Kial la milito???

0 views
Skip to first unread message

Djemil Kessous

unread,
May 13, 2026, 1:01:30 AM (5 days ago) May 13
to SAT-diskuto-google, EDE-France, SATam
Oni povas sin demandi nin, kial la konflikto havas tiel gravan rolon, ĉu en la filozofio de diversaj religioj (ghis iuj freshaj, politikaj), ĉu en ilia praxis (ilia praktiko).

Je ĉi tiu konkreta nivelo, ĝi jam ĉeestas en la tre sanga kaj ne malpli ofta primitiva milito. ĉe la teoria nivelo, ĝi ankoraŭ troviĝas ĝis en la klasbatalo (marksisma ĝihado).

Kial, ĉe nia specio apriore dotita per racio, tia gravigo de la greka "polemos", la milito ?

Temas pri profunda neceso, kiun Darwin identigis per la termino "batalo por vivo" (struggle for life).

En la ĉiutaga realo, la alfrontiĝo ebligas varmiĝi, la detruo de la kontraŭulo ebligas sin konstrui, eĉ en la (aprezita de iuj) ĉiutaga polemiko, termino kies etimologion ne necesas memorigi.

Kompreneble tia fenomeno, ĝeneraligita, emas al memdetruo. Tiuteme la nuntempa pacista movado esploras interesajn vojojn kun la solvo de konfliktoj. Ĝi emas anstataŭigi la malnovan si vis pacem para bellum (se vi volas pacon, pretigu militon) per la pli inteligenta Si vis pacem para PACEM.

Kore

Djémil
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages