Karaj
"Saud-Arabio, Kataro kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj petis min ĉesigi la operaciojn dum du aŭ tri tagoj, ĉar ili pensas, ke ni alproksimiĝas al interkonsento" deklaris Donald Trump la lastan lundon, 18an de majo.
Temas pri bela flutado. Neniam Trump embarasighis pri petoj de fremdaj landoj krom Israelo (shtato, krome, kiun li tute malshatas).
Se mi ne eraras, la historio baskulis tiun lundon. De 1945 ghi estis markita de la nerezistebla imperia antaùenirado de Vashingtono.
Vashingtono ekde la fino de la dua Mondmilito jam subfosis la koloniajn imperiojn de siaj aliancanoj, notinde Britio kaj Francio, poste depost 1983, kun la "Strategia defendo-iniciato" (la tiel nomata "Stelaj Militoj"), ghi kuntrenis en vetkuro Sovetunion, kio finatingis ghian kolapson en 1989-1991.
De tiam la usona tutmonda Imperio frenezighis. La tuta planedo komencis kovrighi per usonaj militbazoj. La nov-konservativuloj prenis la potencon kun ilia "Projekto por la Nova Amerika Jarcento" (PNAC), tiel freneza kiel la Tria Regno de Hitler. Sekvis la 11a de septembro 2001, la militoj kontraù Afganio, Irako, Libio, la sankcioj terurantaj, strangolantaj chiun landon, kiuj malplachis, strangolantaj samtempe la tutmondan ekonomion inkluzive tiun de Usono.
Kion Vashingtono envere celis, estas la aliancon Chinio-Rusio kun Irano. Sed ghi notinde subtaksis ilian fortikecon, notinde tiun de Irano malgraù chiuj sankcioj, kiuj de jardekoj malfortigis tiun lastan landon, radikaligis ghin.
Ni observos interese la sekvon...
Salutas
Djémil