Esperanta ligilo 2023-7

2 views
Skip to first unread message

Suslov Vjacheslav

unread,
Sep 25, 2023, 2:35:15 PM9/25/23
to esper...@googlegroups.com
         Esperanta Ligilo

       Oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

     numero 7 - Septembro 2023


          Enhavtabelo

Kio okazas en nia medio.

Kongresa raporto.

Kulturaj arangxoj dum la 87-a IKBE en San Benedetto del Tronto
(Italio).kongreso.

LIBE funebras:
  Forpasoj.
  Kiu estis Gyula Farkashalmi.

Literaturo:
  Pri mia knabina animo.
  Versajxoj de Valentin Melnikov.

Du matematikaj enigmoj.




     Kio okazas en nia medio

  Iuj legantoj plendis, ke en Esperanta Ligilo ne aperas informoj pri
eventoj
okazintaj a0 okazontaj kadre de la blindul-esperantista movado. Grandparte
ili pravas kaj do ni klopodos korekti tiun mankon. Sed por tio ni bezonas
vian helpon. Ni do petas cxiujn samideanojn, kaj unuavice niajn delegitojn,
informi nin kiam en ilia lando okazis io interesa aux oni planas okazigi
gxin:
ni certe diskonigos la ricevitajn informojn.
  Sed, ankoraux pri interesaj okazajxoj, ne forgesu ke nun multaj el ili
disvolvigxas en interreto. Tiuj, kiuj disponas la necesajn teknikajxojn,
havas eblecon partopreni en multaj arangxoj. Per kelkaj programoj, inter
kiuj estas $Teamtalk kaj $Skajpo, aktivaj LIBE-anoj organizas konstantajn
aux okazajn renkontigxojn pri diversaj temoj. Ankaux pri ili ni petas
detalajn
informojn por publikigo. Kaj same, sed multe pli abunde, okazas inter
vidantaj
Esperantistoj, sed kial ne partopreni ankaux en tiuj arangxoj?
  Verdire la redaktorino de Esperanta Ligilo enkondukis rubrikon "por la
retumantoj", kiu bedauxrinde malaperis el larevuo. Nu, cxar allogaj eblecoj
abundas kaj cxar la nombro de niaj membroj kiuj jam profitas el ili ne
estas
granda, ni intencas, per la aperigo de informoj, altiri novajn
partoprenantoj
kaj stimuli ankaux la malnovajn al pli konstanta cxeesto.
  Bonvolu alsendi informojn! Dankon.
  Sed ni venu al la nuna numero de nia revuo. Gxi enhavas informojn pri
IKBE okazinta en Italujo; cxeestis 40 homoj (enkalkulante akompanantojn)
el ok landoj, sed parto el ili venis por samtempe kaj samloke okazonta
Erasmus-seminario kaj ne por IKBE,
kvankam ili estis Esperantistoj.
Bedauxrinde enestas ankaux tro da funebraj anoncoj.


       Kongresa raporto

  Cxe la strando de adriatika maro, geesperantistoj kunvenis, en la gracia
urbeto San Benedetto del Tronto, de la 3-agxis la 10-a de junio.
kvankam la gekongresanoj estis iomete malmultaj, la programo estis tre
ricxa kaj interesa. Matene, oni povis auxskulti altnivelajn prelegojn, kaj
tute libere, partopreni kunsidojn en la kadro de la projekto "plilertigu
edukistojn por inkluziveco". posttagmeze cxiuj povis gxui la maron,
danke al bona
kaj milda vetero, aux promeni en tre eleganta aleo, tute proksime de la
maro,
observante belegajn skulptajxojn, aux gustumi en la kafejoj malvarmajn
trinkajxojn.
 Dimancxe, la kvaran de junio, okazis la malfermo de la kongreso: post la
salutoj de la lokaj auxtoritatoj, la prezidantino de IABe, kiel
gastigantino,
salutis la gekongresanojn, dezirante al cxiuj bonan kaj fruktodonan
laboron/
Sxi poste transdonis la gvidadon al s-ino Nedeljka Lozajicx, kiel
prezidantino
de la tuta kongreso, kiu klarigis la kongresan temon: "Cxu la maro dividas
aux kunigas popolojn?".
  Dum la kongreso, oni povis auxskulti  kvin prelegojn, el kiuj tiu de
s-ino
nedeljka estis prezentita kadre de la seminario kiu flankumis la kongreson.
  Du prelegoj pritraktis specife la
kongresan temon: la unua farita de prof. $Fabrizio $Pennacchietti, la dua de
prof. $aldo $Grassini.
  En la unua, prof. $Pennacchietti klarigis kaj priskribis kiel la Maro,
 precipe mediteranea maro, estis, kaj ankoraux povus esti komunikilo
por la
disvastigo de la diversaj lingvoj.
Tia gxi estis en la mezepoko, kaj ankaux antauxe, kaj, danke al gxi,
lingvoj
miksigxis kaj pliricxigxis.
  Aldo Grassini alfrontis la temon precipe de la historia flanko,
pritraktante
la valoron de iuj kulturaj kaj filozofiaj intersxangxoj, sed ankaux la
eblecon
por la popoloj, ekkoni kaj ricevi nekonatajn varojn. Do la mediteranea
maro,
kiu malbonsxance nuntempe estas tombejo de homoj kiuj volus eltrovi
novan kaj pli
facilan vivon transirante gxin, estis
tiam loko de renkontigxo kaj samtempe loko de disvastigxo de novaj kaj
neniam
antauxe konataj ideoj. Li rimarkigis ke, se verdire la fino de Mezepoko
fermis cxi tiun eblecon, la sperto restis kaj
eble plibonigxis malfermante novajn horizontojn.
  Tre interesa kaj tute nova estis la prelego de prof. Francesco Maurelli,
kies titolo estis "Submaraj robotoj".
Li klarigis kiel tiuj aparatoj .estas uzataj en multaj fakoj, kiel ekzemple
scienca esplorado de la maroj por biologiaj, geologiaj kaj geografiaj
celoj, kontrolado de submaraj instalajxoj kiel komunikaj kaj elektraj
kabloj kaj akvo-, gaso- kaj naftoduktoj, militaj celoj defendaj kaj
atakaj ktp.
Avantagxo de robotoj estas, ke ili povas atingi profundojn ne atingeblaj de
homoj kaj povas resti longe en la marprofundoj, kie ili laboras sub la
gvido de foraj teknikistoj. Gvidado per
radio estas tamen neebla, cxar radiaj
ondoj ne povas penetri la marojn kaj oni devas do konekti per kablo la
roboton
al surfaca ricevilo, sed kabloj, kvankam speciale produktitaj por toleri
grandan
premon, difektigxas facile, kaj krome limigas la moveblecon de la roboto/
Oni do ankaux utiligas sonajn ondojn por gvidi la robotojn, cxar tiaj ondoj
povas vojagxi en akvo, sed ankaux por ilia uzo estas limigoj.
La uzo de submaraj robotoj rapide disvastigxas cxar, malgraux ilia alta
kosto, ili plenumas altvalorajn taskojn. Imagu ekzemple ke el $Germanujo
oni science
esploras la marprofundojn cxe $Kanariaj insuloj, sed tie trovigxas nur la
robotoj: la sciencistoj kaj teknikistoj gvidas ilin kaj ricevas iliajn
informojn
restante sur la solida germana grundo.

  La du prelegoj de Violetta de Filippo kaj de Nedeljka Lowaji3 situis
iomete
cxe la limo inter la kongreso kaj la seminario: la unua koncernis la
vivon de
blinduloj en iuj afrikaj landoj, precipe en $etiopio, surbaze de la
sperto de la
prelegantino; en la dua, nedeljka rakontis sian sperton en grupo de
teatraj geaktoroj. Sxi monstris al ni bildojn kaj scenejojn, kaj ni ankaux
povis sxin auxskulti, kiam sxi rolis en sia "pièce téatrale". Sxi certigis
nin ke sxia partopreno en teatra grupo multe utilis al sxi farante sxin pli
kuragxema kaj pli konscia pri si mem.
  Kiel ni diris, en la kadro de la kongreso estis arangxita seminario
pri inkluziveco de geblinduloj en la socia kaj kultura vivo. En sia
disvolvigxo la seminario havis jam du sekciojn okazintajn la unua en
Toulouse
kaj la dua en Byalistok; la tria okazis gxuste en San Benedetto. La
rezultoj de
cxi tiu laboro estis tri dokumentoj; la unua, pri inkluziveco, el la
pedagogia
vidpunkto, la dua pri alireblo de blinduloj al cxiuspecaj artoj,
la tria pri la diversaj manieroj aliri kaj helpi blindulojn precipe en
kulturaj
medioj. en la seminario partoprenis tri landoj: Ffrancujo, Pollando kaj
Italujo;
por ni estis la unua sperto, sed, kvankam gxi estis tute nova, ni povis
multe lerni, kaj precipe kunlabori akceptante kaj diskutante cxies ideojn,
por atingi suficxe bonan rezulton. La rezultoj estos disvastigitaj
dum la UK en Torino, Italujo.  .


Kulturaj arangxoj dum la 87-a Ikbe en San Benedetto del Tronto (Italio)

Cxifoje mi alvenis unu tagon pli poste, la 4-an de Junio. Kaj gxuste la
saman
vesperon okazis la unua koncerto kadre de Ikbe. Koncertis Massimo Tagliata,
akordiona virtuozo. Post vespermangxo ni kolektigxis cxe la elirejo de nia
hotelo por iri al la koncerto en alian konstruajxon. Subite ekpluvegis,
tial
niaj organizantoj arangxis auxtoveturadon gxis la koncertejo.
Do ni venis per kelkaj auxtoj, sed okazis, ke la akordionisto atendis nin.
Tial la komenco de la koncerto prokrastigxis proksimume je la duonhoro.
Sed li ludis tiom belege, ke ni tute forgesis cxiujn malfacilajxojn
kaj malagrablajxojn.
Massimo Tagliata estas fama akordionisto, pianisto kaj arangxisto.
Li gajnis multajn premiojn en diversaj konkursoj i.a. en la
kanzonfestivalo de
Sanremo 2015, kie estis premiita la kanzono, kiun li akompanis.
Aperis multaj liaj sukcesaj lumdiskoj, kaj en 2012 li ecx gajnis la
platenan diskon.
Lia ludmaniero dum la koncerto elradiis tiom da pasio kaj energio,
ke la publiko ne nur aplauxdis, sed ankaux kunkantis kaj ecx sukcesis
kundanci.
Koncerto de Maria Grazia Barboni estis tute alispeca. Gxi okazis sur la
teraso
de nia hotelo. La tuta atmosfero estis tre intima, kaj la sono de sxia
gitaro
kreis lirikan etoson. Sxi kantis sen mikrofono pri amo, pri felicxo kaj
malfelicxo,
pri paco kaj Dio. En sxia repertuaro estas kantoj de Fabrizio de Andr>e,
Edit Piaf, Joan Baez kaj de aliaj auxtoroj.
Mi auxdis sxin kanti dum UK en Lisbono, kaj min tuj ravis sxia kantmaniero.
Tial mi cxifoje gxuis sxian kantadon, kiu rememorigis min pri Lisbono,
pri belega etoso de tiama koncerto, kiu ripetigxis ankaux nun.
Duo Acefalo (Stefano Staffolani   vocxo kaj gitaro, kaj Lorenzo
Cantori   vocxo
kaj diatonika balgharmoniko) prezentis al ni popolajn kanzonojn kaj
popolan muzikon
en nova arangxado. Cantori senlace sercxas tra la regiono Markio
popolajn kantojn,
kiujn li majstre ludas per tradiciaj muzikiloj. Staffolani esploras
malnovajn librojn
kaj la popolan memoron por trovi tekstojn por tiuj melodioj. Ili rakontis
al ni pri diversaj moroj, prezentis belegajn italajn kantojn
kaj entuziasmigis la publikon, kiu ne restis pasie sidanta, sed
partoprenis la spektaklon,
kunkantante kaj kundancante.
Okazis ankaux ekskursoj dum la kongreso. La unua estis duontaga,
al la rekapabliga centro por la surdblinduloj "Orfadena ligo".
Tio estas komplekso el kelkaj konstruajxoj, moderne ekipitaj,
kie samtempe povas logxi pli ol cent homoj. Ili povas konstante logxi tie
aux veni nur por kelkaj semajnoj. Por unu surdblindulo estas du edukistoj
(unu antauxtagmeze kaj unu posttagmeze). Mi esploris unu cxambron,
destinitan por unu homo. Gxi estas tre komforta, kun nova meblaro. Unu tago
en la rekapabligejo kostas proksimume 400 Euxrojn, sed gepatroj de tiuj
infanoj
pagas nenion, la kostojn pagas asekuro kaj libervolaj donacantoj. Estas tie
ankaux medicinaj servoj, masagxejo kaj nagxejo, konsistanta el du
nagxbasenoj
(unu por medicinaj celoj kaj unu por nagxi, gxi estas pli granda kaj pli
profunda).
Kiel cxiam merkredo estas ekskursa tago. Ni veturis komence al la tre fama
muzeo Homero. Gxi estas sxtata palpsenta muzeo en Ancona. Mi jam
la trian fojon vizitis tiun muzeon, tamen estas same interese,
kiel unuafoje, estas skulptajxoj, kiujn mi ne renkontis pli frue.
Tie staras kopioj de diversaj skulptajxoj, parte, se originaloj estas
tre grandaj,
plimalgrandigitaj, kaj blinduloj povas palpesplori ilin.
Post la abunda kaj bongusta tagmangxo ni veturis al la akordiona fabriko
Pigini.
Gxi ekzistas ekde la jaro 1946. Cxi tie estas produktataj butonaj kaj
klavaj
instrumentoj. La fabriko eksportas siajn produktojn en multajn landojn
de Euxropo,
sed ankaux en Argentinon, Pakistanon, Usonon, Kanadon kaj Egiptujon.
Ni spertis la tutan procedon de naskigxo de harmonikoj kaj akordionoj,
kaj fine ecx povis gxui, auxskultante belegan ludon de akordionisto.
Aparte mi povas mencii italan kuirarton. Ni cxiuj scias pri la ricxeco
de italaj mangxajxoj el faruno (spagetoj, makaronioj, tortelonoj,
kanelonoj, ktp). Sed estis ankaux proponitaj fisxajxoj, maraj estajxoj,
viando, rizo
Mi ecx ne povas nomi cxi tie cxiujn mangxajxojn. Kaj tagmangxoj kaj
vespermangxoj
estis ne nur tre diversspecaj, sed ankaux tre abundaj kaj bongustaj.
Kaj certe ne eblas ne mencii la maron. La temo de la kongreso estis "La
maro.
Cxu gxi dividas aux kunigas popolojn". Tial okazis kelkaj prelegoj pri gxi,
sed pri tio rakontas alia kongresa sekretario.
Mi volas mencii la veran maron, kiu trovigxis ege proksime de la
kongresejo.
Bedauxrinde la vetero ne tre favoris nin, preskaux cxiutage pluvis.
Tamen mi sukcesis ankaux nagxi en la maro. Belega sabla bordo, pura kaj
varma
akvo estas tre atraktiva por cxiuj.
Ni vere povus resti pli longe
Sed venis tempo por reveni hejmen. Tamen ni volonte revenos iam al tiu
belega loko, San Benedetto del Tronto.
Koran dankon, niaj karaj italaj amikoj!
Gxis revido ie en Esperantujo!
(Natalia Kasgmoca)


          LIBE funebras

       Forpasoj

  post tragika akcidento ene de sia logxejo la 12-an de januaro forpasis
manfred herrmann, 88-jara, honora membro de eblogo.
  manfred herrmann blindigxis post bombatako dum la dua mondmilito.
post vizito de la blindulinstituto en nürnberg li tie laboris kiel
telefonisto
unue cxe la firmao siemens kaj poste gxis sia emeritigxo cxe la urba
administracio.
  lian interesigxon por esperanto vekis filo kaj bofilino, ambaux
aktivaj en
la germana esperanto-asocio (gea).

kiel membro de eblogo manfred herrmann partoprenis kongresojn kaj aliajn
esperantoarangxojn. Ekde la jaro 2000
gxis 2015 li administris la kason de nia organizajxo. en 2019 la
membrokunveno
nomumis lin honora membro de eblogo.

  post pasko ni ricevis la komunikon, ke forpasis brigitte bukenberger.
dum la 60-aj 70-aj jaroj de la pasinta jarcento sxi akompanis sian
tiaman edzon
otto cohrs al ikbe kaj aliaj eventoj.

pasintjare sxi subtenis la aktivajxojn de nia organizajxo okaze de gxia
100-jara jubileo per kontribuoj kaj fotoj por la tieokaza memorlibro kaj
partoprenis ties prezentadon dum la gea-kongreso en kaiserslautern.

  kara manfred, kara brigitte, ripozu en paco. vi dauxre restos en nia
memoro.
(th. speckmann)

 Kiu estis Gyula (1941-2023)?

Gyula Farkashalmi, filo de vidhandikapitaj gepatroj, naskigxis blinda,
en 1941, en Budapest.
Jam en la "Landa Eduk- kaj Lerninstituto por Blinduloj" (tiama oficiala
nomo de
la hungaria porblindula bazlernejo kaj internulejo) Gyuszi (Julicxjo)
montris
superaveragxan interesigxon pri diversaj lingvoj.

Post la deviga rusa, Esperanto estis la dua ne-gepatra lingvo kun kiu li
konatigxis.
Lia mentoro estis rekte Miklosx Bano, tiutempe la plej aktiva kaj
produktiva
blinda Esperantisto en la lando.
Gyula transprenis de tiu dojeno entuziasmon ne nur al la internacia lingvo,
sed ankaux al la brajla skribsistemo kaj pensmaniero.
Danke al tio, en la gimnazio - kiun li frekventis inter senhandikapaj
kungelernantoj - li povis uzi la gxustan francan brajlon, kiu estis por
li la lauxvica kromlingvo.

Gyula formale ne surprenis superajn studojn en altlernejo aux universitato,
kvankam intelektaj kapabloj por tio tute ne mankis al li.
Eble mankis tamen kuragxo, li ja estis eksterordinare modesta homo.
Li do eklaboris kiel telefonisto, kaj en la 70-aj jaroj oni invitis lin
al la
presejon de la hungara blindulasocio por provlega/korektista laboro.
Tiu posteno estis tre adekvata por li, klerulo.

Jes, li estis klera, kaj tra la tuta vivo li pluklerigadis sin mem nature
pri tre diversaj fakoj, tamen speciale pri lingvoj.
Li altnivele alproprigis la hispanan, sed "ne eblus lin vendi" ankaux en
la ceteraj latinidaj lingvoj.

La budapesxta IKBE en 1966 estis ekstreme signifa por Gyula koncerne ne
nur Esperanton, sed - pli vastasence - internaciecon.
Ne eblas ne mencii, ke li tiam konatigxis i.a. kun nia nelacigebla,
ankoraux  multmaniere malferma samideano Anatolij Masenko.
Tiu amikeco restis tre grava kaj aparte frateca por ili ambaux, kun
aktiva leter-intersxangxado
kaj reciprokaj personaj vizitoj.

Por ne ellasi ion, ni menciu, ke al la lingvoj de Gyula poste aldonigxis
ankoraux
la germana, kaj fine ankaux la angla.
Li bone uzadis la ellernitajn lingvojn, multe foliumante diverslingvajn
revuojn,
magazinojn, kiujn li ricevadis de eksterlandaj konatoj.

Rememorante, ni povas diri, ke Gyula Farkashalmi ne apartenis al plej
vojagxemaj blinduloj.
Kompreneble li partoprenis en kelkaj eksterlandaj kongresoj, tamen la
gepatran landon li forlasis relative malofte cetere, krom tiuj, jam
menciitaj
amikaj vizitoj.
Dumvivan amikan rilaton li flegis ankaux kun geedzoj Da Costa.

gxenerale dirite, Gyula estis societema, amika homo.
Kiam li ricevis gastojn, li fartis tre bone, kaj foj-foje li volonte
variigis
la amikan etoson per sia akordiono, kiun li ja ne ludis faknivele, sed
cxiam bonhumore.

Gyula kolektis en sia logxejo aron de valoraj, diverslingvaj brajlaj
libroj,
vortaroj.
Kiam li sentis la alproksimigxantan vivofinon, lia plej granda skrupulo
estis,
kio okazos kun tiu valora kulturkolekto.
Kaj tiu bedauxrinda fino venis tamen subite, sen iu antauxsigno.
Iun julian tagon li subite eksentis sensentigxon, kvazaux sensangigxon
en la maldekstra brako, kiun li ne plu kapablis levi.
Li devis tuj enhospitaligxi, kie oni konstatis apopleksion, de kiu li
baldaux mortis.

La forpaso de Gyula Farkashalmi estas dolora por cxiuj ni, kiuj lin konis.
Lia librokolekto nun estas transportata en la brajlan bibliotekon de la
hungara blindulasocio.
Kara amiko, ripozu en paco.
(Attila Varro)


