Pri la Jhihad

0 views
Skip to first unread message

Djemil Kessous

unread,
May 13, 2026, 5:19:26 AM (5 days ago) May 13
to EDE-France, SATam, SAT-diskuto-google

Kara X

Se mi ne estas persone tro misinformita la Jhihad estas tiel "sankta" lukto kiel la klasbatalo por iuj maldekstruloj (ech liberecanoj, shajne).

Chiuj havas siajn "Librojn sanktajn" aù "grandajn Rakontojn" (Lyotard), ech multaj maldekstruloj.

Eblas trovi tiuteme rimarkindan parton rezervitan por la sankta milito en la Korano. Tio estas famkonata. Chi tie ghi ech trovas privilegian lokon.

Jhihado estas laùvorte traduko en la araba de "sankta milito". La Korano levis ghin al devo. Ghi estas unu pilastro de Islamo, kategoria imperativo.

En la islama, Korano, la Jhihado-milito, estas dume konsiderata esence defensiva, duagrada, chefe interna.

Pri ghi antaùe la fidela islamano devas okupighi "kun la koro" unue, batalante kontraù siajn proprajn mankojn, neperfektajhojn. Tiu unua, "granda" Jhihad, estas interna do.

La dua, la Jhihad-sankta-milito alekstera, kvankam tiel olda kiel Islamo, bone paroksismighis sekve de la kristanaj krucmilitoj.

Cetere mi povas paroli chi tie nur sub la kontrolo de la elstaraj islamologoj (aù islamologiuloj se vi volas).

Plej amike salutas

Djémil

PS Mi bonvolas ke, por vi, la klasbatalo estas nenio "sankta". Tiel mi ne komprenas kial do ekzistas delonge tiom da oponoj kontraù ghia forvisho el la SAT-statuto.

Eble estus ankaù interese scii chu tiu klasbatalo estas tiel sankta (aù tute ne) por iuj kapitalistoj kiel Warren Buffet: "Klasbatalo ekzistas sendube, kaj ni estas ghin gajnantaj". Ni vidos chu li pravas...

Bernard Cornevin

unread,
May 13, 2026, 11:11:10 AM (5 days ago) May 13
to Djemil Kessous, EDE-France, SATam, SAT-diskuto-google
Klas-batalo estas fakto, ne ideologio. Djemil, chu vi ne konas la malegalecojn inter la grandaj kapitalistoj kaj la plimulto de la laboristoj en la landoj. En la mondo, 1% havas 50% de la posedajhoj kaj 50 % havas 1%.
Amike
Bernard

--
Vous avez reçu ce message, car vous êtes abonné à edefrance-discussions groupe d'échanges sur le fonctionnement, la stratégie et la préparation des actions de EDE-France. Pour contribuer sur ce sujet, écrire à edefrance-...@googlegroups.com
Pour tous les autres sujets, utiliser d'autres listes. Merci.
---
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google edefrance-discussions.
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse edefrance-discus...@googlegroups.com.
Pour afficher cette discussion, accédez à https://groups.google.com/d/msgid/edefrance-discussions/1164599832.2185280.1778663961095%40mail.yahoo.com.

André Weiss

unread,
May 13, 2026, 11:20:45 AM (5 days ago) May 13
to edefrance-...@googlegroups.com

Ni tute konsentas kun Bernard.
Colette kaj André Weiss
----------------------------------------------------

Djemil Kessous

unread,
May 14, 2026, 12:39:26 AM (4 days ago) May 14
to sat-a...@googlegroups.com, EDE-France, SAT-diskuto-google
BC (kun apogo de André)

Klas-batalo estas fakto, ne ideologio. Djemil, chu vi ne konas la malegalecojn inter la grandaj kapitalistoj kaj la plimulto de la laboristoj en la landoj. En la mondo, 1% havas 50% de la posedajhoj kaj 50 % havas 1%.
Amike

DK

Karaj Bernard kaj André

Mi tute ne volas pridubi la fakton, ke la klas-batalo estus "fakto", konsiderante ke trovighas multegaj tiaj faktoj, kaj sub-faktoj, en la homa specio.

Kompreneble ekzistas unuflanke la granda klaso de la plimulto da laboristoj kaj aliflanke de tiuj, kiuj posedas la produktrimedoj, la "kapitalistoj".

