-------- Перенаправленное сообщение --------
Estimataj,
Jen la fino de la jaro 2025. Mi denove kaj kore invitas vin kaj
viajn amikojn al la ĉi-jara lasta virtuala kunveno de la
"Komputila Grupo por viddifektitaj Esperantistoj". Bonvolu
transsendi ĉi tiun invitilon al aliaj saminteresaj esperantistoj.
Kiel vi scias, mi organizas la kunvenojn por dividi niajn
spertojn, solvi komputilajn problemojn kaj simple diskuti pri
teknologiaĵoj, kiuj faciligas niajn ĉiutagajn bezonojn, ĉio ĉi per
la internacia lingvo Esperanto.
La kunveno okazos dimanĉe, la 28-an de decembro 2025, je la 11:00
UTC (Universala Tempo). Por la plej multaj el ni en Eŭropo, tio
nun signifas je la 12:00 laŭ la mezeŭropa vintra tempo.
La temo por diskuto dum la venonta kunveno ne estas difinita.
Simple venu kaj babilu pri la novjaraj festotagoj. Kompreneble, vi
povas diskuti ankaŭ pri aliaj temoj kaj teknologiaĵoj, kiuj
faciligas niajn ĉiutagajn bezonojn. Mi proponas, ke ni diskutu
ankaŭ pri:
- Ĉu organizi virtualan kunvenon dimanĉe, la 4-an de januaro 2026,
kiam tra la mondo oni festos la Mondan Tagon de Brajlo?
- Ĉu iu el vi povas prepari prelegon aŭ prezenti ion okaze de tiu
tago?
Kiel aliĝi per Zoom?
Same kiel ĝis nun: se vi jam havas la Zoom aplikaĵon, simple
alklaku la ligilon por aliĝi. Se ne, vi povas facile kaj senpage
elŝuti ĝin ĉe:
https://www.zoom.us/download
Dankon pro via atento, kaj ĝis baldaŭ!
Virtuala Zoom-kunvenejo kaj partopreno:
Aliĝu per ligiloj aŭ numera identigilo kaj pasvorto, aŭ per la
listo de historio de la lastaj kunvenoj.
Rekta (longa ligilo):
https://us02web.zoom.us/j/82238879804?pwd=vAxKrANweGzccKhsqUtxxv2zbTbMmc.1
Numera kunvena identigilo estas: 822 3887 9804
Pasvorto estas: 26071887 (Pasvorto vere simpla, ĉu ne? La 26-an de
julio 1887)
Ankaŭ partoprenantoj de la lasta kunveno povas uzi liston de la
kunvena historio. Vi devas tiam nur tajpi la pasvorton.
Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn saĝtelefonojn,
skribu al mi kaj mi sendos telefon-numerojn por aliĝo per simpla
telefono.
Amike salutas vin,
Gradimir
Miaj kontaktaj informoj:
Retadresoj:
por...@slikom.info
aŭ
bas...@gmail.com
Poŝtelefono:
+387 66-44-55-44 aŭ
+381 64-963-8477 (ankaŭ por WhatsApp)
Voku min aŭ sendu mesaĝon tute libere!
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/001901dc762f%240d9dd420%2428d97c60%24%40gmail.com.