          Literaturo

     Pri mia knabina animo

  Antaux ol komenci tiun cxi rakonton mi devas rimarkigi ke la
antauxnomo de la
auxtoro "Ferenc" estas virnomo, kaj la historio ne estas novelo, naskita
de la
profesia fantazio de la verkisto, sed vera okazintajxo. Sed se oni estas
viro,
oni gxenerale ne havas knabinan animon.
  Kio estos tio? - vi volas demandi - cxu fantomhistorio pri sxangxitaj
animoj en la
stilo de Stevenson? Kalkulema kaj malica
verkisto nun komencus petolan divenludon kun la scivolemo de la afabla
leganto,
sed mi volas pruvi al la tuta mondo, ke mi estas nek kalkulema nek
malica kaj
tial sen pluaj zigzagoj kaj nervmilito mi komencas la rakonton.
  Sidante apud skribotablo en la bela kaj cxiam paca Svedlando oni
malfacile
rememoras la komencon de la tria jardeko en tiu cxi gxis nun tre malfelicxa
jarcento.
Cxu temas efektive nur pri tiel malmulte da jaroj? oni prefere kredus,
ke tiu tempo estis antaux tuta jarcento.
  Tute grandaj landoj dronis intertempe, landoj igxis nerekoneblaj kaj
cxio
transformigxis surface kaj interne en la vivo de la homoj.
  Estis antaux longa tempo...! Ekzakte sep jarojn antaux la dua kaj
cxiun antauxan
militon superanta mondkonflikto.
  Euxropo ne estis ecx tiam loko de idilia trankvilo, sed oni ne
kuragxis antauxvidi
tion, kion oni devis kaj oni prefere trompis sin per la revoj pri la
iompostioma plibonigxo de la mondfebro.
  Oni trompis sin kaj revis, malgranduloj kaj grandpolitikistoj
egale.
  Jam tiam mi estis fervora kursgvidanto en mia malproksima hejmurbo,
kiun la
sorto tiel kruele torturis dum la lastaj jaroj de la dua mondmilito.
  Tiam oni ne pensis pri tio, ke la korpreme bela apuddanuba urbo iam
transformigxos je la valo de lamentoj.
  Kvankam ankaux tiam gxi estis nur sxajna paradizo.
  Mi instruis esperanton kun gxojo kaj volo de la optimismo, kun
entuziasmo kaj
kun espero de iaspeca "malgraux cxio".
  Cxar tro optimisma, kiel dirite, oni ne povis esti en Mezeuxropo.
  La situacio, post la unua mondmilito estis ege malfacila en mia
lando, kaj se
oni volus verki historian traktaton, oni konsumus multajn pagxojn de tiu
cxi
libro.
  Sed mi volas paroli nur tiom pri tiu cxi temo, kiom estas necesa por
tute
kompreni la formigxon de tiu cxi eta rakonto.
  Estis ja tiel, ke multaj dekmiloj kuradis sur la stratoj de la
postmilita,
miliona kaj de cxiu eksterlandano superlative lauxdita cxefurbo - sen kaj
por laboro kuris tiuj dekmiloj, kaj la fakorganizoj sercxis cxiujn
rimedojn por
okupigi la amasojn, por evitigi la dangxerajn brulpunktojn.
  La senlaboreco estis speciale granda en la kontorista fako kaj ankaux
tiu
fakorganizo arangxis diversajn kursojn al la senlaboruloj.
  inter tiuj kursoj trovigxis ankaux esperanto-kurso kaj mi ricevis kaj
volonte akceptis la taskon instrui gxin al tiu, entute ne gajige interesa
publiko.
  Sed dum la kurso oni ne pensis pri la afliktiga motivo de la kurso.
Cxar la
publiko efektive estis tre interesa kaj tre varia.
  Ili estis senlaboraj kontoristoj, pli bone dirite gekontoristoj, sed
plej bone
dirite junaj, cxarmaj kontoristinoj, en kies amaso nur malofte oni povis
malkovri iun aux iujn sensignifajn virojn.
  Mi ne povas diri, ke mi fartis malbone pro tio, ecx... La knabinoj
volonte
lernis esperanton, foje-foje unu aux alia malaperis el la kurso pro
okaza, aux
definitiva laboro, kelkaj reaperis post provizora okupo, kaj la instruisto
gxojis, kvankam tia reapero signifis samtempe malgxojon, cxeson de
laborokazo,
kaj parte ankaux tiun de la espero.
  Sed oni trovas ion bonan en cxio malbona, oni estas egoisto kaj oni
gxojis
pro la reaperinta dekoro, kiun tia vizagxo signifis al tiu cxarma kaj vigla
kurso.
  Laux mia scio kelkaj restis fidelaj al esperanto kaj uzis la lingvon en
diversaj rilatoj en la lando kaj dum estis eble ankaux al la ekstera mondo.
  Unu el ili povis danki ecx sian edzinigxon al esperanto, juna
esperantisto, komercisto edzinigis sxin kaj sekve post tio sxi cxesigis
cxiun
interrilaton kun la lingvo kaj movado.
  Mi vere ne scias, cxu sxia geedzeco estis malpli sukcesa ol sxi
atendis, aux
- pli versxajne - sxi opinias, ke esperanto finis sian taskon:
"La mauxro faris sian devon, li foriru! Kvankam estas suspektinde, ke poste
ankaux la edzo, pli frue tre fervora samideano, malaperis el la
esperantista
mondo.
  Inter la frauxlinoj estis juna, cxarma blondulino, cetere tre
malricxa knabino,
kiu estis tre fidela al la kurso.
  La plej ridemaj sunradioj, la plej ambicia kaj persista flirtemo de
virseksa samsortano ne povis sxin forlogi de la lecionoj.
  Ŝi estis diligenta kaj sxia interesigxo ne konis limon. Por ecx
stimuli kaj
premii sxian ambicion jam frue mi proponis al sxi komenci korespondadon.
  "Eble vi povos trovi iun bonvolan kaj influhavan samideanon, per kies
helpo vi
povos veni eksterlanden."
  Cxar tio estis la pinto de sxiaj sopiroj. Ni studis diligente la
Heroldon
kaj inter la anoncoj baldaux ni trovis jun promesan kaj allogan.
  Por eviti komplikajxojn ni sxangxu nun lian hejmlandon kaj ni diru ke
li estis
portugalo.
  Li estis cxefoficisto, estro en iu akcia societo. La anonco placxis
al la
knabino, estis tia fidovekanta, solida anonco, kiu forigis ecx la plej etan
suspekton pri aventuremulo.
  Gxi ne estis tia "Hej knabinoj, mi estas cxi tie"" anonco kun plena
despotismo de la fripona kaj facilanima junagxo, sed estis serioza
anonco de
solidigxinta, agrabla kaj gxentilhoma sinjoro en solida kaj agrabla lando.
  La knabino havis emon al la korespondado.
  "Sed kiel mi povus korespondi. Mi estas ankoraux cxe la komenco.
Apenaux mi
scias iomete el esperanto."
  "Ne gravas, tute ne gravas" mi trankviligis sxin; "komence mi helpos vin
kaj poste dum la turno de la leteroj vi progresos kaj povos iom post iom
mem
korespondi."
  La korespondado komencigxis. Verdire ne estis multaj la kontribuoj de la
knabino. La plej granda parto de la pli kaj pli amasigxintaj kartoj kaj
leteroj
estis miaj verkoj.
  Neniam en mia vivo mi vidis tiel fervoran korespondanton kiel la
portugalo estis. Kaj liaj leteroj plilongigxis de semajno al semajno. Lia
individueco plijunigxis de letero al letero.
  Dum kelkaj semajnoj li junigxis almenaux dek jarojn. Sed dirante
tion mi kalkulis
tre singarde.
  Ankaux niaj respondoj plilongigxis. Li petis ankaux portreton kaj ni
sendis, sed
cxiokaze tamen sxian kaj ne la mian.
  Ankaux li sendis sian portreton. Li estis simpatia kaj honestaspekta
kvardekjarulo en tiu periodo de la harperdo, kiam oni tre zorge provas
geometrie arangxi la reston de la hararo. Simpatia aspekto kaj tre
konvena al la
bazaj motivoj.
  Post la reciproka sxangxo de la portretoj la amo subite ekflamis. Li
sendis ardan, okpagxan leteron kun amaso da lauxdoj pri la cxarmo de la
blondulino,
kaj la cxarmulino reciprokis la lauxdojn kun mia tre aktiva helpo en
preskaux
same longa letero.
  Tiel dauxris la afero dum kelkaj monatoj. Reen ne plu estis vojo,
kvankam
la knabino, estante honesta animo provis memstarigi sin.
  Ŝi jam konis bone la lingvon kaj provis skribi sen mia amika helpo, sed
la rezulto estis tre malesperiga. Li angore demandis: "Cxu eble vi estas
malsana? Via lasta letero impresis laca! Skribu tuj!"
  Ŝi devis vole-nevole reveni al mi kaj mi dauxre faris novajn kaj novajn
leterojn, prenante helpon de mia profesia fantazio.
  La sukceso farigxis iel tro bona. La portugalo iom post iom plene -
gxis la
oreloj - enamigxis al la knabino. Pri tio ni estis ja plene kontentaj,
sed-sed -
post proksimume duonjara korespondado venis la granda, vera, senmanka
amkonfeso.
  Laux mia memoro la portugalo skribis proksimume jene:
  "Kiam antaux kelke da monatoj vi sendis al mi vian portreton, mi
estis felicxa.
Vi ja estis tiel cxarma, juna sur la bildo. Sed mia impreso tamen ne restis
dauxra. Cxarmaj junulinoj trovigxas cxie. Ankaux cxi tie.
  Sed iom post ion laux viaj leteroj elvolvis sin via cxarma, rava,
knabina,
vere knabina animo kaj nun mi sentas, ke mi amas vin, jes mi amas vin,
ne tiel
multe vian eksterajxon, kiun realigas al mi momente nur via portreto,
sed tiun
individuon, kiun viaj leteroj prezentis al mi tiel konvinke kaj aminde..."
  Ankaux la punktoj vicigxis fine de la frazo kun la honesta intenco,
ke ili
malkasxu la sentojn en tiu sfero, kie la vortoj ne plu povas servi pro siaj
materiaj mankoj, sed en la konkreta okazo tiuj punktoj aspektis kiel
malicaj
diablidoj, montrantaj sian langon al mi kaj ecx pli al sxi.
  Jen tiel ekamis portugala direktoro mian veran, junan, knabinan
animon kaj
li eble ecx nun miras (se cxiu strangajxo, okazinta en la mondo ne
fortiris lian
atenton en alian direkton), kial li ne ricevis respondon al sia vera,
granda,
senmanka amkonfeso.
  Cxar li ne plu ricevis respondon. Cxiu penado lia farigxis vana.
  Kaj ankaux mi faris gravajn konkludojn kaj submetis min al la
konsekvencoj: Mi
jxuris solene, ke mi gardos min cxiam kaj nur en nepra neceso skribos
leteron en
la nomo de bela, blonda knabino.
  Kaj tiel malaperas mia rava, milda, knabina animo inter miaj multaj
rememoroj el mia heroa epoko en Esperantujo.
(Ferenc Szilágyi)


     Versajxoj de Valentin Melnikov

    sonetoj el la ciklo "Sonetoj al mia Muzo":

     VI
Por fugxi el la marcxo de banal',
singarde iru ni laux pado streta.
Se malkonvene sonas vort' konkreta,
fabelon krude rompas la real'.
Subtila sento, kvazaux florpetal',
tuj velkas pro ektusxo maldiskreta...
Do vera majstro en poemo preta
ne krios vane: «Jen la ideal'!»

Je l' vortoj nia lingvo estas ricxa,
sed, elektante ion por deklam',
patoson sxparu, por ne esti kicxa.
Pro misa blovo estingigxas flam'...
Verkante, mi farigxas supersticxa:
neniam uzas mi la vorton «am'».


     VII
De homamaso fore, en izol',
obsedas min serena hela tristo:
La sorto de «poeto sen popol'»
neeviteblas por esperantisto.
Jen – iu parkerigis kun bonvol'
dek ses regulojn laux konata listo
por elementa skribo kaj parol'.
Sed estas maniero de l' ekzisto

por mi la lingvo. Do cxagrenas min,
ke mia kara samideanin'
en gxia rego lauxnivele mezas.
Kaj eble superfluas mia pen'
la versojn zorge cxizi por kompren',
cxar... tutegale ilin sxi aprezas.


     Penseroj

Viv’ jen karesas nin, jen batas,
Varian sorton hom’ ricevas:
Ja optimisto vivi sxatas,
Kaj pesimisto vivi devas.

Do en medit’ filozofia
Perceptas vivon mi sen tristo –
Se la problem’ ne estas mia,
Mi certe estas optimisto.

     * * *
Kiu malsan’, ecx se akute,
Nin suferigi ja ne povas?
– Alzheimer! Sendolora tute,
Kaj cxiutage cxio novas!

     * * *
La vir’ al multaj gxuoj emas:
Li fumas, drinkas kaj blasfemas.
Kaj poste sekvas kiso ama
Per la busxo sama.


     Eroj (anstataux taglibro)

Anstataux banala liriko,
pli bonas por leg’ – limeriko.
En gxi absurdeco
kaj same maldeco
utilas por bona efiko.

Mia miskonduto kauxzas sxokojn:
Mi blasfemas kaj skandalas bole.
Do ne rajtas mi viziti lokojn,
Kien mi ne irus ecx lauxvole.

Asertas oni: “Vidis mi, en ver’,
Neniun, kiu scius Esperanton.”
...Eliru foje straten dum somer’
Kaj provu ie vidi glitkuranton.

Cxu glaso duonplenas aux duonmalplenas –
Demando estas de filozofi’.
Por gxi la solvo tamen neatendita venas:
Botelon en rezervo havu vi.

Forestas rimoj, melodi’,
Kaosas vortoj sur foli’.
Sed laux moderna opini’
Poeto estas ankaux vi.

– En Esperanto cxu aktivas vi?
Jen mi – kotizon cxiujare pagas!
– Ne. Alimaniere faras mi:
por Esperanto mi aktive agas!

El vidpunkto de la kul’
Homo estas Eternul’.




EL 2023-7 unikoda.txt
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages