Saluton al ĉiuj,
Ŝajnas al mi ke multaj esperantistoj agadas en la kampo de libera programaro.
Tamen kiam mi serĉis informojn pri tiaj agadoj, mi malfacile trovis informojn ĉar estas nenio pri eLiberaProgramaro en la jarlibro, kaj papera kaj reta.
Mi proponas al nia grupo ke eLiberaProgramaro fariĝu Faka asocio (FA) de UEA.
Je la 1a nivelo (FA), la proceduro estas ne tro komplika kaj oni ne pagas kotizon.
Nur la 2a nivelaj (FAK - kunlaborantaj) kaj la 3 nivelaj (FAA - aliĝintaj) asocioj pagas kotizon.
La detaloj estas ĉi tie :
http://www.uea.org/dokumentoj/proceduro_faka_asocio.htmlDank'al tio, nia grupo estos menciita en la jarlibro kaj papera, kaj reta. Tio faciligos la aliĝon de homoj agantaj pri libera programaro kiu nuntempe ne scias pri la ekzistado de nia grupo.
Kion vi opinias pri tio propono ?
DJ