Tamen, ene de la laboristaro trovighas multaj, kiuj apogas la kapitalistojn.

Se ne paroli pri chi kiuj posedas akciojn, kaj do asociighas al la kapitalistaro, multaliaj laboristoj apogas la sistemon, chu sciante ke trovighas pli malfelichuloj ol ili (en la tria mondo notinde).

Mi ne parolas pri la grandega subklaso de laboristoj kiuj asociighas al la kapitalistaro rekte partoprenante en la subpremo de malfortuloj: kadruloj, policanoj kaj armeanoj, kvankam multaj konsciighas pri tiu fenomeno.

La vorto klasbatalo aspektas al mi tro kruda, malpreciza. Mi do preferas kaj persone uzas la pli trafan esprimon "sociaj luktoj" enkondukante tie la luktojn de la ekologiistoj, de la feministoj, kotopo.

Kore

Djémil


--
Site de SAT-Amikaro : http://www.sat-amikaro.org
Contact/Kontakto : kas...@sat-amikaro.org
Contact/Kontakto : sekre...@sat-amikaro.org
Page Facebook : https://www.facebook.com/pages/SAT-Amikaro/211389495547220
Chaîne Youtube : http://www.youtube.com/user/satamikaro
---
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google SAT-Amikaro.
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse sat-amikaro...@googlegroups.com.
Pour afficher cette discussion, accédez à https://groups.google.com/d/msgid/sat-amikaro/CAJ0RGWvJuvg28KNvv5LxGA6SHTpQ2_UYCJqM8742EEvFzB1FZw%40mail.gmail.com.

Fabien

unread,
May 14, 2026, 1:36:47 AM (4 days ago) May 14
to edefrance-discussions
Saluton al ĉiuj,

Mi dankas pro viaj interesaj interŝanĝoj pri ja gravaj aferoj, sed ili malfeliĉe ne ŝajnas al mi tre rekte trafi la EDE-temojn (Eŭropo Demokratio Esperanto) kaj laŭ mia vidpunkto, ili balastigas ĉi tiun diskutgrupan enhavon, kiu jam estas densa nur per mesaĝoj, kiuj havas rilaton nur kun la temoj Eŭropo Demokratio Esperanto.

Bonan tagceteron.
Fabien.

Bernard Cornevin

unread,
May 14, 2026, 2:04:26 AM (4 days ago) May 14
to Fabien, edefrance-discussions
La demokratio estas 
ankau sociala
Amike
Bernard 

--
Vous avez reçu ce message, car vous êtes abonné à edefrance-discussions groupe d'échanges sur le fonctionnement, la stratégie et la préparation des actions de EDE-France. Pour contribuer sur ce sujet, écrire à edefrance-...@googlegroups.com
Pour tous les autres sujets, utiliser d'autres listes. Merci.
---
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google edefrance-discussions.
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse edefrance-discus...@googlegroups.com.

Fabien

unread,
May 14, 2026, 2:14:20 AM (4 days ago) May 14
to edefrance-discussions
Saluton,

Tute prave, sed tio ne malhelpas artiki la temon kun EDE. En tiu kazo, pli interese estus pridiskuti la rilatojn inter la europaj instancoj kaj sindikatoj, pri la povigo de sindikatoj en demokratio (ne nur kiel surstrata potenco, sed kiel enplekti ilin en europskalaj decidoj), cetere kiel plifortigi/krei tuteuropajn sindikatojn? 

Bonan tagceteron.
Fabien.

Djemil Kessous

unread,
May 15, 2026, 3:28:33 AM (3 days ago) May 15
to sat-a...@googlegroups.com, 'Djemil Kessous' via SAT-diskuto, EDE-France
DK

La vorto klasbatalo aspektas al mi tro kruda, malpreciza. Mi do preferas kaj persone uzas la pli trafan esprimon "sociaj luktoj" enkondukante tie la luktojn de la ekologiistoj, de la feministoj, kotopo.

Mi nepre aldonu en tiu "kotopo" la pacistoj inter kiuj senlace agadas niaj amikoj Colette kaj André!

Djémil


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "SAT-diskuto" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to sat-diskuto...@googlegroups.com.
To view this discussion, visit https://groups.google.com/d/msgid/sat-diskuto/930893933.2680803.1778733549940%40mail.yahoo.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages