Estimataj,
Nia loka grupo tradukis broŝureton pri "Kio se ni parolus pri mensmanipulado kaj porsekta varbado ?", el simila broŝuro en la franca, vidu https://www.amazon.fr/dp/B0H9GZ2Z8S?ref_=pe_179470751_1390799531_t_fed_asin_title, sed kun pliaj eŭropaj adresoj.
Okaze de la 26a de julio, ni organizas konkurson : ĉiuj interesatoj povas partopreni, per respondo al simpla demando : vidu ĉi-sube aŭ en http://esperanto.loiret.free.fr/1/index.php?article26/konkurso
Bonvolu dissendi tiun informon en viaj medioj, espereble antaŭ la fino de la 26a de julio aŭ dum la postaj tagoj.
Dankon !
Pierre Dieumegard
===================================
Kio se ni parolus pri mensmanipulado kaj porsekta varbado ?
Okaze de la « Tago de Esperanto », 26a de Julio, ĵus publikigis broŝureton en Esperanto por helpi viktimojn (kaj iliaj familianoj kaj amikoj) de porsektaj varbadoj. Ĝi ĉefe celas junulojn, vidu https://www.amazon.fr/dp/B0H9GZ2Z8S?ref_=pe_179470751_1390799531_t_fed_asin_title
Tradukis tiun broŝuron anoj de asocio Espéranto-Loiret, el verko de Roxane Montaigu kaj GEMPPI.
Kaj ili organizas konkurson : ĉu vi deziras ricevi senpage tiun broŝuron ? 20 broŝuroj gajneblaj !

Konkurso
Respondu la jenan demandon por ŝanco gajni la broŝuron «Kio se ni parolus pri mensmanipulado kaj porsekta varbado ? » :
Laŭ via opinio, kial adoleskantoj pasigas tiom da tempo en sociaj retoj ?
A – Por kontentigi sian bezonon senti sin parto de grupo.
B – Ĉar ili elĉerpis siajn kreajn ideojn.
Sendu vian respondon al la jena retpoŝtadreso : gemppi....@gmail.com
Temo : Konkurso de la Tago de Esperanto 2026
En la teksto : Via respondo, sekvata de viaj kontaktinformoj (adreso, por sendi la broŝuron).
Kaj ĉiukaze : liberiĝu !
(dosiero pdf )