Novan version de Apertium!

0 views
Skip to first unread message

Fajro

unread,
Feb 5, 2009, 2:05:52 AM2/5/09
to eLiberaProgramaro
El la restlisto de Apertium:

[Apertium-stuff] English->Esperanto language pair released
From: Jacob Nordfalk <jacob.nordfalk@gm...> - 2009-02-04 01:53

Attachments: Message as HTML
(English below / pli sube en la angla)

Ni ĵus publikigis novan lingvoparon, de la angla al Esperanto,
apertium-eo-en. Temas pri la 27a publikigita aŭtomata tradukilo
evoluiigita
surbaze de la liber-programara motoro kaj ilaro por maŝina tradukado
Apertium, la 4a en la angla kaj la 3a en Esperanto.

Oni povas jam nun provi la paron ĉe:
http://www.apertium.org/index.php?id=translatetext&lang=eo

La komencaj celoj por la eldono de tiu versio estis:

* Por nescianto de la angla, esti kapabla kompreni la enhavon de
novaĵo pri
ĝenerala temo.
* Esti kapabla kompreni, ĉu la koncerna novaĵo estas sufiĉe interesa
por
esti konvene tradukita.
* Mallongaj frazoj devus esti akcepteble tradukitaj.

Ni kredas, ke ni atingis tiujn celojn sufiĉe akcepteble kaj ke la
rezulto
povas esti utila.

Entute, temas pri 'komunume' disvolvita pakaĵo, t.e. evoluigita per
volontula laboro.

==Estonto==

La sekvaj paŝoj estos en diversajn direktojn:

- Plibonigi la aktualan version.
- Labori pri la tradukilo de Esperanto en la anglan.
- Evoluigi novajn ilojn surbaze de la tradukilo kaj la leksikonoj.

==Agnoskoj==

Koran dankon al ĉiuj evoluigintoj de la multaj malferma-fontaj iloj
kaj
liberaj lingvo-rimedoj, kiuj permesis starigi ĉi tiun novan
tradukilon.
Precipe dankon al ABC Enciklopedioj S.L., IULA of the Universitat
Pompeu
Fabra kaj Prompsit Language Engineering, S.L por la lingvoparoj
Catalan->Esperanto kaj Spanish->Esperanto kiu donis la elirpunkto por
tiu ĉi
paro.

Koran dankon al Mike Leon (traduku.net), kiu liveris grandegan
leksikonon
kun 114 082 paroj da vortoj kaj idiomaĵoj.

Koran dankon al Francis Tyer, Prompsit Language Engineering, kaj Jimmy
O'Reagan pro la konsiloj kaj pro la dizajno de la kerno de la sistemo
de
transdon-reguloj.

==Statistikoj==

;Leksiko:

Esperanto-vortaro: 22 462 lemoj
English-vortaro: 13 733 lemoj
Dulingva vortaro: 30 773 duopoj

;Reguloj:

1a ŝtupo (chunk): 44
2a ŝtupo (inter-chunk): 8
3a ŝtupo (post-chunk): 6

==Teknikaj notoj==

Vidu http://wiki.apertium.org/wiki/English_and_Esperanto

Felipe Castro

unread,
Feb 5, 2009, 5:50:15 AM2/5/09
to eliberap...@googlegroups.com
Interesa kaj apoginda afero, sed mi ne kredas je maŝin-tradukado:

"I would like to know how do you do." --> "Mi ŝatus scii kiom faras vi fari." ??

Mi ne kontrolis aliajn eblecojn. Estus bone kompari kun aliaj
traduk-motoroj, ekzemple tiu de Guglo mem (ĝi ŝajnas al mi iom bona,
tamen ne ekzistas Esperanto por ĝi).

Felipe.

Paul Peeraerts

unread,
Feb 5, 2009, 6:44:33 AM2/5/09
to eliberap...@googlegroups.com
Gxi certe ne estas perfekta, sed povas esti bona bazo por tiuj, kiuj
devas traduki el la angla. Tre mallongan teston vi povas legi en mia
blogo:

http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Cindy McKee

unread,
Feb 5, 2009, 1:58:03 PM2/5/09
to eliberap...@googlegroups.com
Mi legis viajn komparojn. Mi ne sciis ke ĝi estus tiel utila -- vere, surprizis min. Ĉu vere, Mike Leon havis 114 082 esprimo-parojn?
Mi hontas pri miaj prijuĝoj pri tiuj projektoj.
2009/2/5 Paul Peeraerts <paul...@gmail.com>



--
Cindy McKee
Cindio

Jacob Nordfalk EO

unread,
Feb 5, 2009, 11:16:05 PM2/5/09
to eLiberaProgramaro
Saluton karaj, mi invitas vin partopreni en la projekto.
http://wiki.apertium.org/wiki/Peto_al_esperantistoj

On 5 Feb., 23:58, Cindy McKee <cfmc...@gmail.com> wrote:
> Mi legis viajn komparojn. Mi ne sciis ke ĝi estus tiel utila -- vere,
> surprizis min. Ĉu vere, Mike Leon havis 114 082 esprimo-parojn?

Jes, estas entute 215926 linioj en la dosiero. Kaj kiel vi povas vidi
cxe
http://wiki.apertium.org/wiki/Vortlisto_traduku.net#La_formato_de_la_vortlisto
tio signifas ke estas fakte pli ol 215926/2 paroj en la vortlisto.

Kore Jacob
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages