Saluton.
En Vikipedio nun (dum tuta Novembro) okazas 3 diversaj konkursoj (unu sub mia gvidado). 2 estas kutimaj artikolverkaj konkursoj, sed mi ŝatus informi precipe pri la traduka.
Temas pri konkurso, kie partoprenantoj tradukas per speciala etendaĵo de MediaVikio, kiu plifaciligas tradukadon kaj zorgas pri tedaj, maŝin-fareblaj laboretoj. Krome, de kelkaj lingvoj (la angla, la franca, la hispana, la kataluna) estas disponebla maŝina traduko per Apertium. Ĉio estas aranĝata per libera programaro kaj laboras pri libera enhavo. Dume havas Esperanto sufiĉe decan teĥnikan fonon, precipe maŝinan tradukadon. Tamen, ĉiam estas eblo plibonigi, ĉu ne?
Ĉu iu ĉi tie interesiĝas pri maŝina tradukado, tradukaj memoroj aŭ alia maniero de prilaboro de natura lingvo kaj ŝatus helpi al Vikipedia helpilo? La tempo ne sufiĉas por ion grandan teĥnikan fari por la nuna konkurso, sed ni esperas, ke homoj pli multe uzados la helpilon en estonteco. Ekzemple tre bonus plibonigi nuntempajn maŝinajn tradukilojn aŭ krei novajn. Novaj ideoj estas ankaŭ bonvenaj!