Re: LP Administranto: Traduko kaj ideo

1 view
Skip to first unread message

Martin J. Ponce

unread,
May 4, 2007, 4:04:39 PM5/4/07
to eliberap...@googlegroups.com
Salutojn al cxiuj,

Pri partopreno,
Mi sugestas tion:

Aldonu etikedon [vortlisto] al via leteroj por efike filtri mesagxojn
Kompreneble, Ne aldonu tiu etikedon kiam vi pridiskutos vortlistojn.

Prefere uzu UTF-8 por viajn mesagxon,
[ eble ankaux ixan metodon se vi ne povas aux ne havas utf-8 ]
nek ucs-2, nek h , ^c , nek c^, aux similaj metodojn.

Prefere uzu tiun formon:

Angla_vorto : Esperanta_vorto / klarigo aux fonto aux kunteksto

** Malpli da opciojn, pli da simpleco. =) **

La Anglan, Hispanan kaj Portugalan jam estas tre disvastigitaj.
Nian cxefan celon estas Libera Programaro en Esperanto,
ne esperanta varbado. =(
Bv. komprenu ke ni estas tre malmultajn.

Por efike partopreni je Libera Programaro oni bezonas
proksimume du jarojn. kelkfoje pli. =(

Ni iomete jam pripensas pri vi kaj kiel plifaciligi partoprenon.

Sed se vi volas, kaj se vi vere tre deziras,
vi povas traduki el la Esperanta al la Portugala.
Mi jam antauxe priskribis pri tiu afero.

Pri Ideoj.
Ni havas pagxon je guglo por rikolti ideojn.
Ni ankaux povas pridiskuti iomete pri tiuj aferojn je irc,
se tion vi deziras. =)

Finfine, ankaux eblas fari formalan enketon je Joomla.

Dankon.

Sincere via
Martin J. Ponce

--- Rodrigo Cyrino <rodri...@gmail.com> wrote:

> Cxi tiu estas enketa letero per http://liberaprogramaro.net de:
> Rodrigo Cyrino <rodri...@gmail.com>
>
> Mi ne scias kiel helpi, sed kion mi povus fari estas traduki la pagxaron al
> la Portugala.
>
> Mi pensas ke Esperanto kaj Libera Softvaro estas interligitaj, do eble estus
> bone fari pagxro por la uzantoj de Linux eklerni esperanton. Kion vi
> pripensas?
>
> Brakumojn
>


____________________________________________________________________________________
We won't tell. Get more on shows you hate to love
(and love to hate): Yahoo! TV's Guilty Pleasures list.
http://tv.yahoo.com/collections/265

cindio

unread,
May 5, 2007, 8:45:50 AM5/5/07
to eLiberaProgramaro
Afabla persono nomita Rodrigo tradukis niajn menuajn erojn, sekciojn,
modulojn, ktp. al brazila portugala, do mi aldonis la lingvan pakaĵon
kaj liaj tradukoj al la retejo.
Estas en la falmenuo supre.
Malfelicxe, la problemo kun fusxitaj literoj dauxras.
Kvankam mi sxangxis la 'charset' en la lingva pakajxo al utf-8, la
apartaj literoj estas '?' kaj mi estas deprimita.
Kaj jes, mi aldonis php.ini al tiu subdosierujo, kun la linio
'default_charset = "UTF-8"
.'

Bertilo Wennergren

unread,
May 5, 2007, 8:53:31 AM5/5/07
to eliberap...@googlegroups.com
cindio:

Se aperas demandosignoj, mi suspektas, ke la problemo estas en la
datumbazo. Ĉu povas esti, ke la tekstoj, kiuj fuŝiĝas estas
konservitaj en datumbazo, eble en MySQL?

Se jes, tiam necesas fari ĝustajn alvokojn al la datumbazo,
por ke la signoj ne estu konvertataj en demandosignojn, kiam
oni prenas la tekston el la datumbazo. Ankaŭ necesas, ke la
signoj estu ĝustamaniere konservitaj en la datumbazo. Ĉio ĉi
povas esti iom komplika, sed mi sufiĉe multe umis pri tiaj
aferoj. Eble mi povas helpi.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

cindio

unread,
May 5, 2007, 6:30:10 PM5/5/07
to ad...@liberaprogramaro.net
Mi estas dankema pro helpo.
Jes, estas MySQL, utf-8. PHP post nelonge gxisdatigis al 4.4.6,
kaj tiam estas kiam la retposxto farigxis fusxita.
Mi kreis la esperanto.php, kiu estas la lingva dosiero, en charset=utf-8, kaj gxi NE estas fusxita, uzante la saman datumbazon. Tio konfuzas min.
La brazilian_portuguese.php dosiero estis en iso-*** (mi forgesas), kaj mi sxangxis gxin al charset=utf-8.
Aldone, la menuaj eroj kiujn mi entajpis (dank' al Rodrigo) por la portuguesa, montras sin bone.
Se vi volas vidi la dosieron, estas: http://liberaprogramaro.net/brazilian_portuguese.php.bz2




-------------------- m2f --------------------

Legu retkonekte cxi tie:
http://liberaprogramaro.net/forumo/viewtopic.php?p=247#247

-------------------- m2f --------------------

Bertilo Wennergren

unread,
May 5, 2007, 10:03:46 PM5/5/07
to eliberap...@googlegroups.com, ad...@liberaprogramaro.net
cindio:

> Mi estas dankema pro helpo.
> Jes, estas MySQL, utf-8. PHP post nelonge gxisdatigis al 4.4.6,
> kaj tiam estas kiam la retposxto farigxis fusxita.

Necesas unue kontroli, ĉu la datumoj en la datumbazo mem eble ial
estas difektitaj. Eble tie nun estas demandosignoj, kaj tute ne
Esperantaj literoj. Tio estas la plej malbona situacio imagebla.

Se la datumoj tamen estas en ordo - ni esperu! - necesas kontroli, laŭ
kiu signokodo ili estas konservitaj en la datumbazo. Ekzistas pluraj
ebloj. La plej ofte uzata (bedaŭrinde) estas kvazaŭ-UTF-8. Tio signifas,
ke la datumoj en la datumbazo estas laŭ UTF-8, sed la tabeloj estas
tamen markitaj kiel Latino 1. Tio signifas, ke MySQL ne konscias, ke
temas pri Unikodo.

Sed la apero de demandosignoj indikas, ke MySQL ja scias, ke temas pri
Unikodo kaj UTF-8. Tiam tre verŝajna kaŭzo de via problemo estas, ke en
la PHP-kodo mankas alvoko al la datumbazo, kiu diras, ke la datumoj estu
sendataj kiel UTF-8 _inter MySQL kaj PHP_. Se MySQL pensas, ke PHP volas
havi datumojn laŭ Latino 1 (tio plej ofte estas la defaŭlto), tiam MySQL
konvertas ĉiujn signojn, kiuj mankas en Latino 1, en demandosignojn, kaj
poste sendas tian difektitan tekston al PHP, kiu ĝin pluliveras al la
legantoj. Mizero!

Kiam mi faras PHP-ajn datumbazajn alvokojn al Unikoda datumbazo, mi
ofte devas aldoni la jenan linion:

$datumbazo->query("SET character_set_results='utf8',
character_set_client='utf8', character_set_connection='utf8'");

Sed ŝajnas, ke la jena malplilonga varianto povas fari la saman
laboron:

$datumbazo->query("SET names utf8");

Tiuj du variantoj ambaŭ esence signifas: "Mi komprenas Unikodon. Do,
bv. sendi al mi ĉion en UTF-8-a formo anstataŭ fuŝi la tekston per
misa konvertado en Latinon 1. Dankon!".

Kiel ekzakte vi skribu (anstataŭ "$datumbazo") dependas de la nuna
PHP-kodo.

Ankaŭ eblas iel ŝanĝi la defaŭlton en MySQL, sed mi ne scias, kiel
fari tion.

Sed ankaŭ povas esti, ke temas pri io tute alia...

Felipe Castro

unread,
May 6, 2007, 9:19:36 AM5/6/07
to eliberap...@googlegroups.com
Cindy, cxu vi certas, ke vi sukcese konvertis la dosieron al unikodo?
Mi sxargis je gxi per Vim, kaj gxi montris tiun acxan mesagxon:
[converted].

Do, mi provis konverti gxin (per "iconv -f l1 -t utf-8 ... > ...") kaj
tiam ne plu aperas la konvertan mesagxon. Mi sendas la konvertitan
dosieron kunmetite. Provu anstatauxi gxin, cxu bone?

Krome, mi uzis la programeton "dos2unix", por forigi la troan
Vindozecan finalineajn signajxojn.

ps.: laux mi ne necesus disponigi plurlingvan interfacon, cxar la
enhavo estas tute en Esperanto...

brazilian_portuguese_utf8.php

cindio

unread,
May 6, 2007, 9:43:33 AM5/6/07
to ad...@liberaprogramaro.net
Felipe, strange mia Vim ne montris tion. Bonvolu sendi la korektitan dosieron.
Bertilo, mi provos ssh la komandojn kiujn vi sugestas al la datumbazo morgaŭ. Hodiaŭ mi devas foriri. malgaja
Dankon, la ambaŭ. Estas tre gxoje por ricevi helpon. tre gaja




-------------------- m2f --------------------

Legu retkonekte cxi tie:
http://liberaprogramaro.net/forumo/viewtopic.php?p=260#260

-------------------- m2f --------------------

fefcas

unread,
May 6, 2007, 10:03:55 AM5/6/07
to ad...@liberaprogramaro.net
Mi kunmetis gxin per la gugla posxto. Jen gxi restas tie:

http://groups.google.com.br/group/eliberaprogramaro/attach/4807f0fb80d8c454/brazilian_portuguese_utf8.php?part=2&hl=pt-BR

Mi ne scias cxu eblas kunmeti dosierojn per tiu cxi forumo, sen dependi de aliaj serviloj. Cxu eblas? Kiel do?




Felipo Kastro




-------------------- m2f --------------------

Legu retkonekte cxi tie:
http://liberaprogramaro.net/forumo/viewtopic.php?p=261#261

-------------------- m2f --------------------

cindio

unread,
May 6, 2007, 1:57:18 PM5/6/07
to ad...@liberaprogramaro.net
Bone, mi sxtelis tempon por reveni. Jes la dosiero estis en la Google loko. Mi legis en la retejo.
Mi anstatauxigis la originalan, kaj la 'iconv' dosiero montras bone. Mi lernas ke kvankam mi povas legi la literojn en mia redaktilo, ili ne necese estas en utf-8.
Dankon pro la instruo, dankon pro la korektita dosiero, Felipe.
Bertilo, vi pravas, la tabeloj ja estas en latin-l (swedish?) Mi ankoraux devas korekti tion. Mi komencos tion morgaux. Dankon!




-------------------- m2f --------------------

Legu retkonekte cxi tie:
http://liberaprogramaro.net/forumo/viewtopic.php?p=262#262

-------------------- m2f --------------------

Kurt

unread,
May 7, 2007, 8:09:07 AM5/7/07
to eLiberaProgramaro
Mi nur hierau allidjis, sed mi yam legis ke estas malfacile skribi
Esperanton interrete. Solvo estas uzi literoyn kay digramoyn
internacie agnoskitayn, per kiuy oni povas skribi: "Wang djoyas char
shi zhus audis ekhoyn." La nomoy Winnipeg, Djibuti, Chad, Shanghai,
Zhukov, Augsburg, kay Khartum estas fame konatay, sed ech nia
Fundamenta Alfabeto apartenas al nur malgranda komunumo. Nia Akademio
aprobas la yenon:
Unikodo: ĉ, ĝ... ŭ
H-sistemo: ch, gh... u
X-sistemo: cx, gx... ux
^c, ^g... ^u
c^, g^,... u^
^c, ^g... ~u
c^, g^... u~
ch, gh... w
cx, gx... vx
c`, u`... u`

Neniu el ili estas fame konatay. Se mi estus komencanto, mi ne
decidus lerni Esperanton. Iam estis simple, char oni manskribis
supersignoyn, sed interreto malfaciligis la aferon.

Amike,

Kurt.

Robert Leleu

unread,
May 7, 2007, 11:49:09 AM5/7/07
to eliberap...@googlegroups.com
Kurt a écrit :

> Mi nur hierau allidjis, sed mi yam legis ke estas malfacile skribi
> Esperanton interrete. Solvo estas uzi literoyn kay digramoyn
> internacie agnoskitayn, per kiuy oni povas skribi: "Wang djoyas char
> shi zhus audis ekhoyn." La nomoy Winnipeg, Djibuti, Chad, Shanghai,
> Zhukov, Augsburg, kay Khartum estas fame konatay, sed ech nia
> Fundamenta Alfabeto apartenas al nur malgranda komunumo. Nia Akademio
> aprobas la yenon:
> Unikodo: ĉ, ĝ... ŭ
do funkcias unikodo....uzu ĝin!

Felipe Castro

unread,
May 7, 2007, 11:50:31 AM5/7/07
to eliberap...@googlegroups.com
Estu bonvena, kara Kurt.

Laux mi, ne estas problemo uzi la ikso-sistemon.

Brakumon,

--
Felipe Castro

Alekcxjo

unread,
May 7, 2007, 2:16:23 PM5/7/07
to eliberap...@googlegroups.com
ankaŭ laŭ mi.

ĝis!

2007/5/7, Felipe Castro <fef...@gmail.com>:

Martin J. Ponce

unread,
May 7, 2007, 10:37:54 PM5/7/07
to eLiberaProgramaro
Estimata Kurt,

Estu bonvena.

kaj vi pravas.
vidu jen opinion de AdE:
http://groups.google.com/group/AdE-Oficialaj-Informoj/browse_thread/thread/584d0fb40fc690f3
=== cite
Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ghustajn supersignojn,
kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataua skribsistemo
(ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauigi la
supersignajn literojn per aliaj signoj au signokombinoj. Tian
anstatauigon, kiam ghi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon
de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ghi neniel kauzas konfuzon,
oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentan.
===
t.e. AdE jam kelkfoje uzas H-sistemon,
kaj ni uzas (prefere) ĝustajn supersignojn aŭ (ne prefere) iksan-sistemon.

Vi povas uzi tiun sistemon kiun vi preferas,

Sed por kolekti vortlistojn, estas pli simple uzi unusolan sistemon.
kaj kelkfoje du sistemojn.

sed ne 10 + 1 sistemojn.

Aliparte, H-sistemo havas subtilajn detalojn:
kiel ekzemple, pachoro ne egalas paĉoro. ĉu ?
vi devas skribi pac-horo je la H-sistemo. =(

Kaj jes, estas tro malfacile skribi esperanton interrete,
speciale se vi uzas vindozon aŭ ne uzas utf-8'n.
=(

Vi povas skribi eĉ en la Ĉinan aŭ la Japanan per utf-8 !
=)

Sincere via
Martin J. Ponce

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages