Por tiuj kiuj interesiĝas pri tradukado.

1 view
Skip to first unread message

Júnior Madrigal

unread,
Apr 14, 2009, 11:37:05 AM4/14/09
to eLiberaProgramaro

Mi kolektas informojn por mia studlaboro, mi petas, por tiuj kiuj jam
partoprenas en iu ajn traduk-skipo, plenumi ĉi tiun:

http://www.juniormadrigal.pro.br/artigo/2_eo.html




Por tiuj kiuj ne emas skribi, aŭ ne zorgas pri ofta tradukado, plenumu
ĉi tiun:

http://www.juniormadrigal.pro.br/artigo/eo.html


La parolantoj de la kataluna, portugala kaj tupia, na gravas en kiu
dialekto aŭ lando, bonvole ankaŭ plenumu la ekivalentan en sia lingvo,
se vi deziros.



Jen la resumo de mia studlaboro:

Resumo. Ĉi tiu artikolo diskutas la gravecon de la tradukado de la
liberaj programaroj en diversajn lingvojn, en plej apartaj sociaj kaj
politikaj kuntekstoj, celante doni ideojn kiel disvolvigi traduk-
teamojn kaj iamaniere cerĉi kiel plibonigi la laboron, ekde la akiro
de ekonomikaj rimedoj kaj teknikoj por la helpo de la tradukado, kaj
la disdonado de tiuj tradukitaj ilrimedoj al la finaj uzuloj. Por tio,
oni faris lokajn enketojn en la lingvistika domajno de la portugala,
kataluna, Esperanto kaj tupia.

Rimarko: Avertu al mi se vi trovos iun ajn eraron.

Cindy McKee

unread,
Apr 14, 2009, 12:03:00 PM4/14/09
to eliberap...@googlegroups.com
Bondezirojn!! Mi jam entajpis kaj ensendis miajn informojn.

2009/4/14 Júnior Madrigal <junior....@gmail.com>



--
Cindy McKee
Cindio

Felipe Castro

unread,
Apr 14, 2009, 2:37:08 PM4/14/09
to eliberap...@googlegroups.com
Saluton,

Ankaux mi plenumis la informilon. Kelkaj korektigoj pri gxi:

Kio motivas iun... --> Kio instigas iun...

Kiuj konsiloj vi donus al iu homo kiu volas ... --> Kiujn konsilojn vi
donus al iu kiu volas...

Kiel vi incitas la homoj por ... --> Kiel vi incitas la homojn por...

La 6-a demando estas kiel ripeto de la 5. Cxu temas pri kromaj komentoj?

Interesa studo, estu bonsukcesa!

Felipe Castro.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages