Jen provizora horaro. En tiu cxi espereble mankas nenio. Se vi trovas
seriozan problemon, bonvolu informi mi kiel eble plej baldaux.
Mi dungos la multekostan AV-personon nur dum sabato posttagmeze kaj por la
distra vespero, do mi devas meti je sabato cxiujn prelegantojn kiuj bezonas
elektronikajxojn.
Mi sendas du versiojn: unu estas spreadsheet kaj la alia msword dokumento.
Ili amabaux sekve enhavas klarigon de la mallongigoj, kiuj reprezentas la
eventojn.
Tomaso Eccardt
La ekumena diservo estas en la listo de mallongigoj, sed ne en la
horaro mem. Ankaux, la biblia stud-sesio de Beth Magallon versxajne
devus esti je dimancxo matene, tuj antaux aux post la ekumena diservo.
Se vi rearangxos tiel, bv. meti mian programeron "phenry1" (enkonduko
al Toki Pona) je alian tempon -- eble intersxangxante gxin kun la nuna
enhorarigo de la biblia studsesio je 11:00 lundo. (t.e., la biblia studado
estu je la 8a dimancxe, la ekumena diservo je la 9a dimancxe, kaj mia
prelego/leciono pri Toki Pona estu je la 11a lunde).
Ankaux: cxu "Inmigrado" estas tajperaro por "Enmigrado"
aux cxu vere temas pri migrado de inoj?
> Mi sendas du versiojn: unu estas spreadsheet kaj la alia msword dokumento.
> Ili amabaux sekve enhavas klarigon de la mallongigoj, kiuj reprezentas la
> eventojn.
Nepre la presota kaj disdonota versio devas esti pli legebla,
sen tiom da mallongigoj! Vidu iu ajn el la pasintjaraj
horaroj en la reto. Cxu vi bezonas helpon formati la horaron?
Versxajne mi povos helpi.
--
Jim Henry
http://www.pobox.com/~jimhenry
Cxu la diservoj rajtas okazi en la kongresejo? Mi kredas, ke mi memoras
iun polemikon pri tio. Aux cxu ecx la biblia studo ne rajtas okazi en la
kongresejo?
Tomaso
- filipo
> --
> No virus found in this incoming message.
> Checked by AVG Free Edition.
> Version: 7.1.394 / Virus Database: 268.10.1/391 - Release Date: 7/18/2006
>
>
> Cxu la diservoj rajtas okazi en la kongresejo? Mi kredas, ke mi memoras
> iun polemikon pri tio. Aux cxu ecx la biblia studo ne rajtas okazi en la
> kongresejo?
Estis nur William Harmon kiu objxetis, kaj laux mia memoro,
ecx li objxetis nur al la apero de la diservo inter la aliaj
programeroj en la horaro (anstataux en aparta sekcio de
la programlibro pri "ekstertemaj okazoj"). Cxiu alia, laux
mia memoro, konsentis ke ekumena diservo estas jam tradicio,
kaj la plejmulto konsentis aldoni senkulpigilon ("disclaimer")
pri tio, ke ELNA estas politike kaj religie neuxtrala kaj
ke la prezentajxoj reprezentas la vidpunktojn de la prezentantoj
kaj ne de ELNA. Tio aperu ie en la programlibro - laux mi,
ne tro grande aux frue. Eble inter la horaro kaj la detala
listo de programer-priskriboj.
Yahoo! Messenger with Voice. Make PC-to-Phone Calls to the US (and 30+ countries) for 2¢/min or less.