Esperanta Vortaro kaj Firefox

5 views
Skip to first unread message

Didier Janot

unread,
Dec 17, 2015, 2:43:23 AM12/17/15
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton liberaj amikoj !

Ĝis nun mi uzis kiel literumilon por Firefox Vortaran Esperanton 1.0.2.
Sed ŝajnas ke ekde Firefox 43.0 (por Vindozo), ĝi ne plu funkcias.

Ĉe alia komputilo (Ubuntu) ankaŭ kun Firefox 43.0,
estas instalita Esperanto Language pack (kaj aliaj lingvoj),
kaj ĉio bone funkcias.

Mi provis instali Esperanto Language pack ĉe mia vindoza komputilo,
sed tio ne solvis la problemon.

Ĉu iu jam frontis similan problemon ?

DJ

Eduardo Trápani

unread,
Dec 17, 2015, 8:18:27 AM12/17/15
to eliberap...@googlegroups.com
Bonan!
> Ĝis nun mi uzis kiel literumilon por Firefox Vortaran Esperanton 1.0.2.
> Sed ŝajnas ke ekde Firefox 43.0 (por Vindozo), ĝi ne plu funkcias.
>
> Ĉe alia komputilo (Ubuntu) ankaŭ kun Firefox 43.0,
> estas instalita Esperanto Language pack (kaj aliaj lingvoj),
> kaj ĉio bone funkcias.

Do, tio estas nur Vindoza afero. Kion signifas "tio ne funkcias"? Ĉu
aperas erarmesaĝo aŭ ĉu tio simple ne instaliĝas ...

Amike, Eduardo.

Cindy McKee

unread,
Dec 17, 2015, 9:20:54 AM12/17/15
to eLiberaProgramaro
Mi legas en addons.mozilla.org ke tiu kromprogramo ne estas havebla por Firefox 43. Mi legas ankaŭ ke ĝi estis ĝisdatigita hieraŭ. La programisto, do, prilaboras ĝin, evidente. Ĝi havas pli ol mil uzantojn, laŭ la paĝo.
La lingvo-pakaĵo Esperanto por Firefox havas 23 126 uzantojn.
Mi rimarkas kreskon en nombro da uzantoj, ĉu ne?


--
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon ĉar vi abonis al la forumo eLiberaProgramaro ĉe Google.
Por sendi mesaĝon al la grupo, uzu la retadreson eliberap...@googlegroups.com
Por malaboni ĉi tiun grupon, sendu retmesaĝon al eliberaprogram...@googlegroups.com
Por pli da informoj kaj agordaĵoj, vizitu la http://groups.google.com/group/eliberaprogramaro
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "eLiberaProgramaro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to eliberaprogram...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--

Felipe Castro

unread,
Dec 17, 2015, 10:29:04 AM12/17/15
to eliberap...@googlegroups.com
Interese Cindy, mi neniam pensis iom nombri eo-istojn per tiaj rimedoj, tre simple...

Cindy McKee

unread,
Dec 17, 2015, 10:44:45 AM12/17/15
to eLiberaProgramaro
Felipe, mia plej altvalora trajto estas simpla legipoveco.
Mi nun provas kolekti informojn pri eo-utiligo de la interreto, sed nombroj ofte ne estas publikigitaj. WordPress 4.4 estis eldonita en la 8a/9a tago de decembro. La esperantigo de versio 4.4 ricevas ĝis nun 309 elŝutojn; hodiaŭ estas la 17a tago de decembro. (Ne temas pri wordpress.com, aparta administra interfaco, kiu nun uzas WordPress kiel kromprogramo. Ĝi estis rekonstruita per Ĝavoskripto ĉi-jare kaj uzas la REST-API por interagi kaj uzi la kernan WordPress.)

Didier Janot

unread,
Dec 17, 2015, 12:12:41 PM12/17/15
to eliberap...@googlegroups.com
Do bone aperis versio 1.0.2.1-typefix
Ŝajnas ke ĝi solvas la problemon, kiun mi frontis ĉi-matene.
Dankon,
DJ


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages