Mi ĵus tradukis la ludon "Frets on Fire" kaj mi ŝatus ricevi
komentojn/sugestojn pri tio.
Jen la paketo kun 2 po-dosieroj kunmetitaj.
La ludo esta amuzega, ĝi estas la komputila versio de tiu alia, nomata
"Guitar Hero".
Ekzistas traduk-teamoj por Debian, por Gnome, por KDE, por Mozilla,
ekzistas la teamo de Translation Project, ktp. Tamen, ĉu ekzistas
traduk-teamo por aliaj ordinaraj programoj, kiuj ne apartenas specife
al iu ajn grupo de programoj? Mi agnoskas Eliberaprogramaron kiel
tion, nuntempe, ĉu ne?
Antaŭdanke,
Felipe Castro.
Bone, mi jam sendis la tradukon, ŝanĝante "kanzono" al "muziko", ĉar
"song" ne estas "kanzono", ĉu ne?
2009/3/24, Cindy McKee <cfm...@gmail.com>:
> Mi ekrigardas hodiaŭ, morgaŭ mi vere legos.
> La rokmuzika terminaro de Bertilo donas 'grupulino' por groupie. Vi povus
> uzi 'grupulo'
> Linio 257 en fretsonfire_eo.po: msgstr "Spaco - Ludi/paŭsi kanzono,
> Ludi/paŭzi kanzonon
Mi korektos.
>
> Ĉu suka = cool?
Jes, tamen ne oficiala, nur "juneca" esprimo, mi pensas ke la tipo de
la ludo ebligas tiun lingvo-stilon.
> Anstataŭ Und, ĉu eble vi povus ŝanĝi 'kaj' ummm, mi pensas,,,, al 'koj'?
> anstataŭ zie, ŝanĝu 'la' al 'laaa' ??
Mi pensas ke, se en la originala angla oni tenis la mikson kun la
germana por reliefigi la akĉento de la ulo kiu "instruas", oni povus
same teni "fremdajn" vortojn en la Esperanta traduko.
> Linio 47 en fretsonfire_tutoria_eo.po: Koj laaa Pinĉ-butonon.......kaj ĉu
> Pinĉ ne estas 'plektra'?
La plektro estas specifa ilo por pinĉi, ĉu ne?
Dankon Cindy, mi pensas ke mi povos korekti kaj plibonigi la tekston
kaj resendi ĝin poste, mi ne atendis multe pro timo perdi iun
oportunon. La programisto jam konfirmis ke bonvole li akceptos
Esperanton por la venonta eldono.
Mi ne ŝatas la vorton "mojosa", simple. Kaj la junuloj proksime de mi
ankaŭ preferas "suka", tial mi uzis ĝin anstataŭe.
Amike
Renato
Bonume!