Prelego pri Esperanto

4 views
Skip to first unread message

Leandro Freitas

unread,
Mar 14, 2010, 6:49:21 PM3/14/10
to KKE Diskutlisto, Bejo Listo, Diskonigado Grupo, Juscelino Gama

Saluton, miaj gekaruloj.

 

La 27-an de februaro okazis prelego pri “Esperanto kaj Internacia Komunikado en Rotaria Mondo” en Rotarakto-Klubo São José do Rio Preto “Jardins”, D. 4480, en la urbo São José do Rio Preto, ŝtato São Paulo, Brazilo. La prelego, farita de la rotaraktano Leandro Freitas, entitoliĝis: “Internacia Komunikado en R.I. (Rotario Internacia)”. Dum 40 minutoj, oni prezentis la problemon de la internacia komunikado (ne nur en RI-medio, sed ankaŭ en la mondo), kaj oni proponis la solvon: Esperanto – Lingvo Internacia. Oni disdonis KD-jn, en kiu oni trovas Kurson de Esperanto, artikolojn pri la temo kaj aliajn aferojn. Fine de la prelego, la preleganto invitis Juscelino Gama, fak-delegito de UEA, por prezenti sin kaj doni plu da informoj. La celo nun estas plibonigi la prelegon kaj la metodojn prezenti Esperanton, kaj prelegi en aliaj Rotarakto/Interakto/Rotario-Kluboj de Brazilo.

 

Vidu vi la fotojn ĉe:

 

 

http://picasaweb.google.com/rtcjardins/PalestraSobreOEsperanto#

 

Rotarie, Rotarakte kaj samideane,

 

Informis,

 

Leandro Freitas

Sekretario de Rotarakto-Klubo São José do Rio Preto - “Jardins”

D. 4480, ŝtato São Paulo,Brazilo

Membro de R.A.D.E. (Rotaria Amikaro de Esperanto)



Veja quais são os assuntos do momento no Yahoo! + Buscados: Top 10 - Celebridades - Música - Esportes

pnascentes

unread,
Mar 14, 2010, 7:11:52 PM3/14/10
to disko...@googlegroups.com, KKE Diskutlisto, Bejo Listo, Juscelino Gama, Bona Espero
Gratulinda laboro, kara Leandro! Certe via semado trovos ankaŭ bonan grundon. Tiu grava iniciato, kadre de Rotarakto-Klubo, ne povas ne memorigi min pri samcela delonga laborado de niaj karaj samideanoj kaj amikoj Grattapaglia - Giuseppe kaj Ursula! Tiaj trafaj eventoj ripetiĝu multfoje!

Verdstele,
Paulo Nascentes
*************************

2010/3/14 Leandro Freitas <freitas...@yahoo.com.br>
--
Você recebeu essa mensagem porque é membro da lista do grupo "Diskonigado".
Para enviar uma mensagem para este grupo, mande um e-mail para disko...@googlegroups.com ATENÇÃO: O grupo existe com a única e exclusiva finalidade de aprimorar a expansão do Esperanto. SÓ ENVIE UMA MENSAGEM SE TIVER UMA SUGESTÃO OU DÚVIDA QUANTO A PROPOSTAS RELACIONADAS A ADMINISTRAÇÃO, DIVULGAÇÃO, ENSINO E CAPTAÇÃO DE RECURSOS para o movimento esperantista. Lembre-se também de analisar o que já foi proposto, nas páginas do próprio grupo, para evitar enviar uma proposta já anteriormente sugerida.
Para para de participar deste grupo, mande uma mensagem para diskonigado...@googlegroups.com
Para visitar o grupo, use o endereço
http://groups.google.com/group/diskonigado?hl=pt-BR



--
Paulo Nascentes


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages