Voc'donu por Esperanto en Google-pos'telefonoj... Helpopeto

0 views
Skip to first unread message

Odamir Feitosa

unread,
Jan 9, 2010, 5:39:41 AM1/9/10
to Ekipe, Diskonigado
Karaj geamikoj

Kiel mi chiam diras kaj ripetadas nuntempe estas la momento por pli intense diskonigi  nian lingvon. Bonvolu legi la malsupran mesaghon:

--- Em sáb, 9/1/10, ludo...@t-online.hu <ludo...@t-online.hu> escreveu:

De: ludo...@t-online.hu <ludo...@t-online.hu>
Assunto: [[Esperanto Rio 2016]]] Voc'donu por Esperanto en Google-pos'telefonoj... Helpopeto
Para: esperanto...@googlegroups.com, esperanto...@googlegroups.com, per-esperan...@yahoogroups.com
Data: Sábado, 9 de Janeiro de 2010, 3:40




Antaŭ ĉio eta rimarko:
La 3-an de januaro 2010 la propono pri la ĉapelitaj literoj estis ankoraŭ sur la 20-a loko.
Hodiaŭ, la 9-an de januaro ĝi estas jam sur la 9-a loko el inter 3437 proponoj, kun 497 voĉoj kaj 258 alparoloj. Kuraĝe antaŭen, gesamideanoj...!!!


Karaj Geamikoj!

Ekzakte antaŭ unu jaro, kadre de voĉdono de la usona organizaĵo Change.org , nia esperantista mondmovado atingis grandan sukceson. El inter proksimume 8.000 proponoj tiu de S-ro Oleg Izyumenko (pri la eksperimenta instruado de Esperanto, kiel unue lernenda, fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto en Usono) atingis la 25-an lokon. Ekde tiam la organizaĵo Change.org (kiu havas pli ol 1.000.000 da membroj) oficiale subtenas la Universalan Esperanto-Asocion, kiel sian partneran organizaĵon.

La 15-an de decembro, 2009, 30 landaj ĉefpaĝoj de Google aperis sub la esperanta flago. Tutmonde milionoj da homoj informiĝis pri Esperanto. Subite kreskis la nombro da vizitantoj en preskaŭ ĉiuj esperantaj retejoj.

En la sama tago Esperanto estis la temo de ĉefartikolo de la elektronika eldono de National Geographic.

Nun ni denove havas eblecon al grandsignifa, por esperanta agado ĉe Google.
Ni petas Vian urĝan helpon!

Per minimume 1.000 pliaj voĉoj Google tre verŝajne enkondukus ankaŭ la Esperantajn ĉapelitajn literojn en sian poŝtelefonan reton.

Kiel voĉdoni?

******************************************************************
1. Se Vi jam havas validan Google-konton/retpoŝtadreson kun finaĵo ...@gmail.com   
******************************************************************

- Klaku sur la ĉi-suban retadreson:

http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730       

- Poste klaku sur "Sign in" (=ensaluti) en la supra, dekstra angulo.
- Tajpu Vian  ...@gmail   -an retpoŝtan adreson kaj pasvorton en la aperintajn fenestrojn.
- Klaku sur la sube videblan, grizan kampon "Sign in".
- Aperos nova paĝo, en kiu Vi povas voĉdoni. Maldekstre en la 5-a linio, sur blua fono aperos malgranda, blanka, kvinpinta stelo. Dekstre de tiu ĉi stelo aperos la sekva teksto: "Issue 1730: Add Esperanto characters" (=Temo 1730: Aldonu Esperantajn literojn)
-Simple klaku sur la blankan steleton. Okaze de sukcesa voĉdono ĝi fariĝos flava. Post iom da tempo (ofte nur post nova alklako...) en la 6-a vico, en la teksto "... people starred this issue" (... = nombro da voĉdonintoj) la cifero kreskas  je unu (ĉi-momente 497).

Hodiaŭ sur tiu ĉi paĝo estas 258 komentoj. Ne necesas komenti, sed ja nepras klaki sur la blankan stelon kaj atenti, ke ĝi fariĝis flava.
Samtempe, plej malsupre devas aperi la sekva teksto, apud alia, flava stelo: - "Your vote has been recorded" (=Via voĉo estis registrita)

****************************************************************************                                                                                                                                                                                                   
2. Kiuj ankoraŭ ne havas  Google-konton, aŭ retpoŝtan finaĵon ...@gmail.com     
****************************************************************************
tiuj devas ĝin krei(senpage!).
***************************************************************************

- Unue klaku sur "Sign in".
- Sub la aperantaj fenestretoj klaku sur "Create new account". (=Krei novan konton)
- Aperas nova paĝo kun novaj fenestretoj kaj kun la frazo
  "Required information for Google account". (= Necesa informo por akiri Google-konton).
- Plenigu la aperantajn fenestretojn.
  "Your current email address" (=Via nuna retadreso)
  "Choose a password" (Tajpu minimume 8-literan pasvorton)
  "Re-enter password" (Tajpu la saman pasvorton denove kaj notu ĝin, ĉar
   Vi poste povos krei pere de ĝi novan retadreson, propran korespondan 
   liston, ktp. ktp.)
  "Location" (Elektu la nomon de Via lando)
  "Get started with Google code" (Tajpu en la aperantan fenestreton tiujn
  literojn - iom malfacile legeblajn -, kiujn Vi vidas sur
  la ekrano.
- Fine klaku sur la vorton "Accept".
 
- Post iom da tempo Vi ricevos mesaĝon de Google. Klaku sur la retadreson, troviĝantan en la mesaĝo. Per tio Vi pruvos, ke Vi estas vere ekzistanta persono...

- De tiam Vi rajtas voĉdoni, laŭ la 1-a punkto.

Petu ankaŭ Viajn geamikojn, ke ankaŭ ili voĉdonu! Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon! Estus treege malagrable, se Google konvinkiĝus, ke nur kelkcent esperantistoj vivas sur la planedo Tero... :-))

Belan, sukcesoriĉan, novan jaron deziras plej amike kaj samideane
Lajos (Ludoviko) Molnár kaj Julianna (Julinjo) Farkas
Hungario

http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730  

NI NEPE DEVAS PARTOPRENI TIUN AGADON

NI LABORU KUNE - ESPERANTO NUN!


Plejamike
Odamir        














__________ ESET NOD32 Antivirus - Vírusdefiníciós adatbázis: 4755 (20100108) __________

Az üzenetet az ESET NOD32 Antivirus ellenőrizte.

http://www.eset.hu

--
Por internaciaj ludoj, internacia lingvo!

Você recebeu esta mensagem porque está inscrito no Grupo "Esperanto Rio
2016" nos Grupos do Google.
Para postar neste grupo, envie um e-mail para
esperanto...@googlegroups.com
Para cancelar a sua inscrição neste grupo, envie um e-mail para
esperanto-rio-2016+unsub...@googlegroups.com
Para ver mais opções, visite este grupo em
http://groups.google.com.br/group/esperanto-rio-2016?hl=pt-BR


Veja quais são os assuntos do momento no Yahoo! + Buscados: Top 10 - Celebridades - Música - Esportes
ATT00013.txt
Guglo_kun_esperanta_flago.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages