Kial la himno de Broccatelli estas mia ĉevaleto?

1 view
Skip to first unread message

Brilleaud Jean-Seb

unread,
Jul 26, 2026, 9:56:18 AM (13 days ago) Jul 26
to Edefrance-discussions
Kial la himno de Broccatelli estas mia ĉevaleto?

Preskaŭ ĉiuj partoprenantoj de tiu listo havas videble iun ĉevaleton, kiun ili ofte propagandas.

La mia estas la himno de Broccatelli,  ĉar ĝi ŝajnas al mi taŭga ilo por antaŭenigi kaj Eŭropo kaj Esperanto.

Unue,  por Eŭropo,  ĝia adopto estus taŭga ilo por ke ĝiaj civitanoj alpropriĝu sian Union,  kantante unuvoĉe sian himnon, verkita de italo, sur muziko komponita de germano kaj en lingvo kreita de polo: la tri ĉefaj etnoj de la kontinento, germanidoj, latinidoj kaj slavoj, unuigitaj en sama kanto: kia simbolo!

Des pli, ke la paroloj de tiu kanto rememorigas tian Eŭropon, kian multaj esperis: pacama, justa, demokrata, frateca kaj pionira por tutmonda unio. Ĝuste tian Eŭropon oni promesis al ni: oni  menciis nek teknokratojn nek lobiojn!

Bedaŭrinde, necesas, krom entagordigo, ĉiesvoĉan baloton por ĝia adopto kaj tio... ne tujos!

Due, eĉ se UE ne adoptas oficiale tiun himnon, ĝi restas bela poemo kiu elvokas la kontinenton, pri kiu ni revas. Plie, ĝia stilo estas sufiĉe bela kaj simpla por fari pedagogian ilon por prezenti nian lingvon, evitante tedajn sensignifajn gramatikajn ekzemplojn.

Per ĝi, oni povas montri:
- alfabeton kaj prononcon
- vortfaradon
-radikojn, afiksojn kaj terminaĵojn
- simplajn frazojn
- poezion en Esperanto
- internan ideon

Kantate sur konata muziko, ĝi ebligas ĝuste akcentigi la silabojn.

Kaj la homoj spontane kantas, male al argumentado kiu postulas longan diskuton.

Pro tiaj kvalitoj, mi opinias, ke EDE uzu ĝin kiel reklamilo. Laŭ la publiko, ĝi estas uzebla diversmaniere:

Kiel afiŝo. Mi faris iun kun kolora kodo por videbligi gramatikajn funkciojn.

Kiel flugfolio, kun la teksto, traduko kaj prononco, kiu ebligas kanti ĝin kaj malkovri ĉefajn elementojn de E.

Kiel T-ĉemizo, kun unua verskvaropo kolorita por montri, ke Esperanto funkcias kiel Lego-ludo.

Kiel slogano "kantu kune", por kaskedoj aŭ afiŝoj. Tio ebligas reliefigi la mankon de kantebla himno por UE, kion povas bedaŭri eĉ kontraŭantoj de nia lingvo.

La himno al Eŭropo estu la "svisa tranĉilo" de la komunikado de EDE

didier....@bluewin.ch

unread,
Jul 27, 2026, 8:22:56 AM (12 days ago) Jul 27
to Brilleaud Jean-Seb, Brilleaud Jean-Seb' via edefrance-discussions
Samideanojj,
 
Grava manko estas en Vikipedio. Kiam kaj fare de kiu tian himnon de Broccatelli la mondo (kaj ne nur esperantistoj) profitigos, kiel novan artikolon?
 
Urĝe ?
 
Didier C.
 
 
--
Vous avez reçu ce message, car vous êtes abonné à edefrance-discussions groupe d'échanges sur le fonctionnement, la stratégie et la préparation des actions de EDE-France. Pour contribuer sur ce sujet, écrire à edefrance-...@googlegroups.com
Pour tous les autres sujets, utiliser d'autres listes. Merci.
---
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google edefrance-discussions.
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse edefrance-discus...@googlegroups.com.
Pour afficher cette discussion, accédez à https://groups.google.com/d/msgid/edefrance-discussions/95719824.3376285.1785074169609%40mail.yahoo.com.

ALeks K.

unread,
Jul 27, 2026, 10:57:25 AM (12 days ago) Jul 27
to edefrance-discussions
Kara JSB.

Ĉu vi disponas interaktivan, aŭdeblan version de la flugfolio?

Estus bele, se vi povus klaki ie sur la flugfolio por aŭdigi al la publiko, kiel sonas la himno, kiam kantata.

Ĉu vi povus sendi ligilon al la flugfolio, mi petas?

Amike, ALeks
___________________

clopeau

unread,
Jul 29, 2026, 4:56:13 AM (10 days ago) Jul 29
to edefrance-...@googlegroups.com

jes vere interesa muziko estas ĉefa komunikilo kaj propagandilo.
De nun 4 jaroj mi decidis propagandi kontraŭ EU kiel mi estus propagandinta kontraŭ la III-an Reich post elreviĝo de unuaj jaroj da mensogaj promesoj.
Do gûste dank partopreno de latinidoj, germanoj kaj slavoj influoj mi volonte akceptus tian himnon  kondicê ke ĝi klare kantu ke
"defendu nin kontraŭ mensogoj kaj  milit-instigoj"
"Europo estas tut komprenejo kie militindustrio bankrotas"
"Europo, fratecejo de patrujoj , primokejo de imperioj"

ktp tia himno devos enteni, klaran kondamnon de partopreno al krimoj de iuj ajn "aliancanoj."

 

Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google edefrance-discussions.
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse edefrance-discus...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages