*** Reta konferenco de UEA por la Monda Tago de Esperanto

0 views
Skip to first unread message

François Lo Jacomo

unread,
Jul 24, 2026, 9:04:46 AMJul 24
to 'Pierre DIEUMEGARD' via edefrance-discussions

Karaj EDE-membroj,

 

Kvankam tio ĉi ne plene kongruas kun la celo de tiu ĉi listo, mi aŭdacas informi vin pri konferenco, kiun postmorgaŭ, dimanĉon la 26-an de julio 2026, de 12:00 ĝis 15:00 UTC (14:00 ĝis 17:00 en centra Eŭropo) okazigos UEA por festi la mondan tagon de Esperanto. Kelkaj temoj pritraktotaj de tiu ĉi konferenco rilatos ankaŭ al nia EDE-agado.


La konferenco okazos en Esperanto kaj estos spektebla per Zoom: https://us06web.zoom.us/j/87403061723?pwd=BLU6XRAZEt9I6mrhoaQBcdCGOvtcb7.1
(Identigilo de la kunveno: 874 0306 1723 – Sekreta kodo : 597370)

Ĝi estos registrita kaj poste spektebla kun subtekstoj en naciaj lingvoj.

Programo
– Fernando Maia Jr.: Enkonduko
– So Jinsu Esperanto: Tutmonde Vivanta lingvo 140 jarojn, de la unua libro ĝis nuntempo
– Seán Ó Riain: Esperanto kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro
– Humphrey Tonkin: Esperanto kontraŭ lingva diskriminacio
– Zdravka Boycheva: Esperanto-kulturo
> Muzika paŭzo
– Barbara Pietrzak: Pollando kaj Esperanto
– José Antonio del Barrio: ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-Objektoj)
– Nathalie Kesler: Esperanto kaj mondcivitaneco
– François Lo Jacomo: Esperanto kaj Unesko: 71 jaroj da partnereco

 

Tiu ĉi konferenco estos grava paŝo en nia klopodo konvinki Uneskon proklami la 26-an de julio monda tago de Esperanto. Ni ja esperas, ke tiu ĉi proklamo okazos en 2027, okaze de la 140-jara datreveno de la unua libro: vidu projekton Esperanto140.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages