Sujet : la kanto "Ni lancxu kajtojn"Saluton al ĉiuj,Mi ricevis tiun kanton de pola amikino de mi, Ewa estas membrino de grenobla esperanta asocio.Ĉu agrablas dum tia nuna animstreĉa periodio disvastigi iun esperantan poezian venton ?La teksto estas verkita de la pola Ewa Grochowska muzikigita de alia esperantistino la bulgara Lilia Nikolova, helpe de la programo SUNO (Genera AI). La video videblas per fejsbuko.Didier CornuetAmikeTeksto de Ewa:
Bruas la ĉiel' , nigras la nuboj,
Kaŝas virinoj plorantajn bubojn.
La domoj brulas pro incendioj.
Neniu helpas haltigi tion.
Pro la sinteno de l'hom-ŝakalo
Multaj ektrinkis el hatpokalo.
Pro la stulteco de sencerbuloj
Pereas miloj da senkulpuloj.
Dum en l'aero flugas hirundoj,
Kajtoj senpovaj kuŝas sur grundo,
Finon atendas de la batalo,
Falon esperas de Mars-altaro.
Ni lanĉu kajtojn ĉien sur Tero
Kontraŭ milito, kontraŭ mizero!
La vento portu kajtojn kolorajn
Kun pacaj vortoj, alte valoraj !
Anstataŭ krei novajn armilojn
Kontraŭ la fratoj de Kosmo filoj
Anstataŭ bomboj, pluv' da raketoj
Falu sur homojn ĝojo kaj kvieto !
Nepras forigi la milit' paĝojn,
Lernu homidoj en infanaĝo
Ludi per kajtoj, ne per pistoloj,
Ludi prefere per am-paroloj.
Ni lanĉu kajtojn ĉien sur Tero
Kontraŭ milito, kontraŭ mizero!
La vento portu kajtojn kolorajn
Kun pacaj vortoj, alte valoraj !