| Тема: | Rob Moerbeek |
|---|---|
| Дата: | Tue, 2 Dec 2025 14:01:40 +0100 |
| От: | Natalia Kasymova <natalia...@freenet.de> |
| Кому: | famo...@gmail.com |
Karaj amikoj!
Tiuj el ni, kiuj persone konis Rob, scias, kiel bone li rilatis al blinduloj. Li havis titolon „Honora membro de UEA“, ricevis Regxan ordenon de Aranje-Nassau. Post sia emeritigxo li tamen dum multaj jaroj laboris en centra oficejo de UEA kiel volontulo. Li reprezentis Libe cxe UEA. Eblas longe rakonti pri liaj aktivajxoj kaj meritoj. Ili estas tre multnombraj.Sed nun mi volas skribi pri li kiel pri la amiko de blinduloj. Mi konatigxis kun li kaj lia edzino Nora en la jaro 1994 dum la Ikbe en Kislovodsk (Rusio). Kaj ekde tiam komencigxis nia multjara amikeco. Mi kelkfoje vizitis ilian gastaman domon en Nederlando. Dum multaj universalaj kongresoj li helpis min cxiam, kiam li renkontis min. En Israelo, kiam UEA postulis nepran akompananton por ni, li afable konsentis tion fari „oficiale“, kvankam li tute libervole helpis min cxiam. Li estis vere tre elstara homo, tre bonkora, tre helpema. Nur dank al li kaj Nora mi povis partopreni mian unuan eksterlandan universalan kongreson 1995 en Finnlando. Mi povus ankoraux multe rakonti pri li. Certe nun Nosobe perdis tre gravan membron. Mi plenkore esprimas mian kondolencon al nosobeanoj kaj al parencoj de Rob.Tiujn homojn ni neniam rajtas forgesi.
Nia kara amiko, vi por cxiam restos en la koro kaj memoro de blindaj esperantistoj.
Ripozu en paco!
Natalia Kasymova