tre probable vi ĉiuj konas la socian retejon Ipernity. Por tiuj kiuj
ne konas, jen resume: socia retejo, nun 11-lingva, Esperanto estas unu
el la oficialaj lingvoj kaj la Esperanto-komunumo estas tie relative
forta.
Ipernity ĉi-momente estas vera Babelo. Oni blogas en unu lingvo, iuj
komentas en alia, aliaj denove respondas en alia. Pro tio la estroj de
Ipernity venis al la ideo aldoni aŭtomatan komprenigon al siaj paĝoj.
Ekzemple iu vidas interesan blogaĵon pri Tolstoj en la kataluna, sed
ne komprenas la katalunan; do tiu alklakas specialan butonon kiu donas
pli-malpli kompreneblan version en unu el la 10 aliaj lingvoj de
ipernity.
Ĉio ĉi jam teste funkcias por la plimulto de la lingvoj, i.a. danke al
la traduk-API de Google. Sola malavantaĝo: Google ankoraŭ ne havas API
por Esperanto. Do la membroj de ipernity, kiuj ne konas Esperanton, ne
povos kompreni la blogaĵojn en Esperanto (aŭ eble tio estas avantaĝo
:-) ?)
La Ipernity-stabo tre volus, ke ekzistu tia tradukilo/komprenigilo
almenaŭ por kelkaj lingvaj paroj kun Esperanto (ekzemple
angla-esperanta kaj inverse).
Mi jam dum tuta monato provas ligi kontakton kun Aaron Irvine, kiu ja
estras traduku.net, kaj kiu laŭ mi povus kunlabori, sed li silentas en
ĉiuj lingvoj ...
Ĉu iu havas kontaktojn kun iuj kiuj povus liveri tradukan API al ipernity?
Dankon!
P.S. Bv. trakti tiun mesaĝon sufiĉe konfidenca (kvankam ĝi estas
sendita al listo, mi scias) kaj do ne anonci ĝin en revuoj.
--
Paul Peeraerts
http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo
Revoj serchas, prenas kaj eldonas.
=(
vidu jen:
http://proessayediting.info/content/liberaprogramaro-joomla
Por eviti tion, vi povus uzi blindajn kopiojn.
--- On Thu, 7/3/08, Paul Peeraerts <paul...@gmail.com> wrote: