Cxu ni kreu esperantan distribuon?

0 views
Skip to first unread message

Denizo

unread,
Mar 1, 2008, 5:38:50 AM3/1/08
to eLiberaProgramaro, re...@opia.dk
http://www.livedistro.org/resources/software/build-tools/ubuntu-customization-kit

Eblas:
aldoni lingvo(j)n
esperanta klavaro / EK-simila enigmetodo
montri reklamon pri nia grupo
ekkonigi libera programaro inter la esperantistoj
ktp

Citajxo:
"Ubuntu Customization Kit (UCK) is a set of tools for easy
cutomization of Ubuntu Linux distribution (and its derivatives, like
Kubuntu).

Currently it allows you to:

* Create bootable LiveCD with predefined languages based on original
Ubuntu/Kubuntu live CD using wizard with GUI.

* Build live CD with special features using scripts. It is possible to
customize root filesystem (for example install/remove packages), ISO
contents (add/remove docs, change names) and initrd (add modules to
boot, change boot sequence)."

http://uck.sourceforge.net/

http://sourceforge.net/projects/uck/

http://lichota.net/~krzysiek/projects/ubuntu-livecd-customization/

Júnior Madrigal

unread,
Mar 1, 2008, 6:26:22 PM3/1/08
to eliberap...@googlegroups.com
Mi esperas ke tiu projekto disvolviĝu. :-)

Sed mi sentas problemon kiam mi uzas Ubunton esperante, ĉar programoj
kiel Calc de OpenOffice.org fariĝas ĥaosa pri datoj, mono, ktp. Do ne
sufiĉas traduki esperanten, sed ni devas doni la eblecon por elekti la
regionon, same kiel por la portugala ni havas pt_PT kaj pt_BR, do mi
bezonus eo_BR (mono: Realo, dato: T/M/J, horo: -3 GMT, klavaro: ABNT2
ktp).

Júnior

joop....@googlemail.com

unread,
Mar 4, 2008, 7:45:29 AM3/4/08
to eLiberaProgramaro
Miaopinie Esperanto-distribuo estas kontraŭprodukta.
Oni povas elekti sian landon, kaj tiam aldoni E-on kiel lingvon, eĉ
havi sian tutan sistemon unue en E-o kaj eble aliaj kromaj lingvoj.
Tio bone funkcias sur mia sistemo.
Tio ankaŭ estas kiel neesperantisto povus konatiĝi kun E-o.

La problemo de klavaro meritas subtenon, administran programeton,
instalpakaĵon aŭ io simila. Same pri belaĵoj kiel dokumentŝablonoj,
vortaroj k.s.

Al mi jam sufiĉus la de mi uzata enigmetodo ^+cghjsu (aux la pli
problema AltGr+cghjsu).
Krome la E-o-lokaĵaro estas ne tute korekte integrita en Linukso
(forkomentita eĉ).
Joop

Alekĉjo

unread,
Mar 16, 2008, 4:01:41 PM3/16/08
to eliberap...@googlegroups.com
mi samopinias kun joop.

alesk

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages