Kara Martin
dank al via lingva klarigo, mi jam pli bone komprenas la fonon
antaux kiu vi linukse okupigxis pri "nauxatl·o". Mi tute ne
miskomprenis vian oferton kvazaux gxi estus spamajxo, sed se mi
iomete moke skribis pri longa sendiskuta pauxzo cxe
"eliberaprogramaro", estis cxar mi kvazaux ne rajtas cxeesti tiun
retliston pro mia nekapablo baza uzi iujn ajn linuksidojn.
Fiere, mi ja posedas funkciantan aparaton ASUS Eee-PC, kiu
estas malgranda komputilo, kun videbla diagonalo de ekrano je 22
cm aux 8.5 coloj, kapabla je rulado de Linukso. Bedauxrinde "nur
gxi, ne mi", scias ruli Linukson kaj jen kialo, ke mi aligxis al la
retlisto.
Kaj pro tio, post cxirkaux 3500 mesagxoj kaj 13 jaroj (mi aligxis je
2006-09-22), mi devas konfesi (r)esti "pasagxero sen bileto".
Mia nuna demando jxus estis: "Cxu estas iu, kiu, samkiel mi, iam
esperis ekakiri per nia lingvo sciojn pri LINUKSO? Mi sxatus
eklerni plej eble senpene, kaj eble bezonus facilan lernoprogramon
aux individuigitajn konsilojn de (amatora) fakulo klarigema."
Klarigema, kara Martin, vi estas, dankon. Cxu vi pretus baze
ekkomprenigi min pri la mastruma sistemo kaj poste pri yalhua?
Se tiu lernhelpo estus konsiderata gxeno por la ceteraj listanoj,
bonvole skribu vi, Martin, nur al mi individue, private - sed komence
eble restu publike, por ke aliaj listanoj vidu kion oni faru per via
Dume: se aliaj listanoj diras al si: Ho felicxe, nun venoas klarigojn
pri kiuj mi supiris, tiam anoncu vin tien-cxi kaj lasu al artin la
decidon cxe resti publika cxu igxi privata cxu lasi entute.
> From: "Martin J. Ponce" Date sent: 28 Apr 2019 12:55 -0700
> Subject: Re: [eliberaprogramaro: 2589] Re: [2588 / 2587] yalhua -
> Invitacion para editar To:
eliberap...@googlegroups.com Send
> reply to:
eliberap...@googlegroups.com
> Pardonu min Ueli, certe spamon mi ne volas al vi sendi. Lasu min
> rakonti al vi iomete pri tiu afero: mia familio parolis mesxihk-an
> lingvon.
Ueli