sono en Skaypo

2 views
Skip to first unread message

Kim

unread,
Dec 26, 2008, 6:00:28 PM12/26/08
to eLiberaProgramaro
Nia forumo estas tiel silenta ke mi pensis pri ia miskonfiguro en mia
nova versio de Ubuntu > 8.10...
Kaj ĉar mia Skajpo ne funkcias en Linukso kun sono mi pensis meti
similajn dubojn tie ĉi, por ke ni babilu almenaŭ pri niajn
malfacilaĵojn en la uzado de Linukso, ekzemple.
Ĉu tio validas? Ĉu iu povas helpi min?
(aŭ mi devus krei novan grupon por diskuti tiajn aferojn...)

Sincere, kun deziroj de tutan jaron 2009 feliĉan al ĉiuj,
Kim

Cindy McKee

unread,
Dec 27, 2008, 4:04:17 PM12/27/08
to eliberap...@googlegroups.com
Ĉu vere, nur via Skajpo ne havas sonon? Kaj vi iris al Opcioj -> sonaparatoj, kaj provis elektojn el la falmenuo, ĉu ne? Se jes, vi havas permesan problemon, kaj devus alĝustigi .......ĉu estas /dev/dsp, personoj? Ĉu li bezonas aldoni legan rajton al /dev/dsp ?

2008/12/26 Kim <rib...@gmail.com>



--
Cindy McKee
Cindio

Martin J. Ponce

unread,
Dec 28, 2008, 5:32:38 AM12/28/08
to eLiberaProgramaro
Saluton Kim,

La bonvena mesaĝo havas tiun tekston:

"Vi povas libere enmembriĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri
linukso, programaro, k.s."

http://groups.google.com.mx/group/eliberaprogramaro?hl=eo


On 26 dic, 17:00, Kim <ribe...@gmail.com> wrote:
> Nia forumo estas tiel silenta ke mi pensis pri ia miskonfiguro en mia
> nova versio de Ubuntu > 8.10...

Mi komprenas.

> Kaj ĉar mia Skajpo ne funkcias en Linukso kun sono mi pensis meti
> similajn dubojn tie ĉi, por ke ni babilu almenaŭ pri niajn
> malfacilaĵojn en la uzado de Linukso, ekzemple.
> Ĉu tio validas? Ĉu iu povas helpi min?

Jes, tio validas. ( kaj mi bedaŭras diri ke mi ne scias pri multaj
aferoj, Skajpo kiel ekzemple. )
Eble forumanoj povas vin helpi. ( mi esperas sincere ).

> (aŭ mi devus krei novan grupon por diskuti tiajn aferojn...)

Se vi kredas ke tio taŭgas, estas bone. Kiel ni povas kontraŭstari ?
( Silenton ofte vi povas legi kiel "mi bedaŭras ke multe mi ne scias
pri la afero" , aŭ, "mi ne scias kiel vin helpi taŭge " )

> Sincere, kun deziroj de tutan jaron 2009 feliĉan al ĉiuj,
> Kim

Dankon Kim, kaj feliĉan novjaron al vi, kaj al ĉiuj.

Sincere
Martin

Ander Martinez

unread,
Dec 28, 2008, 9:59:08 AM12/28/08
to eliberap...@googlegroups.com
Cxiel ajn, kial grupo pri libera programaro uzas kaj privatecan kaj
fermitan programaron kiu funkcias sur fermita protokolo. Cxu ne pli
bonus uzi alternativon sur protokolo SIP? Sxajnas kontrauxdiro kaj mi
ne komprenas kial problemo pri tia programaro rilatas al tiu cxi
grupo.

amike :-)
OrE

2008/12/27 Kim <rib...@gmail.com>:

Martin J. Ponce

unread,
Jan 1, 2009, 4:27:47 AM1/1/09
to eLiberaProgramaro
On Dec 28 2008, 8:59 am, "Ander Martinez" <dwarfna...@gmail.com>
wrote:
> Cxiel ajn, kial grupo pri libera programaro uzas kaj privatecan kaj
> fermitan programaron kiu funkcias sur fermita protokolo. Cxu ne pli
> bonus uzi alternativon sur protokolo SIP? Sxajnas kontrauxdiro kaj mi
> ne komprenas kial problemo pri tia programaro rilatas al tiu cxi
> grupo.

Eble ĉar Skajpo funkcias en Linukso.

>
> amike  :-)
> OrE
>
> 2008/12/27 Kim <ribe...@gmail.com>:

Ander Martinez

unread,
Jan 2, 2009, 3:52:34 AM1/2/09
to eliberap...@googlegroups.com
Sed laux la nomo, tiu cxi retposxtlisto estas pri libera programaro
kaj ne pri linukso. Laux mi, por babili pri tiaj aferoj plej bonus
skribi al emalliberaprogr...@googlegroups.com. Sed cxar mi
ne kutime skribas al cxi tiu listo mi ne plu donos mian opinion pri
tiu cxi afero.


2009/1/1 Martin J. Ponce <mjp...@yahoo.com>:

Alekĉjo

unread,
Jan 2, 2009, 6:39:32 PM1/2/09
to eliberap...@googlegroups.com
Samopinias kun Ander.
Alekĉjo

2009/1/2 Ander Martinez <dwarf...@gmail.com>:

Maarten Deprez

unread,
Jan 3, 2009, 4:55:54 AM1/3/09
to eLiberaProgramaro
/* kun kelkaj komentoj... */
Ander->karma++;


Ander:
> Sed laux la nomo, tiu cxi retposxtlisto estas pri libera programaro
> kaj ne pri linukso.

Tamen indas subteni tiujn kiuj provas transiri al Linukso, cxar gxi
estas libera sistemo. Ne versxajnas ke jam dumvivaj malliberuloj tuj
povus adaptigxi al plena libereco. La celo estas atingi tute liberan
programaron, sed libera programo sub mallibera sistemo au libera
sistemo kun mallibera programo povus esti unua pasxo. Aldone ni povus,
kiel vi faris, komenti pri liberaj alternativoj, se tiuj ekzistas -
cxar eble ne cxiuj scias pri tiuj. Kaj se ne ekzistas - nu, cxu ni
diru ke tiu funkcio ne haveblas gxis iu faras liberan programon por
gxi? Plej oportune ne, cxar tiel ni riskas perdi bonintencajn homojn,
kiuj tamen ne trovas suficxan subtenon en liberujo. Lau mi indas helpi
launecese, klare indikante ke la solvo estas malpreferinda.


Amike,
Maarten

Cindy McKee

unread,
Jan 3, 2009, 9:04:02 AM1/3/09
to eliberap...@googlegroups.com
Saĝaj vortoj, Maarten.
Mi samopinias.

2009/1/3 Maarten Deprez <maarten...@scarlet.be>



--
Cindy McKee
Cindio

Joop Kiefte

unread,
Jan 3, 2009, 3:26:33 PM1/3/09
to eliberap...@googlegroups.com
Mi samopinias, aldonante ke fakte temas pri agordado de la libera programaro de linukso por funkciigi aferon (kaj fakte ne gravas kiun...). Krom se mi mislegis, ne temas multe pri agordado de Skype mem, sed pri konektado de la ĉirkaŭa sistemo al ĝi por ke ĝi funkciu.

Joop

2009/1/3 Cindy McKee <cfm...@gmail.com>



--
Communication is essential. So we need decent tools when communication is lacking, when language capability is hard to acquire...

http://esperanto.net

Maarten Deprez

unread,
Jan 4, 2009, 5:01:03 AM1/4/09
to eLiberaProgramaro
Kim:
> Kaj ĉar mia Skajpo ne funkcias en Linukso kun sono mi pensis meti
> similajn dubojn tie ĉi, por ke ni babilu almenaŭ pri niajn
> malfacilaĵojn en la uzado de Linukso, ekzemple.

Cindy McKee:
> Ĉu vere, nur via Skajpo ne havas sonon? Kaj vi iris al Opcioj ->
> sonaparatoj, kaj provis elektojn el la falmenuo, ĉu ne? Se jes, vi havas
> permesan problemon, kaj devus alĝustigi .......ĉu estas /dev/dsp, personoj?
> Ĉu li bezonas aldoni legan rajton al /dev/dsp ?

En mia Debiana sistemo (do, la patrino de Ubuntu), la dsp aparato jam
havas leg- kaj skribajn rajtojn, por la grupo audio. Kim, cxu vi (la
uzulo kiun vi estas en via sistemo) estas en la grupo audio? (Kontrolu
en /etc/groups) Se tio estas en ordo kaj la sono ankorau ne funkcias,
povus esti (mi ne jam provis skype-on) ke la programo intencas rekte
aliri la aparaton (sxajne jes, cxar la helpilo en la retejo de skype
parolas pri dsp) dum ke tiu jam estas kaptata de la gnome-a
sonservilo. Vi povas provi la komanon "fuser /dev/dsp" (el la pakajxo
psmisc) por vidi kiujn procezojn uzas la aparaton. Poste vi povas
trovi iliajn nomojn per "ps <pid>" kaj "kill <pid>"-i ilin. Poste
relancxu skype-on kaj provu. Se tio ne funkcias, bonvolu kontroli, cxu
la sono funkcias kun aliaj programoj.


Amike,
Maarten

Joop Kiefte

unread,
Jan 4, 2009, 6:17:22 PM1/4/09
to eliberap...@googlegroups.com
Skype ankoraux ne estas tute preta por Pulseaudio, la nova sonsistemo de Ubuntu. Kaj cxar ne estas libera programo sed nur senpaga...

La solvo estas simpla: en la sonkonfiguroj vi devas elekti pulse el la listo por cxiuj sonaparatoj. Tio estas la pulseaudio-pelilo envolvita en ALSA-kovrilon, por ke gxi tamen bone funkciu. Povas esti tamen ke poste ankoraux ne bone funkcias...

2008/12/27 Kim <rib...@gmail.com>

--
Communication is essential. So we need decent tools when communication is lacking, when language capability is hard to acquire...

- http://esperanto.net  - http://esperanto-jongeren.nl
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages