Pri la koltanminejo Rubaja en RDC-Kivuo

0 views
Skip to first unread message

Pierre Grollemund

unread,
Mar 25, 2026, 5:47:15 AMMar 25
to Éric Éliard, Lucette

Saluton al vi ĉiuj. de Pierre Gr:mi timas,kemia antaùa mesagho ne bone foriris! Do, denove ghi kun la flug-folio


Mi deziras konatigi al vi iun interesan eventon, kiu okazis ĉe nie en St-Etienne. Profesoroj- instruistoj de « Ecole des Mines de St-Etienne » organizis vesperon kun filmo « Le Sang et la boue » pri la amasa ŝtelado de minejaj riĉaĵoj en Kivuoj. La filmo bone montris la lokajn situacion (verdaj belegaj pejzaĝoj kun montetoj malfermataj kiel en buĉejo pro la ekstratado de koltano ) Kaj teruraj labor-kondiĉoj : kavi en ne-sekurigitaj tuneloj !


Estis almenaŭ 100 personoj ! En la enirejo mi disdonis flug-foliojn (bedaŭrinde mi kopiigis nur 50on da !)   Vidu kunmetitan dokumenton (ĝi aperos je formato A5, sed la disdonita flugfolio estis je A4)   Mi profitis por iom starigi kontaktojn, sed la diskutado kun publiko ne daŭris sufiĉe longe !  Nu, plia semo ?   Ni vidos !  Ĝis baldaŭ, fartu bone ! 

PS : kopio al EDE 


2026 03 Duobla pagho pri RDC KIVUoj.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages