| de: | Robert Bogenschneider <ro...@gmx.de> |
|---|
"En retejo livemocha.com estas ebleco, senpage
lerni dudekon da lingvoj kaj konatiĝi kun milionoj da lingvolernemaj
homoj.
Esperanta kurso estas tradukata, sed temas pri longa procezo, ĉar ĉiu
traduko kaj posta sonregistraĵo de la ĉ. 2000 frazeroj devas esti
konsentita de minimume 5 aliaj kuntradukantoj.
Se vi volas kunhelpi traduki la kurson al Esperanto, necesas
- akiri iun minimumon da instruaj poentoj,
- havi sufiĉe bonan regon de Esperanto,
- kapabli traduki el la origina angla aŭ manpleno da aliaj fontlingvoj,
kaj anonci sin al la respondeculoj.
Por akiri poentojn, aliĝu al iu ofertata lingvokurso (de la araba ĝis
islanda), kaj samtempe vi konatiĝos kun la sistemo de la retejo, kiu
ĉefe konsistas el kvizoj kaj ebleco sendi skribajn kaj parolajn
ekzercojn al denaskaj parolantoj.
En la dissendolisto <la-bona-livemocha@yahoogroups.com>
disponeblus plia ebleco konsideri laŭfundamentan lingvon.
Robert BOGENSCHNEIDER
brilanto (http://www.livemocha.com/profiles/view/1953507)