-------- Перенаправленное сообщение --------
Estimataj geamikoj,
Laŭ la proponoj kaj interkonsentoj dum la antaŭlasta kunveno, la
venonta virtuala kunveno de la Komputilgrupo por vidhandikapitaj
Esperantistoj okazos dimanĉon, la 14-an de decembro 2025, anstataŭ
laŭplane la 7-an de decembro. Kialo estas Virtuala Kongreso.
Mi kore invitas vin kaj viajn amikojn al la venonta virtuala
kunveno de la Komputilgrupo por vidhandikapitaj Esperantistoj.
Bonvolu transsendi ĉi tiun invitilon al aliaj saminteresaj
Esperantistoj.
Kiel vi scias, mi organizas la kunvenojn por dividi niajn
spertojn, solvi komputilajn problemojn kaj simple diskuti pri
teknologiaĵoj, kiuj faciligas niajn ĉiutagajn bezonojn, ĉio per la
internacia lingvo Esperanto .
La venonta kunveno okazos dimanĉe, la 14-an de decembro 2025, je
la 11:00 UTK (GMT) (Universala Tempo Kunordigita ). Por la plej
multaj el ni en Eŭropo, tio nun signifas je la 12:00, Mezeŭropa
Vintra Tempo.
La temo por diskuto dum la venonta kunveno ne estas difinita ;
skribu kaj proponu!
Ni proponas la temon: " Nigra Vendredo ", ĉu vi aĉetas en
Interreto ? Ĉu vi estas sperta interreta aĉetanto, aŭ vi ignoras
interretan aĉetadon? Poste mi proponos ĉi tion sub la titolo : "
Ĉu vi aĉetas en Interreto". Jes, mi denove sendos invitilon kaj
memorplilon .
Kiel aliĝi per Zoom?
Same kiel ĝis nun: se vi jam havas la Zoom aplikaĵon, simple
alklaku la ligilon por aliĝi. Se ne, vi povas facile kaj senpage
elŝuti ĝin ĉe:
https://www.zoom.us/download
Dankon pro via atento, kaj ĝis baldaŭ!
Virtuala Zoom-kunvenejo kaj partopreno:
Aliĝu per ligiloj aŭ numera identigilo kaj pasvorto, aŭ per la
listo de historio de la lastaj kunvenoj.
Rekta (longa ligilo):
https://us02web.zoom.us/j/82238879804?pwd=vAxKrANweGzccKhsqUtxxv2zbTbMmc.1
Numera kunvena identigilo estas: 822 3887 9804
Pasvorto estas: 26071887 (Pasvorto vere simpla, ĉu ne? La 26-an de
julio 1887)
Ankaŭ partoprenantoj de la lasta kunveno povas uzi liston de la
kunvena historio. Vi devas tiam nur tajpi la pasvorton.
Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn saĝtelefonojn,
skribu al mi kaj mi sendos telefon-numerojn por aliĝo per simpla
telefono.
Amike salutas vin,
Gradimir
Miaj kontaktaj informoj:
Retadresoj:
por...@slikom.info
aŭ
bas...@gmail.com
Poŝtelefono:
+387 66-44-55-44 aŭ
+381 64-963-8477 (ankaŭ por WhatsApp)
Voku min aŭ sendu mesaĝon tute libere!
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/000701dc612c%24ad44ba10%2407ce2e30%24%40gmail.com.