Tradukado de KDE pre TranslateWiki.net

13 views
Skip to first unread message

KuboF Hromoslav

unread,
Feb 25, 2014, 5:55:37 PM2/25/14
to eliberap...@googlegroups.com
Sal.

Ĉu vi scias pri planoj / proponoj pri tradukado de la grafika uzantomedio KDE per la traduksistemo TranslateWiki.net? Vidu detalojn ĉe https://translatewiki.net/wiki/Translating:KDE kaj ĝia diskutpaĝo.

Mi iam tradukadis programojn per tradukdosieroj kaj nun tradukas per TranslateWiki.net - la diferenco estas granda kaj mi ne plu emas tradukadi per dosieroj. TranslateWiki.net estas uzata por tradukado de grandaj projektoj kiel MediaWiki kaj aliaj. Kvankam mi ne intencas multege tradukadi KDE-on, kiel uzanto de KDE kaj tradukanto ĉe TranslateWiki.net mi certe iom helpus.

Nun necesas ke iu tradukteamo (TUTA TRADUKTEAMO) volu tradukadi _ekskluzive_ nur per TranslateWiki.net. Ĉu eble povus la Esperanta teamo pioniri tiun novan manieron de tradukado? Mi pensas ke per facila maniero de tradukado ni povus allogi kelkon da novaj tradukemuloj al KDE.

Kion vi pensas?

--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/

Martin Ponce

unread,
Mar 3, 2015, 7:14:24 PM3/3/15
to eliberap...@googlegroups.com
Interesa afero KuboF.

Eble helpos la komunuma interligado, kiu nuntempe mankas.
Message has been deleted

Axel Rousseau

unread,
Mar 6, 2015, 6:58:16 AM3/6/15
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton,

Mi estas Axel Rousseau kaj estas membro de la KDE teamo. Mi ne scias kio estas la plej bona solvo por traduki KDE, sed mi decidis provi na "Zanata" (simila retejo al translatewiki far RedHat).
Se vi pretas helpi nin, vi trovos informojn tie : http://axel584.livejournal.com/18287.html
Se vi bezonas pliajn informojn, ne hezitu kontakti min.
Antaŭdankon,
Axel

Michal Matúšov

unread,
Mar 6, 2015, 12:41:51 PM3/6/15
to eliberap...@googlegroups.com

Ĉu tuta traduka skipo de KDE uzas tiun ĉi servon? Ĉar mi cerbumas pri ŝlosado de tradukĉenoj dum tradukado per dosieroj. Tio (teorie) povus gvidi al konflikto dum alŝutado de tradukoj.
Amike

Dňa 6.3.2015 12:58 používateľ "Axel Rousseau" <axe...@gmail.com> napísal:
--
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon ĉar vi abonis al la forumo eLiberaProgramaro ĉe Google.
Por sendi mesaĝon al la grupo, uzu la retadreson eliberap...@googlegroups.com
Por malaboni ĉi tiun grupon, sendu retmesaĝon al eliberaprogram...@googlegroups.com
Por pli da informoj kaj agordaĵoj, vizitu la http://groups.google.com/group/eliberaprogramaro
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "eLiberaProgramaro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to eliberaprogram...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Axel Rousseau

unread,
Mar 6, 2015, 1:40:50 PM3/6/15
to eliberap...@googlegroups.com
Fakte, de pluraj monatoj/jaroj neniu plu tradukas por KDE. 
Mi do estas la sola membro de la teamo...

Do, jes, la tuta teamo uzas tiun sistemon.

Plej amike,

Axel

You received this message because you are subscribed to a topic in the Google Groups "eLiberaProgramaro" group.
To unsubscribe from this topic, visit https://groups.google.com/d/topic/eliberaprogramaro/q0dS_oTRsyQ/unsubscribe.
To unsubscribe from this group and all its topics, send an email to eliberaprogram...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages