Al ĉiuj esperantistoj
La aktuala versio de LibreOffice estas 4.0.0. Ĝi disponeblas en Esperanto, t.e. la uzinterfaco estas tute en Esperanto. La helpo estas parte tradukita, do helpo por la Verkilo estas en Esperanto, sed la resto estas plejparte ne tradukita. Vortaroj estas haveblaj por Esperanto. LibreOffice estas disponebla por Vindozo, Makintoŝo kaj GNU/Linukso.
Mi esperas ke ĈIUJ esperantistoj uzos ĉi tiun gravegan programaron. Iru al
http://eo.libreoffice.org/ por elŝuti la LibreOffice-programaron por vi senpage.
Homoj kiuj scipovas kaj la anglan lingvon kaj Esperanton, bonvole konsideru ĉu ili povas kunlabori en la tradukado de la helpo kaj aliaj partoj (retejo, vikio ktp).
Donaldo