artikolo: "LIBERA SOFTVARO La moderna "komunismo""

4 views
Skip to first unread message

Denizo (Danujo)

unread,
Mar 23, 2008, 8:38:45 AM3/23/08
to eLiberaProgramaro
http://www.nodo50.org/esperanto/artik64.htm

jen elcxerpo:
"LIBERA SOFTVARO
La moderna "komunismo"
José Téllez
Publikigita en la revuo "RG", numero 30-a, decembro-januaro 2007, kaj
en la ttt-ejo Revolta Global.

Antaŭ kelkaj monatoj, Bill Gates, prezidanto de Microsoft (multnacia
firmao fabrikanta informadikan softvaron) kaj la plej riĉa homo en la
planedo, asertis ke "la defendantoj de la libera softvaro estas la
modernaj komunistoj". Tiu frazo kaŭzis grandan debaton en la komunumo
"copyleft". Kio estas la libera softvaro? Ĉu vere ĝi estas strategio
por detrui la kapitalon?..."

Alekĉjo

unread,
Mar 23, 2008, 1:50:30 PM3/23/08
to eliberap...@googlegroups.com
detrui la kapitalismon, ne vere. Sed almenaux cxesi plidikigi la
kapitalistajn fiamaojn, jes.
Fakte, komunismo ne estas malkapitalismo. en la malkapitalisma
spektro, trovigxas multaj agadoj. Laux mi, unu el ili estas
liberprogramuzadismo.

Tamen, mi povas diri ke en la anarkiista grupo CNT-F (kiun mi forlasis
cxar ili subtenas la anglan uzon anstataux la esperantan), ili cxiam
uzas kaj vindozon kaj Word kaj gxenerale la neliberajn programojn. Tio
estis ankaux kialo de mia foriro.

Laux mia propra vidpunkto:
1. Angla lingvo, Franca ligvo, ktp... (aux ia supera nacia lingvo) =
kopirajta lingvo. Male: Esperanto = liberrajta lingvo.
2. Kapitalismo, Komunismo, ktp... (aux ia servutigxa sistemo) =
kopirajta societo. Male: Libereco = liberrajta societo.
3. Vindozo, Word, ktp... (aux ia mallibera komputilajxo) = kopirajta
komputiko. Male: Liberaj programoj = liberraja komputiko.

Tiu tri valoroj (Esperanto = Liberlingvumado, Anarkio =
Liberpensumado, Liberprogramoj = Liberkomputilumado) ne povas ekzisti
unu sen la alia, kaj por ili mi luktas. Cxefe filozofie, sed ankaux
konkrete: per helpado, kreado, proponado, intersxangxo, ktp...


Esperantanarkiliberprograme,
Alekcxjo!

Dale Gulledge

unread,
Mar 23, 2008, 6:58:49 PM3/23/08
to eliberap...@googlegroups.com
Komunismo bezonas registaron.  Gxi ne estas sistemo de volanta kunlaboranto.  Se mi deziras, vi rajtas acxeti ferman fontan softvaron kaj uzi gxin.  Aliaj uzantoj de libera softvaro kompreneble mokos min sed ne eblos haltigi min.

2008/3/23 Alekĉjo <alek...@gmail.com>:



--
D. Dale Gulledge, Sr. Consultant & Software Craftsman,
dgul...@gmail.com
C, C++, Perl, Unix (QNX, AIX, Linux, Solaris), Oracle, MySQL, Java,
Internationalization (I18n), HTML, CGI, Real Time, Embedded.

Felipe Castro

unread,
Mar 24, 2008, 9:07:05 AM3/24/08
to eliberap...@googlegroups.com
La moderna kapitalismo ne bazigxas precipe sur kapitalo, sed sur informaro. Libera programaro signifas liberan informadon pri teknologio. Tio onklo Bill ne aprobas, cxar li ne povas plu regi en tiu kampo kvazaux suverene...


 
2008/3/23, Dale Gulledge <dgul...@gmail.com>:

Martin J. Ponce

unread,
Mar 24, 2008, 5:42:14 PM3/24/08
to eliberap...@googlegroups.com
Denizo,

Mi kredas ke
polemikaj temoj ne estas konvenaj por tiu forumo.
( religio , politiko, etnoj, ktp ).

Se iu estas komunisto, kapitalisto aux anarkisto, tute ne gravas.
( same kiel ne gravas se iu logxas en euxropo aux azio. )

Sed ne konvenas ligi la Liberan Programaron kun iu ajna ideologio.

Martin


__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
http://mail.yahoo.com

David Rodríguez

unread,
Mar 24, 2008, 6:07:10 PM3/24/08
to eliberap...@googlegroups.com
polemika estas ecx preferi KDE aux gnome hehe.

2008/3/24, Martin J. Ponce <mjp...@yahoo.com>:
-----------------------------------------------------------------------------
Linux uzanto: #436139

Felipe Castro

unread,
Mar 24, 2008, 8:32:01 PM3/24/08
to eliberap...@googlegroups.com
Nek, nek, mi preferas XFCE, hehe...

2008/3/24, David Rodríguez <tumb...@gmail.com>:

J.J.Santos

unread,
Mar 24, 2008, 8:41:49 PM3/24/08
to eliberap...@googlegroups.com
Kara Martin:

Mi supozas, ke rilate al toleremo,
ĉiuj ni, en la tuta mondo, devas kreski multe pli.

La neŭtraleco de esperanto ne signifas, ke estu malpermesate
eldoni sian opinion pri politiko, religio, ktp.
Mia senco pri neŭtraleco kaj toleremo estas alia:
ĉiu ni rajtas eldoni sian opinion kaj vidpunkton pri io ajn,
kondiĉe ke oni ne ofendu la aliajn. La aliuloj devas respekti kaj toleri
malsamajn opiniojn. Tio estas vera toleremo.
Toleremo kiu baziĝu en reciproka silento ne estas toleremo,
sed akordo pri silento, kaj do pri ne-homrilatiĝo.

Rilate al la oportuno paroli pri ĉi tiuj aferoj en ĉi tiu grupo, la
afero estas alia.
Ankaŭ ĉikaze oni devas esti liberema. La grupo destiniĝas al
interŝanĝo de ideoj pri liberaj softvaroj, kaj do ĝi ne transformiĝu
en ĝenerala amika forumo. Enorde. Tamen, ĉu venos malbono
al la mondo, se iu el ni iam parolas pri la katino de la najbarino?

"In medio uirtus est."

Amike,

Johano

--
------------------------------------------------------------------------
Dr. João José Santos

Filologo pri la portugala, la latina, la helena kaj esperanto

movtelefono: +351 960 13 15 15
telefono: +351 268 919 000
retadreso: joaojos...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
------------------------------------------------------------------------

Maarten Deprez

unread,
Mar 25, 2008, 6:22:57 AM3/25/08
to eLiberaProgramaro

> polemika estas ecx preferi KDE aux gnome hehe.

Cxu vi uzas "emacs" au "vi" ;-)
(alia primilitata temo)

Cindy McKee

unread,
Mar 25, 2008, 11:17:17 AM3/25/08
to eliberap...@googlegroups.com
"Toleremo kiu baziĝu en reciproka silento ne estas toleremo,"
Brave! Fakte, tiu 'reciproka silento' venenas la mondon nuntempe.


2008/3/24 J.J.Santos <joaojos...@gmail.com>:

--
Cindy McKee
Cindio

Martin J. Ponce

unread,
Mar 26, 2008, 4:54:46 PM3/26/08
to eliberap...@googlegroups.com

vi(m), notepad++, kate kaj toad. en tiu ordo.
iufoje mi amis uzi ISPF.

kompreneble, mi preferas al kde kaj konkeranto.
=)

____________________________________________________________________________________
Be a better friend, newshound, and
know-it-all with Yahoo! Mobile. Try it now. http://mobile.yahoo.com/;_ylt=Ahu06i62sR8HDtDypao8Wcj9tAcJ

Martin J. Ponce

unread,
Mar 31, 2008, 5:27:20 PM3/31/08
to eliberap...@googlegroups.com
Joao,

Multfoje, la afero nek estas gajni, nek malgajni.
Kiam iu gajnas, eble, aliaj malgajnas.

Ofte, kiu pli malgajnas estas tiu kiu gajnas komence.
Kaj kelkfoje, oni scias ke tute ne estas eble gajni/perdi.

http://www.ais-sanmarino.org/kursoj/s1/ludoteorio/index.html

Polemikaj temoj ne estas en niaj cxefaj celoj, tial, ili estas ne konvenajn.
Kaj tiu estas nur mian personan opinion.

Dankon,
Martin

____________________________________________________________________________________
OMG, Sweet deal for Yahoo! users/friends:Get A Month of Blockbuster Total Access, No Cost. W00t
http://tc.deals.yahoo.com/tc/blockbuster/text2.com

J.J.Santos

unread,
Mar 31, 2008, 5:37:27 PM3/31/08
to eliberap...@googlegroups.com
Martin:

Kiu parolas pri gajno aŭ perdo!?
Mi apenaŭ komprenas viajn vortojn.
Mi jam estis sendinta mian mesaĝon antaŭ tiomlonge,
ke mi eĉ ne plu memoris pri ĝi.

Ne transformu interŝanĝon de opinioj
en personan kverelon.
Vi donis vian oinion, mi donis la mian. Sufiĉas.

Mi havas nenion kontraŭ vi.
Estu en paco!

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages