Saluton.
Mi malkovris relative novan liberan aranĝon de sondosieroj - OPUS. Vidu pliajn detalojn ĉe la oficiala retejo
OPUS ŝajne kapablas altkvalite enkodigi sonon elde parolo ĝis muzikego, havas ege malgrandan prokraston, pli bonan densigon ol aliaj kodekoj. Ĝi do estas supera al Vorbis kaj Speex kaj al fermitaj kodekoj.
Ĉu vi hazarde konas iun malavantaĝon de la kodeko (krom ankoraŭ ne tre granda subteno de programaro kaj aparataro)? Se ne, ĝi ŝajne fariĝo LA kodeko por baldaŭaj jaroj. Se tiajn ecojn havus fermita kodeko mi iom timus pri estonteco de liberaj dosieraranĝoj, sed OPUS ŝajnas superi ĉiujn.
Amike