de Pierre la ulo el Saint-Etienne:
Jes konfirmite : Vi povos alveni ĉu vendredon 21/08 vespere. Ĉambroj estos disponeblaj.
La EDE renkonto okazos fizike en la lokalo de MFR sabaton 22/08 ĝis dimanĉo 23/08. Kelkaj personoj, (se tio estos avantaĝo por ili) , povos foriri nur lundon 24/08 sed EGE FRUE (antaù la8a, ĉar revenos lernantoj en tiu lundo.
Mi aldonu la jenajn konsiderojn:
1/ mi havis RVuon kun la afabla respondeculino KARIMA, sed tion maltrafis pro san-problemo (nun, finita, uf ! )
2/ Mi devas denove vidi ŝin, preni fotojn (por sendi al vi) peti precizajn informojn, ktp.
Se vi volas fari demandojn, ne hezitu: TUJ DEMANDU!
Bonan vesperon! Pierre Grollemund
Bonan vesperon al ĉiuj,Ĉu la datoj por ĉi tiuj someraj tagoj estas konfirmitaj kaj ĉu ili estas de vendredo, la 21-a de aŭgusto ĝis dimanĉo, la 23-a de aŭgusto?Plej amike,Lucien