Morgaŭ dimanĉe, kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, TEJO okazigos Junulojn kaj Lingvojn, reta konferenco kiu okazas ĉiujare ekde 2023. Plejparto da prezentantoj temas pri junuloj kiuj zorgos pri siaj unuaj programeroj en internacia Eo-konferenco.
Ameriko estos elstare reprezentata de Thiago Ballestero, nuna vicprezidanto de BEJO kaj partopreninto de la montevidea konferenco, Francisco Garrido, argentina novulo kiu ludos kanton en lingua ignota (mezepoka artefarita lingvo) kaj Max Finel, eksa membro de la Pafklik kiu nuntempe loĝas en Paragvajo.
Ni estos tre dankaj, se vi sukcesas ĉeesti kaj disvastigi la eventon por ke ĝi atingu pluajn interesitojn. Ĉio utilas: retpoŝtlistoj, grupoj de WhatsApp aŭ Telegram, kontoj en FB/IG de landaj asocioj/sekcioj, ktp.
Sube vi trovos la ligilojn.
Dankon!
Patricio