Pri la nova Ubuntu, 9.10

3 views
Skip to first unread message

Burnaron

unread,
Dec 6, 2009, 8:20:13 AM12/6/09
to Eodebian
Saluton al vi ĉiuj.

Lastatempe, mi vidas ke tiu ĉi grupo estas iomete morta. Kaj mi pensis
ke estus taŭga paroli pri la nova versio de Ubuntu, la 9.10. Mia
mesaĝo estas por paroli pri kiel ŝanĝi kelkajn estetikajn agordojn de
GNOME en tiu ĉi nova versio, kiuj antaŭe estis tre facile ŝanĝeblaj
kaj nun, bedaŭrinde, jam ne.

Mi parolos pri kiel ŝanĝi la 1) GDM-n temon kaj la 2) XSPLASH-n
aspekton:

1) En la antaŭaj versioj de Ubuntu estis tre simpla ŝanĝi la apekton
de nia GDM temo. Sed nun tio jam ne estas tiel facila afero. Nun, por
ĝin ŝanĝi oni devas skribi en terminalo:

gksudo -u gdm dbus-launch gnome-appearance-properties

Kaj, post kiam ni enmetu la administrantan pasvorton, fenestro por
agordo de la temo aperos (tiu ĉi fenestro estas sama kiel la fenestro
por la agordo estetika de la labortablo, sed per tiu ĉi oni agordas la
GDM-n temo-n). Kiam ni finu la agordan taskon, nur ni devas klaki la
butonon Fermi "CLose".

Tiu ĉi operacio ŝanĝas aŭtomate agordeton en Helpaj Teknikoj. Por lasi
ĝin kiel ĉiam, nur ni devas iri al:
Sistemo–>Agordoj–>Helpaj teknikoj kaj tie ni devas klaki sur "keyboard
Accessibility", kaj tiam, en la etiketo "Accessibility" ni devas
malpremi "Accessibility features can be toggled with keyboard
shortcuts"

Kaj ni jam havos nian GDM-n temon ŝanĝitan.

2) Pri la XSPLASH aspekto, nur ni devas iri al la dosiero /usr/share/
images/xsplash/ kun administrantaj rajtoj kaj tie modifi la fonekrana
bildo kaj la aliaj aferoj. Rimarku ke mi nur diris modifi... sed ne
ŝanĝu la nomon de tiuj arkivoj.
Por fari tion oni devas skribi en terminalo:

gksu nautilus

Tiam skribi la administrantan pasvorton, iri per la dosierumilo
nautilus al la dezirata dosiero (/usr/share/images/xsplash/), kaj tie
modifi la bildojn kiujn ni deziras modifi.

Mi esperas ke tio estu utila al vi!

Plej amike,
Burnaron
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages