tr : [universitato] Ahmad kaj Hamzeh bonfartas

0 views
Skip to first unread message

Christian Lavarenne

unread,
Jan 27, 2026, 6:38:26 AM (13 days ago) Jan 27
to EDE Polique
Por respondi al François :
jen la hodiaŭaj novaĵoj pri ili.
Amike
Christian

---------- Forwarded message ---------
De : Ahmad Mamdoohi via groups.io <mamdoohi=yaho...@groups.io>
Date: mar. 27 janv. 2026 à 10:41
Subject: Re: [universitato] Ahmad kaj Hamzeh bonfartas
To: univer...@groups.io <univer...@groups.io>


Karaj samideanoj,

Elkoran dankon al vi ĉiuj pro viaj afablaj mesaĝoj, zorgo kaj solidareco. Via atento, viaj kuraĝigaj vortoj kaj via konstanta interesiĝo profunde tuŝis min kaj donis al mi grandan forton.

Feliĉe ni bonfartas. La situacio ankoraŭ ne estas tute normala, kaj la interreta konekto restas malstabila; tamen mi klopodas laŭeble legi kaj respondi la mesaĝojn, ekde la plej novaj. Se estas iuj urĝaj aferoj, kiujn vi sendis pli frue, bonvolu resendi ilin, por ke mi povu reagi pli rapide.

Mi aparte dankas karan Karine pro ŝia sindona helpo kaj pertelefonaj kontaktoj, kaj same kore dankas la karajn Alessandra, Keyhan, Lu, Antonio kaj ĉiujn aliajn amikojn, kiuj multmaniere montris sian subtenon kaj amikecon.

Espereble la cirkonstancoj baldaŭ pliboniĝos kaj la komunikado denove glate funkcios. Mi sincere deziras al vi ĉiuj sanon, pacon kaj ĉian bonon.

Amike kaj dankeme,
Ahmad



On Tuesday, January 27, 2026 at 10:07:20 AM GMT+3:30, Alessandra Madella via groups.io <aminafuji2=yaho...@groups.io> wrote:


Koran dankon pro via mesagxo, Kara Keyhan, 
espereble la situacio baldau plibonigxos. 
Fartu tre bone, 
Alessandra

Il giorno martedì 27 gennaio 2026 alle ore 03:43:31 CET, Antonio Leoni via groups.io <apartado.de.antonio=gmai...@groups.io> ha scritto:


Mi ĝojas ekscii ke niaj samideanoj bonfartas. Antonio





_._,_._,_

Groups.io Links:

You receive all messages sent to this group.

View/Reply Online (#3439) | Reply to Group | Reply to Sender | Mute This Topic | New Topic
Your Subscription | Contact Group Owner | Unsubscribe [chlav...@gmail.com]

_._,_._,_

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages