viktoron
unread,Sep 19, 2009, 2:15:04 PM9/19/09Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Eodebian
Por instali Stardict nur necesas:
apt-get install stardict
En la dosieroj el la grupo vi trovos: stardict-aulex0.1.zip. Ĝi
enhavas du dosierujoj kun la eo-es kaj es-eo Aulex-vortaroj. Por
instali ili, kopiu tiujn du dosierujojn al:
/usr/share/stardict/dic/
Nun nur restas startigi la programon.
Kurioze stardict funkcias sur io ajn programo. Vi nur devas elekti
[select] per la muso vorton, ie ajn, kaj tiam aperos ekraneto
enhavante la difinon. Se vi uzas la normalan ekranon kiel serĉmaniero,
oni povas plibonigi la serĉado per kelkaj simboloj:
*Aldonante / antaŭ ol iu ajn vorto, la vortaro provos serĉi la plej
simila vorto. Do, estas bona ilo kiam ni ne konas kiel precize skribi
iun vorton.
*Aldonante | antaŭ ol iu ajn vorto, oni serĉos ene la difinoj.
*Kompreneble ĝi ankaŭ permesas * kaj ? kiel kutime.
Ankaŭ ekzistas la utilaĵo sdcv, kiu permesas uzi Stardict per la
terminalo!. Alia kuriozaĵo estas ke, instalinte festival aŭ espeak,
oni povas aŭdi la serĉatajn vortojn.
ĝuu la stardictado :-)