Kiu gajnos tri mil euxrojn de UEA por sia retejo?

1 view
Skip to first unread message

Ueli HAENNI

unread,
Sep 30, 2016, 12:46:08 PM9/30/16
to eliberap...@googlegroups.com, Mi resendas krom al listanoj al la tuj antauxa homo, kiu informis min, sen malkasxi, per
Karaj listanoj de <<eliberaprogramaro>>

mi plusendas sen troa komentario, sed tamen mi diru, ke eble ne
cxiuj eksciis jam, kaj ke eble inter la listanoj trovigxas iu, kiu havos
la teknikan kapablon kaj samtempe bonajn ideojn por gajni la
premion. Per tio, iu centra interreta prezento de nia lingvo montros,
ke gxi estas alloga, kaj ke tre juna lingvo cxirkau 130-jaragxa estas
moderna.

Vi rapidu, cxar meze de Oktobro jam la malneto estu preta!

---------- Forwarded message ----------
> From: Universala Esperanto-Asocio <dire...@co.uea.org> Date:
> 2016-09-26; 10:22 GMT+02:00 Subject: N-ro 636 - Gazetaraj
> Komunikoj de UEA

========================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 636 2016-09-26
========================================

KONKURSO POR NOVA ESPERANTO.NET

UEA lanchas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun
premio de 3 000 EUR.

Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por nova
retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ghi: moderna ideo,
alloga lingvo.


Kion?
La nova retejo havu koncizan prezenton pri Esperanto, kiel lerni
ghin, kiel partopreni la komunumon, kaj kiel ighi "Amiko de
Esperanto".

La baza ideo videblas che http://provo.esperanto.net/eo. Vi povas
libere uzi partojn de ghi por krei vian propran version. Ghi povas
havi pli au malpli da enhavo/rubrikoj lau tio, kio lau vi taugus.


Kiel?
Por partopreni, kreu retejon en Esperanto.


Kia ghi estu?
La strukturo estu tia, ke: ghi povu mem rekoni la lingvan preferon
de la uzanto, kaj montri la retejon tuj en tiu lingvo

ghi devas doni eblon havi pli ol 50 diversajn lingvoversiojn.

Rilate al la aspekto, ni konsideros: la gheneralan belecon kaj
agrablecon la implicitajn mesaghojn: moderneco, diverseco,
amikeco


La informoj en la retejo estu:
bone organizitaj
allogaj
diversaj (filmetoj, fotoj, formularoj, tekstoj)


La administrado estu:
farebla de ne-komputilistoj
facile ghisdatigebla (ni atentu pri sekureco)
diversaj homoj devas ricevi diversajn administrajn rajtojn
facile tradukebla


La retejo devus esti optimumigita al serchiloj: la ligiloj kaj enhavo
devus esti kompreneblaj de robotoj


Pri tekniko:
La retejo devos baze funkcii per PHP (kongruante kun versio 5.6)
char ghi devus funkcii sur la serviloj de UEA.

Se la retejo uzas Drupal, prefereble uzu 8.1.x
Se la retejo uzas Wordpress, prefereble uzu 4.6.x
Se la retejo uzas Joomla, prefereble uzu 3.6.x
Se la retejo uzas symfony, prefereble uzu 2.7.x

Se vi havas dubojn pri la kongrueco kun niaj serviloj, ne hezitu
demandi.


Reguloj:
La limdato por prezenti vian proponon estu la 17-a de oktobro je la
14-a horo lau la horzono de la Centra Oficejo, tiu restas gxis
monatofino UTC +2.

La Estraro de UEA konsideros chu la proponita retejo atingis pli
bonan rezulton ol provo.esperanto.net kaj tiukaze anoncos la
gajninton de la premio. Se ghi ne atingos tiun nivelon, la
konkurso/konkurado estos nuligita.

La gajninto de la konkurso devos liveri la retejon plene funkcianta,
adaptita al la petoj de la Estraro, kaj preta por ricevi alilingvajn
versiojn ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto.

Por pliaj informoj, se vi havas demandojn au por sendi vian
proponon skribu al espera...@co.uea.org. Por travidebleco kaj
por helpi la informfluon, ni uzos la baldau oficiale lanchotan
forumon che forumo.esperanto.net por respondi al la demandoj.

* * * * *

Ueli Haenni ne suficxe fakulas
kaj minimume salutas vin afable. (Nedankinde.)

--



------------------------------------------------------------
(s-ro) Ueli Haenni, Fellenbergstr. 8, Postfach, CH-3052 Zol-
likofen, Telefono +41 31 911 .64 72 (bonvolu paroli al mia
respondilo) - aux provu telefonvoki min oficeje samkomence
.23 22. Pri PASPORTA SERVO: Mi ne priskribas plu la historian
eraron en lasta libreto por 2011-a jaro. Mi ankoraux rakontas
"eksterlingve", KIOM mi profitis de PS, KAJ kiel gastiganto
KAJ kiel gasto. Bedauxrinde, miaj kapo kaj skribotablo ne per-
mesas, ke mi ligigxadu kun PS per krozilo. Cetere bonvolu ne-
niam sendi min retposxte pli ol 400 Kilo- 2015-12-29 sojle
Bajtojn. Mi ne sukcesas je subskribo pli mallonga.
Edreso mia: ueli....@swissonline.ch Dankon! U. Haenni
------------------------------------------------------------

Martin Ponce

unread,
Sep 30, 2016, 6:58:42 PM9/30/16
to eliberap...@googlegroups.com
Dankon Ueli =)


--
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon ĉar vi abonis al la forumo eLiberaProgramaro ĉe Google.
Por sendi mesaĝon al la grupo, uzu la retadreson eliberaprogramaro@googlegroups.com
Por malaboni ĉi tiun grupon, sendu retmesaĝon al eliberaprogramaro-unsubscribe@googlegroups.com
Por pli da informoj kaj agordaĵoj, vizitu la http://groups.google.com/group/eliberaprogramaro
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "eLiberaProgramaro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to eliberaprogramaro+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--

Maço nel yuhqui yauh.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages