Re: [SAT-diskuto] Re: [SAT-Amikaro] Re: [edefrance-discussions] Pri la Jhihad

3 views
Skip to first unread message

Djemil Kessous

unread,
May 20, 2026, 10:39:58 AMMay 20
to SAT-diskuto, ede-po...@googlegroups.com, SATam
Al R., Estimata klasbatalisto

La moderna kapitalismo estas pli kompleksa ol la simpla skemo "kapitalisto kontraŭ laboristo", laù vi.

D. Envere la afero ne simplas, vi tute pravas.

Jam la kapitalismo estas nur la ekonomia ero de pli vasta sistemo nomighanta liberalismo.

La liberalismo sangavide antaùeniras per du gamboj, unuflanke chi koncernata kapitalismo en la ekonomia kampo, aliflanke la shtata naciismo en la politika.

R. Ĝihado havas eksplicitan religian aŭtoritaton (la Korano kiel revelacio). La klasbatalo, en marksisma tradicio, pretendas la malon — esti sen-religia, materiisma analizo de la socio.

Mi konas kelkajn marksistojn, chu esperantistoj chu ne, kiuj taksas Marx superan aùtoritaton, kun ties sanktaj, netusheblaj, libroj. Persone, junaghe, la marksismo estis vera revelacio por mi. Mi pasie konvertighis kaj unuatempe farighis vera zeloto.

Fakte:

- 1. La klasbatalo ne estas invento de la marksismo, de Marx kaj Engels, sed, antaù ili, komence de la 19a jarcento, de burghuloj francaj (François-Auguste Mignet, Adolphe Thiers, Augustin Thierry kaj François Guizot).

Tiu batalema ideologio naskis en konteksto ege konflikta, notinde kun la revolucio de julio 1830 en Francio kaj ties interklasaj luktoj.

- 2. La ghihada ideologio naskis en sama konflikta socio, la intertribaj luktoj de la pre-islama Arabio.

Ambaù chi tiuj luktemaj ideologioj havas ian rilaton kun la koncepto de "shtelo", kiel prave diras P., por ne paroli pri rabo.

Sed oni povus longe paroli pri la komparo inter jhihado kaj klasbatalo. Necesas tie serchi la similojn en la diferencoj kaj la diferencojn en la similoj... Ne facilas!

R. ĉu SAT plu estas la asocio, kiun Lanti fondis, aŭ ĉu ĝi fariĝas io alia?

D. Jes kompreneble, tute alia jam kvante, ankaù kvalite.

Chiu el ni ne plus estas, kiun niaj prapatroj generis. La problemo koncerne min, persone, estas resti fidela al ia mondkoncepto kiu gvidis miajn gepatrojn (mi chiam memdemandis, kial ili ne esperantighis), kaj kiu estis ankaù tre proksima al tiu de Lanti.

Bedaùrinde chiuj ili, inter multaliaj, eraris ie, fiaskis iuloke. La historio malpravigis ilin, alprenante ghisnune alian direkton. Ni daùre esperu ke, finfine, la historio pravigos chiujn chi sennombrajn homojn, kiuj luktadis por mondo sen ekspluatado.

Pli ol la leteron de ajna skribo, mi preferas ties spiriton. Adaptighi aù morti estas legho darvina.

R. Anstataŭ kompletigi la klasbatalon per aliaj kategorioj, ni riskas perdi la analizan kernon mem.

D. Mi vere ne taksas tion "perdorisko", prefere "evolu-bonshanco". La analiza kerno laù kiu «La historio de la tuta ghisnuna socio estas la historio de la klasbataloj» neniam estis prava. Ghi estas erara dekomence.

Bonvolu konsulti la verkaron de la filozofo Michel Foucault. Li revoluciigis nian komprenon pri la povoj. La potenco laù li, pli ol iu desupra regado malpli potencajn far pli potencaj, kvazaù laùkaskade (kio jam kripligas la klasabatalan teorion), estas universala forto en kiu trovighas sennombraj interagoj: de seksaj paroj ghis la mastroj-sklavoj pasante che la pacientoj-kuracistoj (la t.n. "biopovo"), ktp.

Foucault parolas pri "infinitezimala distribuo de potencoj" (Surveiller et punir, 1975).

La teorio de la klasbatalo, povis tutcerte aspekti placha en la Francio de 1848. Ghi ebligis al Marx verki belegajn broshurojn, pripensindajn. Oni notu ke, la saman jaron, jaron de jam tutmonda kapitalisma krizo, okazis en Eùropo la Printempo de popoloj, la naci- aù etno-bataloj kiuj celis la popol-emancipighon de la grandaj feùdoj imperiismaj.

R. La termino "klasbatalo" havas specifan analizan funkcion, kiu malaperas en "sociaj luktoj".

D. La termino klasbatalo, kiel montras Foucault, estas sekve notinde nesuficha por bone kompreni nian socion.

Envere la klasbatalo tre malofte montris la aspekton revitan de Marx, notinde okaze de la pariza Komunumo kaj poste de la bolshevisma Revolucio. Plejofte ghi estas batalo de diversaj subklasoj, korporacioj, dungitaroj de iuj entrepreno aù administracioj, ktp, chiuj por ilia propra intereso. Tiu batalo, pere de la sindikatoj, tute ne celas la emancipighon de la homaro.

Eblas multobligi la deklaraciojn de grandaj revoluciuloj kontraù la sindikatoj.

- Ekzemple via samlandano Pannekoek, prapatro de la laborista konsilantarismo, kvankam li mem tre klasbatalisma, jam taksis ke "la sindikatoj konsistigas necesan elementon por la kapitalisma stabileco".

- "Sindikato estas nenio alia ol komerca socio laù tute kapitalisma tipo, kiu emas trudi, en la interesoj de la proletaro, maksimuman prezon por la laboro-varo kaj trudi la monopolon de ĉi varo en la nacia kaj internacia merkato" skribas Gramsci en 1921.

- La 4-an de septembro 1952, franca revuo Le Libertaire publikigas artikolon de Benjamin Perret (surrealista aùtoro): La sindikato, organo de la kapitalisma ŝtato.

La ekspluatado homon far homo estas do pli kompleksa ol tiu de unu klaso per alia.  Chiu entrepreno sufiche granda, chu administracio same, sin prezentas hierarkie, piramidece, kun multaj ekspluatadoj laùkaskade de multegaj homoj, salajratoj kompreneble, ankaù kadruloj mem. Ekspluati sian priksimulon farighis elstara arto en la moderna socio.

Aboliciu la ekspluatadon de homo per homo, kaj vi abolicios la ekspluatadon de unu nacio per alia nacio (Marx, Engels, Manifesto de 1848).

Kore salutas vin

Djémil

Brilleaud Jean-Seb

unread,
May 21, 2026, 9:58:31 AMMay 21
to Djemil Kessous, ede-po...@googlegroups.com
Ĉu klasbatalo pluestas utila koncepto? En la tempo de Marx, laborista klaso estis tiuj, kiujn la burĝaro malestimis, ekspluatis kaj suferigis. Estis facile scii, al kiu klaso oni apartenis, despli ke ĉiuj vivis en la samaj domegoj, sed ne en same komfortaj partoj, kaj la sociaj rilatoj esprimis tiun klas-apartenon.

Nuntempe tio funkcias alimaniere. La klaslimoj estas pli malklaraj. Pro manko de voĉdonantoj, la komunista partio progresive plilarĝigis la difinon: komence laboristoj, poste proletoj (kun etaj terkultivistoj), poste aldoniĝis intelektuloj, etkomercistoj ("ne monopolistaj klasoj", ktp.).

Reganta klaso ja ekzistas, sed ĝi ne plu havas la samajn ecojn. Amaskomunikiloj montras  suburbajn junulojn kiuj iĝis famaj kaj riĉaj, kaj oni daŭre emas kredi, ke ĉiu povas aniĝi al supera klaso per sufiĉe da laboro kaj da ŝanco.

Meza klaso (aŭ etburĝaro) plivastiĝis post dua mondmilito. Novaj formoj de ekspluatado aperis, ekz. liveristoj, kiuj devas posedi siajn proprajn biciklon, poŝtelefonon kaj dorsan skatolon kun nomo de sia mastro!

Nome de efika agado, varbado de luktemaj batalantoj estis pli grava ol plibonigado de analizo. Tio ebligis tujajn sociajn konkeraĵojn. Sed preze de preteratento de multaj kontraŭdiroj.

Amike,

JSB 


Le mer., mai 20, 2026 à 16:39, 'Djemil Kessous' via EDE-Politique
--
Vous recevez ce message, car vous êtes abonné au groupe Google EDE-Politique.
Pour vous désabonner de ce groupe et ne plus recevoir d'e-mails le concernant, envoyez un e-mail à l'adresse ede-politiqu...@googlegroups.com.
Pour afficher cette discussion, accédez à https://groups.google.com/d/msgid/ede-politique/2108447733.4143868.1779287992997%40mail.yahoo.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages