-------- Перенаправленное сообщение --------
dato:
Dimanĉo, la 17-a de majo 2026.
Horoj:
08:00 Brazila tempo. 11:00 (UTC/GMT).
13:00 MEZ (Mezeŭropa somera tempo).
14:00 Moskva tempo.
20:00 Japana tempo.
Loko: Platformo Zoom.
Estimataj samideanoj,
Mi kore invitas vin kaj viajn amikojn al virtuala ĉiudimanĉa
kunveno per la platformo Zoom. La kunvenoj okazas ĉiudimanĉe kaj
havas du specojn:
1. La unua, tria (kaj eventuale kvina) dimanĉoj de la monato estas
dediĉitaj al liberaj diskutoj pri diversaj temoj.
2. La dua kaj kvara dimanĉoj estas rezervitaj por teĥnika helpo
kaj interŝanĝo de spertoj pri komputiloj, modernaj telefonoj kaj
aliaj teknologioj, kiuj faciligas la ĉiutagan vivon.
Temo de la venonta kunveno la 17-a de majo 2026 estas: Liberaj
diskutoj.
1. Ĉar venonta ĵaŭdo la 21-a de majo 2026 estas: Tutmonda Tago de
Konsciigo pri Alirebleco, angle: (Global Accessibility Awareness
Day - GAAD). Eble estas bona ideo por demanĉa diskuto.
2. Ankaŭ aliaj temoj estas bonvenaj.
Bonvolu plusendi ĉi tiun invitilon al ĉiuj Esperantistoj, kiuj
interesiĝas pri interŝanĝo de diversaj spertoj, solvado de
komputilaj problemoj kaj babilado pri teknologioj, kiuj faciligas
nian ĉiutagan vivon – ĉio ĉi per nia komuna lingvo, Esperanto.
Virtuala Zoom-kunvenejo kaj partopreno:
Aliĝu per ligiloj aŭ numera identigilo kaj pasvorto, aŭ per la
listo de historio de la lastaj kunvenoj.
Rekta (longa ligilo):
https://slikom-online.zoom.us/j/82238879804?pwd=vAxKrANweGzccKhsqUtxxv2zbTbMmc.1
Numera kunvena identigilo estas: 822 3887 9804
Pasvorto estas: 26071887 (Pasvorto vere simpla, ĉu ne? La 26-an de
julio 1887)
Ankaŭ partoprenantoj de la lasta kunveno povas uzi liston de la
kunvena historio. Vi devas tiam nur tajpi la pasvorton.
Por tiuj, kiuj ne uzas komputilojn aŭ modernajn telefonojn, skribu
al mi kaj mi sendos telefona-numerojn por aliĝo per simpla
telefono. Pasvorton por telefona alireblo ne estas uzata.
Amike salutas vin,
Gradimir
Miaj kontaktaj informoj:
Retadresoj:
por...@slikom.info
aŭ
bas...@gmail.com
Poŝtelefono:
+387 66-44-55-44 aŭ
+381 64-963-8477 (ankaŭ por WhatsApp)
Voku min aŭ sendu mesaĝon tute libere!
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "LIBE" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to libe-ligilo...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/libe-ligilo/001701dce454%24e045aa40%24a0d0fec0%24%40gmail.com.