Saluton al vi ĉiuj. Mi deziras konatigi al vi iun interesan eventon, kiu okazis ĉe nie en St-Etienne. Profesoroj- instruistoj de « Ecole des Mines de St-Etienne » organizis vesperon kun filmo « Le Sang et la boue » pri la amasa ŝtelado de minejaj riĉaĵoj en Kivuoj. La filmo bone montris la lokajn situacion (verdaj belegaj pejzaĝoj kun montetoj malfermataj kiel en buĉejo pro la ekstratado de koltano ) Kaj teruraj labor-kondiĉoj : kavi en ne-sekurigitaj tuneloj ! Estis almenaŭ 100 personoj ! En la enirejo mi disdonis flug-foliojn (bedaŭrinde mi kopiigis nur 50on da !) Vidu kunmetitan dokumenton (ĝi aperos je formato A5, sed la disdonita flugfolio estis je A4) Mi profitis por iom starigi kontaktojn, sed la diskutado kun publiko ne daŭris sufiĉe longe ! Nu, plia semo ? Ni vidos ! Ĝis baldaŭ, fartu bone !
PS : kopio al EDE