2008/3/13 Denizo <d.pri...@gmail.com>:
> do vortoludo venata de "upgrade" = promocii
Oni povas pensi pri "transpromocii" - ne tute logika kunmeto, eble, sed
tamen uzebla, mi pensas. (Au, se oni estas en tre ludema humoro, oni
povas kuraghi uzi "transmocii"...).
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Retpoŝto: joaojos...@gmail.com
Retejo: www.esperantopt.com
> Kion vi pensas pri la vorto "aktualigo" por "upgrade"?
"Aktualigo" estas tute maltrafa. Sed "ghisdatigo" estas ebla.
Ne interkonfuzu "aktuala" kaj "ghisdata". Tiuj du vortoj havas tre
malsamajn signifojn.
> Jen frazoj en kiuj ĝi povas esti uzata:
> 1. Mi aktualigis mian komputilon per plusa memoro de 1giga.
"ghisdatigis"
> 2. Mi aktualigis mian Vindoson XP per la lasta softvara pakaĵo.
"ghisdatigis"
> 3. La kosto de aktualigo de mia kontraŭvirusa programo estas tre alta.
"ghisdatigo"
> Mi ne komprenas kial «"aktualigo" estas tute maltrafa», laŭ viaj vortoj.
Kontrolu la signifon de "aktuala" en vortaro. Jen la difino en PIV2005:
1. Efektive ekzistanta en la nuntempo.
2. Interesanta pro la nuntempeco.
Mi pensas, ke vi celas "ghisdata". Jen lau PIV2005:
Daurigita, kontrolita, kompletigita ghis la plej fresha.
Ekzistanta, reala en efektiveco, nuntempe aŭ en koncerna
situacio:
aktuala malfinio
potenciala signifo de vortkunmeto, kiu fariĝas aktuala
dank' al la kunteksto
[2];
bela virino vekas aldeziron pri si en viro: se
tiu aldeziro daŭras longe, la amo iĝas aktuala
[3].
reala,
efektiva,
fakta
sensacia,
furoro.
> El la Reta Vortaro:
> [...]
> Atentu pri la signifo 1.: "Ekzistanta (...) nuntempe (...)"
> Ĝi perfekte aplikiĝas al la nocio de... aktualigo de hardvaro, softvaro aŭ
> de io ajn, kion oni volas... aktuala.
Sed tiu versio, kiun vi jam havas, la malnova versio, same ekzistas
nuntempe. Do, ghi jam estas aktuala. Ne bezonatas aktualigi ghin.
Sed eble ghi ne estas ghisdata.
2008/3/15 João José Santos <joaojos...@gmail.com>:
--
Cindy McKee
Cindio
Aktualigi - igas ion la ekzistanta versio. Oni povas aktualigi
retpaĝon, kaj la paĝon ŝargos ŝanĝojn ekde vi unue vizitis. En tiu
maniero ĝi estas la samkiel ĝisdatigi.
Sed pluraj versioj de programo povas ekzisti samtempe; ili ĉiuj povas
esti interesaj por malsamaj kialoj al malsamaj uzantoj.
Bedaŭrinde, mi nur povas doni anglan vorton: 'relevant'. Ili ĉiuj
estas 'relevant', ĉar ili ĉiuj estas uzataj.
(mi ne estas lingvisto)
Ni bezonas vorton kiu distingas inter la plej nova versio, kiu
verŝajne havas plibonigojn, kaj la malnovaj versioj. Aŭ por 'upgrade'
eble inter 'hejma' versio kaj 'profesia' versio.
Mi trovis plirangigi = promocii (upgrade)
kaj downgrade povus esti: malplirangigi
sidegrade: transrangigi
Kvankam, mia virina menso povas uzi 'transpromocii' senprobleme.
Mi ne havas la PIV; mi decidis antaŭ pluraj monatoj ke la posedo de la
PIV plenigus mian kapon per nenecesaj vortoj. (balasto)
Do malfeliĉe, mi ne povas partopreni pri 'sor'. (mi nun guglas)
Kvankam mi pensis pri 'grado'.
Mi guglados.
2008/3/15 João José Santos <joaojos...@gmail.com>:
--
Cindy McKee
Cindio
Mi ne havas la PIV
Retpoŝto: joaojos...@gmail.com
Retejo: www.esperantopt.com
"sor".
Temas pri zamehofa vorto, ne oficialigita, kiu signifas "supren".
Se mia memoro perfidas min, bv. iu min korektu.
> Tamen, mi povas parkere diri al vi kio estas "sor".
> Temas pri zamehofa vorto, ne oficialigita, kiu signifas "supren".
Oni povus kredi, ke tio inspiris la esperantiston Tivadar Schwartz
(la patro de la multe pli fama George Soros) kiam li devis elekti
novan familian nomon por kaŝi la judecon de sia familio.
Mi ankoraŭ ne legis lian libron "Maskerado", sed mi kredas, ke tio ja
estis kialo por la elekto.
Tim