Fwd: Marta kulturkunveno de EASP

2 views
Skip to first unread message

Odamir Feitosa

unread,
Mar 22, 2011, 3:25:00 PM3/22/11
to esper...@googlegroups.com, campanha-espera...@googlegroups.com
Jairo e amigos,

Leiam a mensagem abaixo de nosso caro presidente José Tenorio, e marquem na agenda a sua participação na próxima Kulturkunveno da EASP

Abraços
Odamir

---------- Forwarded message ----------
From: Informa Fako de EASP <info...@easp.org.br>
Date: 2011/3/22
Subject: Marta kulturkunveno de EASP
To: info...@easp.org.br


Petra Petra

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo

N-ro 33      2011/03/22

Vizito de hungarino en marto

Okaze de la marta kulturkunveno de EASP, vizitos ties sidejon la hungara esperantistino Petra Smidéliusz. Ŝi prelegos pri Hungario kaj pri la esperanta movado en tiu lando, kiu famiĝis tutmonde pro la profesia aplikado de Esperanto en edukaj instancoj.

Petra rondvojaĝos kelkajn latinamerikajn landojn, inter kiuj Brazilo, dum kvar monatoj. Volante ke ŝia ĉeesto estu kiel eble plej utila por diskonigado de Esperanto en tiuj lokoj kiujn ŝi vizitos, lokaj esperantistoj preparas poresperantan vizitagendon por akcepti ŝin.

Okaze de ŝia alveno al San-Paŭlo, la 24an de marto, kie ŝi pasigos 19 tagojn, ni aranĝis por ŝi vizitagendon kun tre varia programo, kiu inkluzivas interalie viziton al la marbordaj urboj Santos kaj São Viscente (po du tagoj); vizito al Centro de Naturaj Praktikoj, en San-Paŭlo; vizitoj al la urboj São Carlos (tri tagoj), Bauru (unu tago), Pouso Alegre/MG (du tagoj), Silvanópolis /MG (unu Tago).

Krom la supra prelego (la 26an de marto), ŝi gvidos ankaŭ en la sidejo de EASP paroligajn rondojn (en la tagoj 2a kaj 9a de aprilo) cele instigi lernantojn partopreni en la ĉi-jara internacia triopa esperanta aranĝo, kiu okazos julie en la urbo San-Paŭlo.

Post rondvojaĝi kelkajn aliajn latinamerikajn landojn, Petra veturos al Braziljo, kie ŝi pasigos ĉirkaŭ unu monaton en la lernobieneto Bona Espero. De tie ŝi revenos, kune kun sia patrino --- la lingvoinstruisto kaj redaktoro de edukado.net, d-rino Katalin Kováts ---, al San-Paulo cele partopreni, kiel aplikantoj de KER-ekzamenoj, en la 8a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), kiu okazos inter la tagoj 9a kaj 14a de julio, en la Fakultato Santa Marcelina.

Petra Smidéliusz estas diplomita instruisto pri la hispana kaj angla lingvoj kaj literaturoj. Ŝi gvidis plurajn E-kursojn en diversaj landoj de Eŭropo, partoprenis instruistan trejnadon dum NASK, en Usono, kaj nun studas en tia kurso ankaŭ en Poznan, Pollando. Ŝi estos unu el al kunlaborantoj de RITE (Reta Intruista Trejnado ĉe Edukado.net).

Ŝi eklernis Esperanton memstare infanaĝe kaj eksentis la forton de la movado veturante al someraj kursoj kun sia patrino. Ŝi vizitis plurajn Infanajn Kongresetojn kaj aktive partoprenis en la vivo de la hungara junulara Esperanto-movado.

La marta kulturkunveno okazos en la tago 26a je la 16h, do unu horon pli frue ol kutime. Notu tion en via agendo!

La sidejo de EASP situas ĉe strato Faustolo 124, en kvartalo Lapa, (proksime de la kulturejo SESC Pompeia).  


Se ial la bildo ne aperas, musklaku tie ĉi.                  Se vi ne volas plu ricevi tiajn mesaĝojn, bonvolu sciigi nin

kuriero33e.gif
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages