antikvaj zuavoj!)
malican rideton. Pipollet, venu! vibris tra preskaux pregxeja silento
la ordono de Lambecq. Ni atendis longe, sed vane. Pipollet ne povis
veni, cxar, kiel la zuavo klarigis poste, li gxuste tiun vesperon havis
forpermeson kaj je la sama horo ebriiĝis en la urbo.
La ridantoj, kompreneble, estis cxiuj kun la zuavo, dum Lambecq,
sentante la mokon,
enlitigxis senparole.
  La sekvantan tagon la zuavo konfidencis al mi: "Cxu vi kredas je la
magiaj fortoj de tiu fusxulo? Kia infanajxo, cxu ne? Sed ni kunhelpu al la
farso. Hieraux mi cxikanis lin, hodiaux mi akcelos. Mi arangxos la
aferon kun
la dika sergxento el la apuda barako."
  Tiel okazis, ke la vesperon ni petis Lambecq, ke li bonvolu reprovi
la eksperimenton. Komence li rifuzis, sed vidante nian sinceran sci-avidon,
li fine konsentis, des pli facile, ke la mokema zuavo hodiaux
neniel intermiksigxis.
  "Nu," diris Lambecq, "proponu iun el alia barako, sed iun, kiu efektive
trovigxas tie."
  "La dikan sergxenton," mi tuj menciis, "mi estas certa, ke li ne
foriris,
cxar jxus mi ankoraux vidis lin."
  "Bone," Lambecq akceptis, "kiel li nomigxas?"
  Tion neniu sciis. Oni diris cxiam "la dika sergxento".

"Nu, se vi volas," kaj Lambecq dauxrigis: "Mi petas silenton.
Dika sergxento, cxu vi auxdas min? Auxskultu!
Mi volas, ke vi auxskultu. Dika sergxento, venu cxi tien!  Mi ordonas.
Unu, du..."" Kaj jen, proprakorpe la dika sergxento envenis!
(Estas vere, ke laux antauxa interkonsento kun la zuavo, li estis atendinta
la signalon cxe la pordo.) cxiuj, kiuj nenion
sciis pri la antauxarangxo, ekmiris kaj longe forgesis refermi la busxojn.
Pleje, versxajne, miris Lambecq pri sia sukceso. Kaj unu el ni naive
demandis:
  "He, sergxento, kion vi sercxas en nia barako?"
  Kaj la dika sergxento, laux sia rolo, konfesis: "Kion mi sercxas? Fakte,
mi ne plu scias. Subite mi havis la ideon veni cxi tien. Sed, verdire,
mi venis sencele, kaj mi nun ecx demandas min, kion mi faras cxi tie?"
  Tiam Lambecq diskrete triumfis. Tra la profundaj sulkoj de lia
"hipnotista" masko
glitis memcerta rideto kaj lia auxreolo glore brilis.
Ankaux la zuavo estis kontenta. Lia enscenigo sukcesegis.
  Kompreneble, la zuavo de nun reeldonis sian sxercon preskaux
cxiu-vespere.
Cxiuvespere Lambecq, la mistera, laux niaj petoj venigis iun kamaradon
el diversaj, foje ecx el tre malproksimaj barakoj.
Neniam iu, nek li, nek la aliaj, krom la aktivaj aktoroj, suspektis la
mistifikon.
  Kial, unu tagon, post laciga ekzercado sur manovrokampo, la zuavo
provokis?
  "He, Lambecq," li komencis, "Cxu vi ne povus nun dormigi min dum
kelkaj minutoj
kaj sugestii al mi, ke mi ne plu estas laca?"
  Lambecq hezitis la respondon. Versxajne li sin demandis, cxu en tiu
invito de l. zuavo ne embuskas nova moko.
Dum unu momento iliaj rigardoj sin reciproke penetris. Kaj Lambecq
superece konsentis: "Laux via placxo. Rigardu vian liton. Cxu vi ne
opinias,
ke estus bone kusxigxi iomete? Dormi nur kvin minutojn?
Forigi el viaj rompitaj membroj tiun pezon,
tiun malagrablan rigidecon?"
  La zuavo efektive, turnante nun la dorson al Lambecq, alridetis sian
liton kun stranga brilo en la okuloj. Sed ankoraux li staris samloke,
senmove, kvazaux alnajlita al la planko. Tiam Lambecq, kies tuta
volpovo ardis el la okuloj sub tro densaj brovoj, fikse rigardis la nukon
de l. zuavo.
  "Jes," li siblis dolcxe, loge, "jes, mi scias, vi nun deziregas
dormi. Dormegi. Nur kvin minutojn. Tuj, tuj, vi iros, sternigxos...
Kiam mi diros tri. Estos bone. Ripozi,
ripozi.... Do ekiru! Unu, du,...."
  Per auxtomate mezurataj pasxoj la zuavo proksimigxis al sia lito, tiel
perfekte, ke mi dubis, cxu li rolas aux ne. Kaj kiam Lambecq trenis
insiste la vocxon tra tiu "triii", la zuavo kusxigxis kaj ekdormis.
Regultakte, peze li spiris.
  Nun Lambecq staris apud li. Li eltiris el la posxo sian horlogxon,
kaj de tempo al tempo li malrapide parolkaresis: "Kia volupto!
Kia bonega ripozo! Cxia laceco forlasas vin.
Vi estas fresxa. Novaj fortoj fluas tra viaj vejnoj.
Tiu dormeto vin renovigis. Nenia laceco plu!"
  Li formetis la horlogxon: "Suficxe! Vi suficxe dormis. Nun vekigxu!"
La zuavo ne movigxis. "Bonnet, vekigxu," insistis la hipnotisto,
"mi ordonas, ke vi revenu al la vivo. Malfermu la okulojn! Unu, du,
triii...."
  La zuavo ne movigxis. Li dauxrigis sian profundan dormon. Neniu trajto
de lia vizagxo, kiun mi akre observis, perfidis rideton.
cxu li sxercis aux ne? Mi havis timan antauxsenton.
Plurfoje Lambecq provis per hipnotaj formuloj liberigi nian amikon,
sed vane. Fine li ne plu povis kasxi certan nervozecon: "Nekompreneble.
Neniam io simila okazis al mi. Cxu Bonnet ne havis sanan koron?
Versxajne estas letargio. Bonnet, vekigxu! Mi volas!..." — Vane.
Kelkaj el ni sin preparis por skui la zuavon, sed Lambecq tion malpermesis,
asertante, ke perforta veko havus plej gravajn konsekvencojn.
Senhelpe ni staris cxiuj cxirkaux la dormanto. Dezirante ekscii la finan
vorton,
mi ekgenuis apud Bonnet kaj flustris
en lian orelon, tiel ke nur li povis auxdi:
  "He, Jocxjo, se estas farso, sciigu al mi per eta movo de via dekstra
piedo!"
La dekstra piedo ne movigxis.
  Pli kaj pli ni estis maltrankvilaj. La afero estis serioza. Mallauxte
ni parolis inter ni,
sercxante konsilojn cxe Lambecq, kiu bedauxrinde — sxajnis senkonsila
pli ol ni.
  "Kion mi pleje timas," diris la hipnotisto, "estas, ke li ne plu
vekigxos.
Cxar ekdorminte sub mia voloforto, li ne povos vekigxi per si mem."
  "Do klopodu almenaux por lin revoki," ni insistis, kompatante nian
dormegantan zuavon.
Kaj mi devas diri, ke Lambecq sinsekve aplikis sian tutan arton, jen
flate-invite,
jen ordone-postule. Sensukcese.

Jam de longe la trumpetsignalo estis anoncinta la horon de lumestingo
kaj enlitigxo, sed ankoraux ni staris senfare cxirkaux nia zuavo, kiu,
malgraux cxiaj sugestiekzercoj de
Lambecq kaj malgraux miaj amike flustritaj konsiloj,
dauxrigis sian definitivan, fatalan dormon. Ni malesperis trovi solvon.
  Subite la pordo de nia barako sxire malfermigxis kaj enmarsxis nia
kapitano Marbache,
la plej severa kaj malbona estro, kiun ni iam havis.
Ekvidinte lin unua, mi tuj ekkriis konforme al la regularo:
  "A vos rangs, - fixe!"
  Cxiuj staris senmove, la manojn premitaj kontraux la kudrolinio de l.
pantalono,
kaj fikse rigardis la kapitanon.
cxi tiu sin turnis al mi:
  "Kion tio signifas? Oni sxajne bone amuzigxas cxi tie.
Kial vi ankoraux ne enlitigxis? Cxu vi ne auxdis la signalon?""
  Kaj mi devis respondi: "Pardonu, sinjor. kapitano, sed ni okupigxis
pri la zuavo Bonnet, kiu falis en letargion."
  "Kion vi rakontacxas? Vi sxajne volas moki min! Vi pripensos tion en
la karcero!"
  Nur nun, efektive, mi rimarkis, ke la zuavo Bonnet staras en la vico,
je sia loko, kiel la aliaj, same respektrigida. La bruado estigxanta
cxe eniro de l. kapitano vekis lin.
Sed restas la fakto, ke tiuokaze mi rikoltis ok tagojn da nigra karcero.
Jen!"
  Cxirkaux nia trinkeja tablo oni ridis kaj diversmaniere komentis la
aventuron de nia amiko Dubois. Al cxiuj la mistero sxajnis facile
klarigebla.
Tiu zuavo komence intencis versxajne nur simplan mistifikon,
sed trovigxante sur sia lito, post laciga manovrado, li malgrauxvole
endormigxis kaj bone dormis gxis eniris la kapitano.
  "Sed," unu el ni rimarkigis al Dubois, "vi enkonduke parolis pri
teruraj konsekvencoj. Ni jxus konstatis, ke via rakonto finigxas kiel
amerika filmo, kontentigante cxiujn."
  "Jes," Dubois koncedis, "jes, sed vi ne konas la finon. Ankoraux mi ne
cxion diris. Auxskultu kaj vi komprenos. Do, cxar mi devis pasigi ok tagojn
en la "ombro", mi kompreneble ne povis, la sekvantan dimancxon,
cxeesti la rendevuon kun mia belulino. Tiu cxi fakto min cxagrenis multe
pli
ol la karcera pajlo. Mi petis helpon de mia amiko, la zuavo Bonnet:
  "Vi estas kulpa pri mia tuta mizero", mi diris, "do vi ne povas rifuzi
al mi malgrandan servon. Iru dimancxon al la rendevuo anstataux mi
kaj senkulpigu min. Diru al la cxarma infanino, kiom mi suferas, sed ke
pro disciplinaj kauxzoj mi ne povos esti apud sxi kaj tiel plu."
  La zuavo iris. Tiel bone li anstatauxis min, ke poste mi neniam plu
ion auxdis de mia feino. Mi ne bezonas aldoni, ke de tiam ankaux la zuavo,
kiu estis antauxe mia frata kunulo, lauxeble evitis min.
Tiel, per unu bato de l. sorto mi perdis amatinon kaj amikon.
Fontainebleau es-
tis por mi sen ia cxarmo." Kaj Dubois, versxajne por ekskuzi sian emocion,
aldonis; "Nu, tiuepoke mi estis juna...."
  Ni komprenis. Ekzistas sentimentoj, kiujn oni devas respekti.
Sekvis gxeneta silento, duonsincera pauxzo. Kion diri al nia malfelicxa
amiko?
Estis li, Dubois, kiu post kelka tempo kiel unua remalfermis la busxon.
Cxi tiun fojon por trinki.
                 Raymond Schwartz
            (el "vole"... novele")


    Plena Ilustrita Vort(lud)aro
         de Stano Marcxek

  Moderna parfumo.
  En vendejo estis aro da gantoj — kaj — aroganta vendistino.
  En gazet-anoncetoj ofte mankas indiko — pri la ina diko.
  Cxu ora sonorilo havas oran son(or)on?
  Kara Dano, difektigxis la kardano!
  Pro emo al virinaj haroj li konstruis propran haremon.
  Li amas salon, precipe en salamo.
  Ne cxiu polo havas monopolon por mono.
  Nia kokino sxatas koketi kun kokoj.
  Mi konstatas en via koro in-flamon!
  Cxu estas vero, ke puloj portas puloverojn?
  Cxu barbaroj razis siajn barb-arojn?
  Cxu ankaux per versoj oni povas farigxi perversa?
  Ankaux japanoj mangxas ja panon!
  Cxu ankaux en Panamo oni amas panon?
  Nia filo estas ge-nia!
  Pro amo al oro sxi ne rifuzis ecx — amoron.
  Pro centoj ni ne forgesu pri procentoj, pro miloj pri promiloj kaj
pro milionoj — pri mili-onoj.
  La eks-kursanoj decidis kune ekskursi.
  Nia kolego havas ridindan kolegon!
  Nia barbiro havas tiel longan barbon, ke lia iro aspektas kiel barb-iro.
  Kun virinoj mi cxiam parolis in-time.
  Li trinkis tro da vino, precipe dum vintro.
  Cxu nia lasta ago estos agonia? (kaj nia iro ironia?)
  Cxu ankaux di-amantoj sxatas  diamantojn?


     Kuragxa kiel sxia frato!

  Antonio Canova, unu el la grandaj italaj skulptistoj, ricevis la
komision portreti la belan fratinon de Napoleono. Sxia persona nomo
estis Paulina.
Li portretis sxin antikva diino, tute nuda.
"Ja tio estas terura!" indignigxis unu el iom agxaj familianoj.
"Pozi nuda? Terura afero!"
"Mia kara, kio malbona povis okazi al mi", trankviligis la familianon
Paulina,
"en la laborejo estis varme, cxar oni hejtis...."


       kompletigaj informoj pri esperanta ligilo
redaktoro: Pier Luigi da Costa
     via S. Maria del Giudice 2369
     IT-55100 Lucca
     Italujo
     (R.p.: dacostapl(cxe)gmail.com

komputilbrajla asisto: J. Jelinek
     Roztocka 1001
     CZ-514 01 _Jilemnice,
     Cxehxio
     (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
     (tel.: +420-481 543 200)

administrantino: Milena Jelinkova
     Roztocka 1001
     CZ-514 01 _Jilemnice,
     Cxehxio
     (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
     (tel.: +420-481 543 200)

por ricevi la revuon retposxte
  skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru

------------------------------------

kasisto: Pier Luigi da Costa
     via di S. Maria  del Giudice 2369
     IT-55100 Lucca, Italio
     (r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
    je la nomo Da Costa Libe)
   cxe Banca Nazionale del Lavoro
   (mallonge BNL) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

 (la lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
de Libe: www.libe.info)

EL2026-4 unikoda.txt
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages